Eldona Societo Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eldona Societo Esperanto
Förlagsföreningen Esperanto
Eldona Societo Esperanto.jpg
Tipo Esperanto-eldonejo
Fondodato 6-a de oktobro 1918[1]
Lingvoj Esperanto, sveda
Retejo https://esperanto-gbg.org/eldona/
Information icon.svg
vdr

Eldona Societo Esperanto (ESE, svede Förlagsföreningen Esperanto kaj Esperantoförlaget[2]) komencis eldoni librojn pri kaj en Esperanto en 1918,[2] kaj, laŭ EdE, eklaboris aktive sub la gvido de H. Halldor en 1925. De tiam ĝis 1934 ĝi eldonis 7 lernolibrojn, 7 lego- kaj ekzerc-librojn kaj 11 literaturajn verkojn, inter ili: Per Balono al la Poluso (1930), Gösta Berling (1934) kaj Sveda Antologio (1934). La valoro de tiuj verkoj estis en 1934 en ora valuto kalkulata 66 svisaj frankoj. El ĝiaj eldonaĵoj kelkaj gramatikoj atingis kelkdekmilon. ESE estas ankaŭ unu el la plej grandaj vendistoj de fremdaj eldonaĵoj.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj eldonaĵoj de ESE[3]
Jaro Eldonkvanto Titolo
1919 5000 Esperanto-sveda vortaro (Backman)
1919 10000 Ŝlosilo
1920 2000 Esperanto aŭ la angla lingvo
1921 5000 Sved-esperanto vortaro (Backman)
1922 4000 Lernolibro (Nylén)
1923 2000 Ligo de nacioj, Raporto pri Esperanto
1925 4000 Praktika lernolibro (Step by step)
1926 10000 Ŝlosilo
1926 1000 La mondlingva demando
1927 4000 Lernolibro (Nylén)
1927 25000 Ŝlosilo
1927 2000 Esperantokurso (Setälä)
1928 4000 Praktika lernolibro
1928 5000 Poŝvortaro Esp.-Sv. & Sv.-Esp.
1928 4000 Esperanto sen antaŭscioj
1928 5000 Esperantokurso (Setälä)
1929 1500 Skribekzercoj por Praktika Lernolibro
1929 1500 Dito
1929 2000 Solvoj de trad. taskoj en Praktika Lernolibro
1929 1000 Sivaĝi (Sinha)
1929 3000 Namezo
1929 6000 Esperanto sen antaŭscioj
1929 5000 Esperanto-kurso (Setälä)
1929 3000 Lernolibro en Esperanto por ABF
1929 1500 Komentarioj al dito
1929 3000 Esperantokurso I (Lindén)
1930 1000 Bengalaj fabeloj (Sinha)
1930 2000 Dito
1930 2000 Dito (kun sveda traduko)
1930 20000 Ŝlosilo
1930 1000 Sonoj kaj vortoj de Esp. (Nylén)
1930 3000 La junulino de Stormyr (Lagerlöf)
1930 7000 Namezo
1930 3000 Esperantokurso II (Lindén)
1930 1750 Per balono al la poluso (Andrée)
1931 500 Gramofonkurso — 3 diskoj
1931 1500 Teksto por dito
1931 5000 Esperanto-kurso (Setälä)
1931 3000 Geografia atlaso
1931 5000 Poŝvortaro
1931 5000 Ekzercilo por elementa kurso
1931 5000 Esperantokurso (Lindén)
1931 20000 Ŝlosilo
1932 2000 Tra sovaĝa Kamĉatko (Bergman)
1932 5000 Ekzercilo por elementa kurso
1932 5000 Poŝvortaro
1932 5000 Sistema kurso (Seppik-Malmgren)
1932 2000 Dialogoj kaj komedietoj (Dahl)
1933 10000 Sistema kurso
1933 6000 Esperanto-sveda vortaro (Nylén)
1933 20000 Ŝlosilo
1933 5000 Ekzercilo por elementa kurso
1933 2000 La mono de s-ro Arne (Lagerlöf)
1933 3000 Dialogoj kaj komedietoj
1933 3000 Barbro kaj Eriko (Schneider-Carlsson)
1933 2000 Kiel oni gvidas kursojn por progresantoj
1933 3000 La Esperanto-klubo
1933 3000 Lingva kvaronhoro
1933 3000 La infanoj de Betlehem (Lagerlöf)
1933 10000 Esperanto-kurso (Setälä)
1934 2000 Teksto por la gramofonkurso
1934 7000 Sved-esperanta vortaro 1-a parto
1934 2000 Per kio ni amuzu nin?
1934 5000 Esperantokurso (Lindén)
1934 5000 Rapidkurso (Malmgren)
1934 5000 Poŝvortaro
1934 3000 Gösta Berling (Lagerlöf)
1934 2000 Sveda Antologio I
1934 5000 Ekzercilo
1934 20000 Ŝlosilo
1934 5000 Sistema kurso
1934 3000 Al Torento (Engholm)
1935 1200 Bovéns bravad (teatraĵo)
1935 4000 Praktika lernolibro
1935 2000 Sveda Antologio 1-a parto vol. 2
1935 7000 Sved-Esperanta vortaro 2-a parto
1935 3000 Dr Szilágyi – Kurso en Esperanto
1935 2000 Kiel oni korespondas
1935 5000 Sved-esperanta frazaro
1935 2000 Pasko (Strindberg)
1935 2000 La homaj rasoj de la mondo (Nordenstreng)
1936 3000 Kudlago, la malgranda eskimo
1936 2000 Hindo rigardas Svedlandon (Sinha)
1936 3000 Kurso por progresantoj (Seppik)
1936 5000 La mondlingva demando
1936 20000 Ŝlosilo
1937 5000 Sistema kurso
1937 3000 Barbro kaj Eriko
1938 2000 Per motorciklo en tri landoj
1938 2000 La ringo de la generalo (Lagerlöf)
1939 1600 Infanoj en Torento 2-a parto
1940 5000 Poŝvortaro
1942 1500 50 jarojn kun Paul Nylén
1942 5000 Ŝlosilo
1943 5000 Ŝlosilo
1943 700 Maljunulo migras — Venĝo
1943 1000 Dua rapsodio
1943 1000 Esperanto — heredanto de latino
1944 3000 Sistema kurso
1944 1000 Tria rapsodio
1944 1000 Humora novelaro
1945 1500 La Fino (Bernadotte)
1945 2000 La granda aventuro (Szilágyi)
1945 1000 Infanoj en Torento 1-a parto
1945 5000 Ŝlosilo
1946 2000 Mi serĉis oron... (Flood)
1946 3000 Lemolibro por lemejo (Dahl)
1946 2000 Vivo vokas (Engholm)
1946 1000 Kvara rapsodio
1946 2700 La Fino (popoleldono)
1946 10000 Ŝlosilo
1947 5000 Laborkajero por lernejo
1947 5000 Mary kaj Sulo
1947 2000 Printempo de morto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]