Trumpeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Trumpeto kun piŝtoj, en B♭
Trumpeto en C kun rotaciaj valvoj

Trumpeto estas la latuna blovinstrumento per kiu oni povas ludi la plej altajn notojn el ĉiuj aliaj latunaj. Persono kiu ludas trumpeton estas trumpetanto aŭ trumpetisto. Trumpeto estas farata el latuna pipoj en longa spiralo lastatempe plej ofte kun rektangula formo. Sonon povas fari la trumpetisto per zumado fare per la lipoj el buŝaĵo. La trumpetisto povas ŝanĝi la sonon per movado de klapoj (almenaŭ en lastaj jardekoj) kiuj devigas aeron tra pli longaj pipoj en formo de staranta ondo.

La korpo de la trumpeto konsistas ĉefe el cilindra tubo, nur la finaĵo estas konuseca sonfunelo. Por fari sonon oni blovas vibrigante la lipojn, kaj la vibradoj svingigas la aerkolonon en la tubo. Trumpeto estas tre laŭta instrumento, kaj la laŭteco dependas de la larĝeco de la sonfunelo: ju pli larĝa la funelo, des pli laŭta la tono.

Kiel signala aparato, trumpetoj havas tre longan historion, date reen ĝis almenaŭ la jaro 1500 a.K.; ili estis uzataj kiel muzikaj instrumentoj almenaŭ ekde la 15a jarcento.[1] Estas multaj tipoj de trumpetoj, plej ofte kiel transpona muzikinstrumento kun tuba longo de 1.48 m kaj ankaŭ plej ofte tri normalaj valvoj aŭ turnovalvoj. Ĉiu valvo pliigas la longon de la tubo kaze de uzado, tiele basante la tonon.

Historio[redakti | redakti fonton]

persa trumpeto de la Aĥemenida dinastio prilaborita el bronzo. Ĝi troviĝas en la muzeo de Persepolo (Irano).

La historio de la trumpeto komenciĝis en la frua historio de la homaro. Preskaŭ tiel antikvaj kiel la fluto, kiu datiĝas kiel la plej malnova muzikinstrumento kaj plej ĝeneraligita, ŝajne estis la trumpeto kaj la korno, derivitaj el korno de bovo kiu ankoraŭ povus utili kiel ĉaskorno. Pro tio, la unuaj trumpetoj estis produktitaj el bestokornoj, kanoj de bambuo, plantotuboj malplenigitaj aŭ konkoj de moluskoj kaj estis uzataj de primitivaj homoj por diversaj funkcioj kiaj la enterigoj, ritoj por forpeli malbonajn spiritojn, por ĉasado aŭ dissendi signalojn.[2]

En Antikveco[redakti | redakti fonton]

Post la malkovro de la manipulado de metaloj ekis nova epoko por la disvolvo de la blovinstrumentoj, ĉar la bronzo estas materialo taŭga por ties konstruado, plibonigante ties sonorecon kaj brilon. La pratrumpetoj ne havis buŝaĵon kaj estis uzataj kiel laŭtparolilo, kriante en ties internon por misformi (per plilaŭtigo) aŭ distordi la voĉon de la koncernato.

Trumpeto naskiĝis en antikveco, en Egiptujo antaŭ pli ol tri mil jaroj kaj en Antikva Grekujo ekzistis registroj de antaŭ 3 500 jaroj. En Grekujo, trumpeto, nomita Salpinx (salpinkso) estis olimpia fako. La bronzaj kaj arĝentaj trumpetoj el la tombo de Tutanĥamono en Egiptujo, bronzaj lur el Skandinavujo, kaj metalaj trumpetoj el Ĉinujo datiĝas reen al tiu periodo.[3] Trumpetoj el la civilizo Oksus (3-a jarmilo a.K.) de Centra Azio dekoris larĝaĵojn, fare el metalfolio, kio estas konsiderata teknika mirindaĵo.[4] La kulturo moĉe de antikva Peruo priskribis trumpetojn en sia arto el la jaro 300.[5] La plej fruaj trumpetoj estas avertaj signalinstrumentoj uzitaj por militaj aŭ religiaj celoj, pli ol por muziko en la moderna senco;[6] kaj la moderna korneto pluas tiun signaligan tradicion.

