Stellan Engholm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilpaĝo de Stellan Engholm: Vivo vokas; Stockholm, 1946

Stellan ENGHOLM (Naskiĝis la 25-an de marto 1899 en Stokholmo - mortis la 25-an de januaro 1960[1]) estis sveda esperantisto, instruisto, verkisto kaj tradukisto. Konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed li iĝis aktiva Esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de lia vivo li loĝis en Smedjebacken kaj Ludvika.

Per siaj originalaj romanoj Al Torento, Homoj sur la Tero, Infanoj en Torento (duvoluma), li akiris grandan popularecon. Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Lia dua romano, Homoj sur la Tero, gajnis la premion de la romankonkurso de Literatura Mondo en 1931. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton. La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de E. havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta. Plua originala romano: Vivo Vokas.

Li pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en Literatura Mondo. Liajn prozajn tradukojn karakterizas klara, flua stilo. Liaj tradukoj: Gösta Berling, La Mono de sinjoro Arne, La Ringo de la Generalo, ĉiuj de S. Lagerlöf. Pluaj tradukoj: Per Balono al la Poluso, Taglibro de Andrée-ekspedicio en kunlaboro kun P. Nylén, Ekspedicio Kon Tiki de Heyerdahl, La Fino de Folke Bernadotte, La Pasko de A. Strindberg.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Per balono al la poluso (traduko de la Andrée-libro 1930),
  • Al Torento (novelego 1930; 2a eld. 1934),
  • Homoj sur la tero (premiita romano en romano-konkurso de Literatura Mondo 1931; 2a eld. 1963),
  • La mono de sinjoro Arne (traduko de Lagerlöf-romano 1933),
  • Gösta Berling (traduko de la Lagerlöf-romano 1934),
  • Infanoj en Torento (romano: I, 1934; 2a eld. 1946, kaj II, 1939)
  • Pasko (traduko de Strindberg-dramo 1935),
  • La ringo de la generalo (traduko de romano de Lagerlöf 1938),
  • Maljunulo migras kaj Venĝo (noveloj 1943)
  • La fino (traduko de eseo de F. Bernadotte 1946),
  • Vivo vokas (romano 1946). 
  • La lupo sur Kapitolo (noveloj 1997). 
  • Kunlaboranto de Sveda Antologio (1934), kaj per artikoloj kaj beletraĵoj en multaj Esperanto-organoj, unuavice en "La Espero", "Literatura Mondo", "Norda Prismo". Verkis ankaŭ svede.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historio de Esperanto III, p. 1262

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sten Johansson, Kiel legi — ĉu legi — Stellan Engholm? [2000]. En Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. UEA. Rotterdam. 2012. 143 paĝoj. Paĝoj 59-68.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]