Homoj sur la Tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Homoj sur la Tero. Romano, originale de Stellan Engholm, eld. 1932, 202 p. "Interesa rakonto, flua komprenebla stilo, agrablaj naturskizetoj inter la faktoj sinsekvaj, portretoj tre sukcesaj, se oni atentas, ke la personoj estas preskaŭ senkarakteraj, lertaj novaj esprimoj kaj komparoj." (G.S., ,E', 1933 p. 60.) "En ĉi tiu verko tri generacioj estas priskribitaj: avo-filo-nepo. La scenejo estas Novponto, la bieno apud Grandtorento, la urbo. La avo, Kristoforo, estas revulo, kiu malmulte zorgas pri sia bieno; pro tio devas fari tion Kajsa, la avino..." (M. De Waard, La Esperanta Literaturo, 1934.)