La konkero de Jeriĥo laŭ pentraĵo de Jean Fouquet.

Ĉe popoloj de la antikveco aperis trumpetoj inter ties muzikinstrumentoj. La egiptoj atribuis ties inventon al la dio Oziriso kaj ĝi estis heredita de la popoloj de Mezopotamio, disponis pri diferencaj trumpetoj uzataj en militparadoj kaj religiaj ritaroj. Tiuj instrumentoj ricevis la nomon de Sneb kaj havis konusajn kaj rektajn formojn. Oni trovis du trumpetojn en la tombo de la egipta faraono egipcio Tutanĥamono, kiu reĝis el 1353 al 1358 a. K., kaj en la antikvegaj pentraĵoj kiuj reprezentis ilin. Tiuj trumpetoj estis respektive 50,5 cm kaj 58 cm longaj, kaj prezentas larĝan sonfunelon, sed ne havas buŝaĵon propradire. La unua el tiuj estas el bronzo kaj la dua el arĝento, kio estis sendube escepto. Tiuj trumpetoj estis produktitaj el bronzo per la metodo de vaksoperda gisado. En la Brita Muzeo de Londono, en la Muzeo Luvro de Parizo kaj en la Arĥeologia Muzeo de Napolo oni ekspozicias trumpetojn el bronzo kaj egiptajn kaj romiajn kaj en la Numanca Muzeo de Sorio oni konservas kelkajn el kuirita koto kaj faritajn de Iberoj, kelkajn rektajn kaj kelkajn kurbajn. Oni konservas ankaŭ trumpetojn de la Persa Imperio en la muzeo de Persepolo (Irano). En la Nazka Kulturo, eblas trovi trumpetojn el ceramiko same kiel flutojn; en la verkoj por indiĝenaj instrumentoj de la perua komponisto nuntempa Miguel Oblitas Bustamante, oni inkluzivas kvar el tiuj, nomataj Nasca Qqueppas.

Inter la hebreaj popoloj la trumpeto ricevis la nomon de hazozraĉatzótzráh kaj havis karakteron preskaŭ dieca ĉar oni atribuis ties inventon al Moseo, kaj ĝi estis ludata nur fare de la pastroj por anonci la asembleojn kaj akompani la sanktigojn kaj la bestoferojn. Ĝi havis ankaŭ militan uzadon kaj utilis por ekmunti la nomadajn tendumejojn aŭ por averti pri alarmoj. La juda trumpeto estis mallonga, de ĉirkaŭ 45 cm, kun konusforma tubo el batita arĝento kiu produktis homogenan kaj neinterrompitan sonon, aŭ ĝi estis uzata de duetoj de du trumpetoj, tio estas, artikulante distinge diversajn notojn diferencajn. Ekzistas ankaŭ kaj ekzistas plue alia tipo de trumpeto, nome la ŝofaro kiu estis produktita el korno de besto koŝer (vir-ŝafo, kapro, antilopogazelo) kaj estis uzato en variaj judaj festoj, same kiel en kelkaj servoj de aliaj religioj ĉu kristanaj aŭ judkristanaj.[7]

Ĝermanaj lur, luurlure el bronzo.

