Saltu al enhavo

Gösta Berling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gösta Berlings saga
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Selma Lagerlöf
Lingvoj
Lingvo sveda lingvo
Eldonado
Eldondato 1891
vdr

Gösta Berling (svede Gösta Berlings saga) estas sveda romano de Selma Lagerlöf.

Esperanta traduko de Stellan Engholm aperis ĉe Eldona Societo Esperanto en Stokholmo en 1934 (568 paĝoj, kun ilustraĵoj de Einar Nerman). Ĝi nun estas rete legebla Arkivigite je 2012-01-20 per la retarkivo Wayback Machine.

Gösta Berling (Lars Hanson) kaj Elisabeth Dohna (Greta Garbo) en filmigo de Gösta Berlings saga de 1924.
Citaĵo
 Svedlingve ĝi aperis en 34 eldonoj kaj ĝi estas tradukita en 37 lingvojn. En Gösta Berling la aŭtorino majstre pentras ne nur la vivon en la bela provinco Vermlando kaj la tieajn bravajn, harditajn homojn, sed ŝi montras, kiel en ĉiu homo, eĉ la plej simpla, malriĉa kaj mizera, estas troveblaj bono kaj eĉ heroeco, oferemo kaj amo. 
— El la prospekto Aliaj verkoj de Lagerlöf aperinta en La Mono de Sinjoro Arne, La Infanoj de Betlehem kaj La Junulino el Stormyr
Citaĵo
 Verkita de la granda sveda poetino kaj verkistino Selma Lagerlof, nobelpremiitino, kaj lerte tradukita de la konata verkisto Stellan Engholm. La tre persona kaj poeziplena stilo de la aŭtorino donis al la tradukinto sufiĉe malfacilan taskon, sed li bone sciis konservi la vivon kaj la ĉarmon de la verko. Ilustris la verkon per belegaj tutpaĝaj bildoj la famkonata sveda artisto Einar Nerman. Ĝi estas 568 paĝa. 
— Brazila Esperantisto 1934 n272-282_mar-dec.
Citaĵo
 Pastro eksigita pro drinkinteco, kontrakto kun la diablo, filino elŝlosita de sia patro, kaj edzino forpelita de sia edzo— jen materialo taŭga por ekscita romano : tamen, malgraŭ la fakto ke la verko estas majstraĵo de la fama sveda aŭtorino Selma Lagerlof, mi konfesas, ke mi trovis ĝin iom teda. Al ĉiu, kiu deziras ekkoni la svedan karakteron, ĝi estas plene rekomendinda. Gésta Berling, eksigite el sia pastreco, aliĝis al aro de “kavaliroj” kiuj loĝis kune en aparta domo apud la hejmo de la “majorino.” Li ekamis kelkajn virinojn, sed neniam edziĝis. La libro konsistas

el bildoj de diversaj fazoj de lia vivo, pli vere ol el historio de liaj aventuroj. La traduko meritas multe da laŭdo. Troviĝas tre malmultaj preseraroj: krom tiuj notitaj en la libro mem, mi trovis nur vian (ŝian), 123/6; menueton 194/19; okuloj(n), nazo(n) kaj buŝo(n), 281/10; estingiĝu (estingiĝi), 293/4 ; ĝin (ŝin), 325/1; ankaŭ (antaŭ), 395/14 pluralne (plurulne), 396/27. Tipo, papero, ĉio estas bona. Kritikindaj estas nezamenhofa uzo de ŝati, domaĝo (211, 245); kaj ĉesas anst. ĉesiĝas (394); sen kun infinitivo (ofte); vortoj kiaj kelkiam, kelkie ; escepte (esceptinte).

Svati estas transitiva verbo, kaj svatado (221) devus esti sinsvatadosvatiĝado. Pruntas al (356) d.e. prunteprenas de. Al mi tre malplaĉas la kutimo skribi nombrojn inter dek kaj cent per unu vorto anstataŭ du. Parolante trideksep oni akcentas la silabojn i kaj sep (ne dek), tial oni skribu tridek sep (per du vortoj). 
— F. W. H. La Brita Esperantisto - Numero 356, Decembro (1934)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]