Saltu al enhavo

Kankro (besto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kankro
Astako (Astacus astacus), eŭropa "nobela" kankro
Astako (Astacus astacus),
eŭropa "nobela" kankro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Krustacoj Crustacea
Klaso: Malakostrakoj Malacostraca
Ordo: Dekpieduloj Decapoda
Subordo: Pleocyemata
Infraordo: Astacidea
Superfamilio: Astacoidea
Latreille 1802
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Kankro estas malgranda dolĉakva krustaco kiu tre similas al omaro. Ĝi troviĝas en sensalaj akvoj kiuj ne frostiĝas profunde dum vintro. Kankroj povas tuneli sub koto, kaj iuj kankroj troviĝas je 3 metroj subtere.

Kankroj estas manĝeblaj, kaj kiel kankraĵo estas servataj en kaĵuna kaj sveda kuirarto.

Science, "kankro" ne indikas unu specion, sed aron da specioj, ene de la familioj Astacidae, Cambaridae kaj Parastacidae (superfamilio Astacoidea). La nomo astako montras nur la anojn de Astacidae;[1] tamen la vorto "astako" ne estas oficiala laŭ la Akademio[2].

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Estas kankroj en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, krom granda parto de Azio.

Nur Astacidae vivas en Eŭropo kaj Okcidenta Azio; en Nordameriko vivas iuj Astacidae kaj ĉiuj Cambaridae; en la ceteraj kontinentoj (Sudameriko, Afriko, Oceanio) vivas Parastacidae.

En Okcidenta Siberio la kankroj aperis nur meze de la 19-a jarcento, alportitaj de rusoj. Ankoraŭ komence de la 1860-aj lokanoj ofte konsideris ilin aĉaĵo, do rifuzis manĝi ilin aŭ eĉ kuiri en sia vazaro por vojaĝantoj[3].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri kankro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[4]:

  • Citaĵo
    „  Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.  ”

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Vidu: Reta PIV - kankro kaj astako. Ankaŭ laŭ Revo "astako" estas aparta speco de kankro.
  2. ↑ Akademio de Esperanto - Akademia Vortaro - serĉo de la radikoj "astak" kaj "kankr" - je la 5a de septembro 2015.
  3. ↑ Турбин, С.И.. (1872) Страна изгнания: от Осы до Иркутска (ruse). Санкт-Петербург: К.Н. Плотников, p. 45–46, 53. ISBN =.
  4. ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-13 .
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.