Aliaj popoloj kiuj konis kaj disvolvigis diferencajn trumpetojn estis la ĝermana kaj la kelta. La primitiva formo kiel konusforma «so» (S) de la ĝermanaj kaj skandinavaj kornoj nome lur, luroj, lureluur (1500-400 a. K.) estis kaŭzita de la fakto ke ili estis konstruita el kanino de mamuto. Oni konservas ekzemplerojn en perfekta stato trovitaj en arkeologiaj elfosaĵoj faritaj ĉefe en Danujo. La lure estis inter 1,50 kaj 2,50 m de averaĝa longo, estis iome konusforma kaj prezentis la formon de S. La tubo kunmetiĝis el du kurbaj partoj de malsama longo, el kiuj la dua estis situanta sur malsama nivelo al la unua. Ĝenerale la trovitaj ekzempleroj aperas unuigitaj duope, kun du ekzempleroj de identa grando kaj simetriaj, kio supozigas ke ili estis ludataj laŭ paroj agorditaj samsone, aŭ eĉ samtempe, aŭ alterne. Ili pendis en ŝultrorimeno, kaj ambaŭ muzikistoj, unu apud la alia, devis teni ĉiun instrumenton vertikale super sia kapo. Oni realigis klopodojn per la ekzempleroj plej bone konservitaj en kiuj oni atingis la dekdu unuajn suprotonojn kaj kromatan gamon de septo deire de la fundamenta tono, sed malprobablas ke la pramuzikistoj povus profiti tiun sonpaletron.[7] La kelta karnikso, karnikskarnyx estis muzikinstrumento de rekta tubo, kiu kurbiĝis hokoforme laŭ rekta angulo, simila al la trumpeto kaj destinita al milita uzado, konstruita tute el bronzoj kaj kun sonelirejo laŭ formo de drako.[2] Tiu tipo de trumpeto estis reproduktita en la jaro 113 en la arko de Hadriano, en Romo.

Ĉirkaŭ la 4-a jarcento a.K., la grekoj jam enprenis konkursojn de trumpetistoj en la programon de la antikvaj olimpiaj ludoj. La trumpeto ricevis la nomon de salpinkso kaj ties inventado estis atribuita al la diino Atena. Estis fabrikita el fero aŭ bronzo, sed foje el arĝento kaj estis mallonga tubo kun buŝaĵo el korno aŭ osto. Antaŭ la malfermejo, kiu estis sfera kaj de malgrandaj dimensioj, kutime oni situis ornamajn aŭ moveblajn ringojn. Ili estis heredataj el la etruskoj, kiuj siavice estis heredinta ilin el la egiptoj. Ili uzis ankaŭ la keras, kiu estis el boligita bestokorno kaj estis uzata por militaj celoj.

Bildo de romia buccina elprenita de la dekdua eldono de la Encyclopaedia Britannica.

Dum la Romia Imperio la uzado de la trumpetoj hereditaj el grekoj kaj etruskoj atingis grandan socian gravecon. Estis fabrikitaj el arĝento kaj el bronzo kaj ricevis diversajn nomojn: buccina, cornus, salpinx, aduba, clario, tubesta, lituusargia inter aliaj, same kiel diversajn formojn, ĉu rektajn aŭ kurbajn. La plej konata el ĉiuj estis la tubestatubjo, kiu estis 117 cm longa kaj estis konusforma, kun 1 cm de diametro ĉe la buŝaĵo. La konsusforma tubo estis el bronzo, kun movebla buŝaĵo kaj malfermaĵo iom larĝigita; la tubjo estis uzata de la infanterio, sed ankaŭ ludis gravan rolon por la luktoj de gladiatoroj kune kun la korno kaj la hidraŭlika orgeno, uzata nur foje por difinitaj religiaj bestoferoj. La lituus, male, estis instrumento de uzado nur milita kiu estis uzata de la kavalerio: temis pri longa cilindra trumpeto, de varia grando (de 75 cm proksimume al 1,40 m longa) kiu havis ĉe la pinto mala al tiu de la buŝaĵo kurbiĝon laŭ formo de J, malfermiĝa al malfermaĵo foje tranĉita. Kiel ĉe la kazo de la tubjo, la tubo de la lituus estis el bronzo. La sonkoloro de tiuj instrumentoj plej verŝajne estis senduba iom malagrabla: la romiaj verkistoj kvalifikas la tembron de la tubjo kiel «raŭka» kaj «timiga». Tiu de lituus estis pli akra kaj sendube sufiĉe pli strida.[7] La romiaj trumpetistaroj favoris la disvolvigon de la trumpeto uzante ilin por alvokoj, kaj militaj kaj civilaj fanfaroj. En la romiaj skulptaĵoj eblas observi ke la trumpetoj aperis en ĉiuj procesioj.[8]

Kaj la Biblio kaj Homero en la Iliado konfirmas la gravon de la trumpeto en la religiaj praceremonioj kaj de ties uzado en la bataloj, kaj eĉ oni indikas en la Biblio, ke la laŭta sono de la trumpetoj faligis la muregojn de la urbo Jeriĥo.

