Pierre André Latreille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pierre André Latreille (naskiĝinta la 29-an de novembro 1762, mortiĝinta 6-an de februaro 1833) estis franca bestosciencisto, kiu fakis pri artropodoj, kaj pastro. Li estis ordinita kiel romkatolika pastro, kio fariĝis problema por li dum la franca revolucio, kiam li nefaris klerikan ĵuron de fideleco. Latreille enprizoniĝis kaj nur reliberiĝis kiam li malkovris raran specion de koleopteroj en sia karcero, nome Necrobia ruficollis.

Li eldonis sian unuan gravan verkon Précis des caractères génériques des insectes ("Resumo de karakteriziloj genraj de insektoj") en 1796. Li iam dungiĝis por la Nacia Muzeo de Natura Historio. Lia verko pri artropoda sistematiko kaj taksonomio gajnis por si respekton kaj honorojn, kiuj inkluzivis la peton por skribi la libroparton pri artropodoj por la grandega verko de Georges Cuvier Le Règne Animal.