Infanoj en Torento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Infanoj en Torento
Infanoj en Torento
Aŭtoro Stellan Engholm
Eldonjaro 1934
Urbo Aabyhøj
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 116
ISBN 87 85020 65 6
v  d  r
Information icon.svg

Infanoj en Torento estas libro verkita far Stellan Engholm kaj origine eldonita de Literatura Mondo en Budapeŝto. La unua eldono datiĝas de 1934 kaj la tria de 1972 (ĉe Dansk Esperanto-Forlag).

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Li enigas la leganton en la medion de torentaj infanoj, kies malsamajn edukon kaj vivon ni kun streĉo sekvas... La stilo ĉiam klara kaj bona. 
— septembro 1934, Svenska Arbetar E-isten
Citaĵo
 Historio de kvin infanoj en la sveda urbeto Torento, poezia nomo. "Kiam oni estas malgranda, oni povas bele revi kaj esti feliĉa, poste oni ne scias kion fari" diras Ajna 15-jara kvazaŭ jam kompreninte la tutan amaron de l' vivo. Sed antaŭ ol la infanoj estiĝos plenkreskuloj kiuj devas asimiliĝi al ĉiuj seriozaĵoj de sia epoko ni travivas kun ili tre diversajn situojn kiujn mi ne povas citi. Mi nur atentigos pri la epizodo de la kaptado de kankroj kiu pleje ravis min. En tiu verko same kiel en la aliaj Engholm vidigas al ni multajn bildojn de sveda pejzaĝo pentritajn per delikata paŝtelo. Pro tio krom la viva spektaklo de la infanoj mem, la verko estas nepre leginda. 
— 1934, Historio de Esperanto III, p.847
Citaĵo
 La novelon Al Torento oni povus iel konsideri kiel enkondukon al la du aliaj verketoj "Infanoj en Torento" kaj "Junuloj en Torento", kiuj fakte estas du partoj de unu romano.
Kun Karlo, juna kamparano allogita de la urba vivo, "Al Torento" kondukas nin en la urbon, kiu, kun sia ĉirkaŭaĵo, estas la scenejo, ankaŭ de la du aliaj verkoj. Karlo trovas tie nur seniluziiĝon, ĝis fine tamen nobla amo kunligas lin kun Enjo kaj feliĉigas lin.
En "Infanoj" kaj "Junuloj" la leganto kunvivas la ĝojojn de kvar puranimaj geknaboj pro ilia senafekta naturama vivo, kaj iliajn ĉagrenojn pro iliaj seniluziiĝoj kaj antaŭ la nekompreno kaj ankaŭ antaŭ la malbona konduto kaj maldecaĵoj de iliaj familianoj kaj samurbanoj.
Stellan Engholm kolorriĉe kaj poezie pentras la scenejon kaj ĉarme kaj plaĉe rakontas pri la homoj. La psikojn kiel la infanoj tiel ankaŭ de la plenkreskuloj li sincere kaj objektive priskribas, kvankam lia analizo de karakteroj kaj situacioj restas ĝenerale tro supraĵa.
Entute la malgranda amplekso kaj la modesta, kvankam agrabla, prezento de tiuj libretoj iugrade kaŝas nekonjektitan psikologian kaj socialan enhavon pri la antagonismoj kaj konfliktoj inter du generacioj kaj du vivmanieroj.
La stilo estas facila, flua kaj bela. Tamen trafas la atenton kelkaj neordinaraj esprimoj kiel "devesti sin", "frakasi proponojn", kaj la nekutima uzo de adverboj plu, tre kaj ankoraŭ fine de la frazo : "ne estas amuzo plu", "mi ne estas knabo plu", "tiaj aferoj ne interesas min tre", "mi ne povas pli bone ankoraŭ", "ĉu vi ne havas tempon ankoraŭ"?".
Eraro ŝajnas : la suno faras sian vojon (kaj aliloke : la steloj moviĝas) trans la ĉielon (traen la cielo?).
Kelkaj malmultaj preseraroj ne ĝenas la legadon. 
— marto 1973, Hector Boffejon (Svislando), Esperanto, 807 (3), p. 52

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]