Citaĵo
 Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaŭ la kesto; kaj en la sepa tago ĉirkaŭiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj. 
— Josuo 6,4[9]
Citaĵo
 Tiam Joab ekblovis per trumpeto, kaj la popolo ĉesis postkuri la Izraelidojn; ĉar Joab haltigis la popolon 
— 2-a libro de Samuel 18,16[9]
Citaĵo
 Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo. 
— Psalmo 81,3[9]
Citaĵo
 Eksonigu la trumpeton, kaj ĉiu armiĝu; neniu tamen iros en la militon, ĉar Mia kolero estas super ilia tuta amaso. 
— Libro de Jeĥezkel 7,14[9]
Citaĵo
 Ankaŭ Palas Atenea voĉegis kaj okazigis enorman tumulton inter la teŭkroj. Kiel oni aŭdas la sonegan voĉon de la trumpeto kiam venas sieĝi la urbon malamikoj kiuj forigas la vivon; tiom sonega estis tiam la voĉo de la Eacido. 
— Kanto n-ro 18 de La Iliado, Homero
Citaĵo
 Kaj la unua trumpetis, kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis ĵetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis. 
— Libro del Apokalipso de Sankta Johano 8, 6-13[9]

La ĉina kulturo kontribuis grandskale al la disvolvigo de la trumpeto, per uzado de kurioza trumpeto komponita de diversaj konusformaj tuboj kiuj alĝustigas unu en alia teleskope. Alia kontribuaĵo estis la helicoforma trumpeto ludata de maristoj kaj pastroj budhistaj. Ekzistis ankaŭ trumpeto nomita La paLaba kaj alia instrumento suona kiu estas tipo de trumpeto simila al hobojo de tonoj altaj kaj laŭtaj kiu povas havi sep aŭ ok truojn.[10] La suona estis tre populara en la Unua Dinastio Ĥin (265-420) en la zonoj de la regiono Ŝinĝjango kaj estas formata de tubo konusforma el ligno traborata de ok truoj (sep en la antaŭa parto kaj unu en la malantaŭa), tubo el kupro kaj anĉo el kano. Pro tio la instrumento ne apartenas al la latunaj blovinstrumentoj kiel trumpeto, sed al la lignaj blovinstrumentoj.[11] Versio de la suona estas la ĉina korneto, nome instrumento kiu estas tre uzata kiel melodia elemento necesa por la «konga santiaga», nome tipo de popolmuziko nepra en popolaj festoj en la orienta regiono de Kubo, kies ĉefurbo estas Santiago de Cuba, kaj de tie la nomo santiaga. La instrumento ricevis sian erarigan nomon pro la formo de sia korpo.


En la regnoj de Javo kaj Balio ekzistis dum la 10a jarcento malgrandaj muzikensembloj en kieskompono troviĝis trumpeto kurboforma. En Tibeto, ekde la 7a jarcento la influo hindia rezultis en la enkonduko de muzikinstrumentoj kiaj la dung-dkar,[12] fabrikita el helika konko foje kun metalaj buŝaĵoj kaj kun plilongigo farita el metala lado, nomita flugilo (gshog-ma), tre similar al la sanĥ de Barato,[13] kaj la ŭadun, fabrikita el korno. La mag-dun estas granda trumpeto de basaj kaj raŭkaj sonoj kiu povas esti ĝis 5 metroj longa kaj estas instrumento karaktera kaj originata en Tibeto.

