La junulino el Stormyr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Junulino el Stormyr)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Junulino el Stormyr
La Junulino el Stormyr
Aŭtoro Selma Lagerlöf
Eldonjaro 1930
Urbo Stokholmo
Eldoninto Eldona Societo Esperanto
Paĝoj 94
Information icon.svg
vdr

La Junulino el Stormyr [1] estas novelo de Selma Lagerlöf. La Esperanta traduko de Oscar Frode aperis en 1930 (94 paĝoj). Lingve reviziita versio estas rete legebla.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Sentoplena rakonto pri amo kaj malfeliĉo de juna, brava knabino. La personoj estas prenitaj el la kampara popolo sveda. 
— 1930, D-ro Gr., La Socialisto, paĝo 92
Citaĵo
 Kiu ne konas la nomon de Lagerlöf? Granda estas la nombro de rakontoj, legendoj kaj romanoj (ekzemple Gösta Berling) kiujn verkis la plej fama sveda verkistino. En 1909 ŝi ricevis la Nobel-premion por literaturo kaj iĝis honora doktorino de la Universitato de Upsala. La Eldona Societo Esperanto en Stockholm faris kontrakton kun Lagerlöf pri eldonado de ŝiaj verkoj en Esperanto.
Kiel unua traduko aperis La Junulino de Stormyr. Ĝi priskribas simplan kamparan vivon, ĝi estas boninflua romaneto kiu samtempe estas streĉe interesa, kore emociigi kaj talente verkita. Lingvo kaj stilo de la traduko estas bonaj. 
— 1930, Historio de Esperanto II, paĝo 711

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 711

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.