La aborigenoj de Aŭstralio havas specon de trumpeto, cetere sian solan blovinstrumenton nome la diĝeridu. Kvankam ilia korpo estas el ligno, oni klasifikas ilin kiel latunajn blovinstrumentojn pro la maniero de songenerado per lipovibrado.

Menciindas ke ĉiuj tiuj trumpetoj ne havis klapojn kaj sonigis nur el 2 al 5 notojn.

Mezepoko kaj renesanco[redakti | redakti fonton]

Turkaj trumpetisto kaj du hobojistoj ĉevalrajde. Daniel Hopfer (ĉ, 1470-1536).

La trumpeto pluestis uzata en bataloj kaj ceremonioj multe post la disigo de la uzintaj prapopoloj. En la mezepoko, per instrumentoj fabrikitaj el alojoj de metaloj, oni eknotis distingon inter du branĉoj de latunaj blovinstrumentoj kun cilindra tubo: nome tiuj kiuj poste evoluos al trumpetoj kaj idoj, konata kiel hela, kaj tiuj kiuj derivos al la trombonoj kaj parencoj, nomita buccina.

Dekomence la hela estis rekta kaj longa tubo, sed por faciligi ties transporton, oni mallongigis la instrumenton duobligante la tubon spirale, kio ricevis la nomon de klariono.

Ankaŭ la islamo kontribuis per variaj instrumentoj, la saracenaj trumpetoj estis uzataj de islamanoj ekde epoko tre antikva. Tiuj nomiĝis al-nafir aŭ saracena korno, kiu en Hispanujo ricevis la nomon de añafil, kiu estis rekta blovinstrumento, kies sono produktiĝis per la vibrado de la lipoj de la ludisto sur buŝaĵo kun formo de malgranda funelo. Tiu tipo de instrumento enkadriĝas ĝenerale ene de la grupo de la nomitaj «naturaj kornoj», ĉar ĝi havas nek truojn, nek klapojn nek alian konstruelementon kiu povas ŝanĝi la tonalton aŭ la sonkoloron. Ĝi estis uzata ĉefe por milita uzado.[14]

Dum tiu epoko la trumpeto akiris popularecon pro sia granda sonoreco. Ĝi estas la instrumento preferata de la nobelaro. La trumpetistoj kaj timbalistoj ludis en solenaĵoj, kaj ĝuis sociajn postenojn pli altajn ol la resto de la muzikistoj. La trumpeto konstituas nepran elementon por transmiti ordonojn en la batalkampo aŭ en la kastelo kaj tuj komencos realigi distrajn funkciojn por la nobelaro. Tio rezultos en la nasko de trumpetoj por milito kaj de trumpetoj por kortego aŭ ĉambro.

Kuriozaĵo menciinda estas, ke dum la mezepoko la muzikistoj estis konsiderataj «ne honorindaj». La eklezio ne havigis al ili la sakramentojn kaj nur se ili eniris al la servo de nobelo aŭ al la servo de urbo ili povis atingi la rangon de honorinduloj.

Kvar renesanctrombonoj, du tenoroj, unu alda kaj unu basa.

La antikvaj trumpetoj estis afritaj el fandita bronzo aŭ el pladoj de fajna fero, estis rektaj kaj ties buŝaĵoj estis elstaraĵo ĉe la pinto de la tubo farita por apogi la lipojn. Fine de la 14a jarcento la trumpeto ĉesis esti rekta, kaj ekhavis dekomence la formon de litero so (S) por fari ilin pli manovreblaj kaj poste ili ekhavis la nunan formon kun cilindra tubo en la du trionoj de sia longo kaj plilarĝigon en la lasta triono por formi la funelon. Paralele al tiu evoluo aperis la trumpeto de glit-pecoj kiu estas la antaŭaĵo de la trombono. Tiu konsistis en plilongigo de la buŝaĵo en la unua tubo de la instrumento; tiele la buŝaĵo restis fiksa kaj la resto de la instrumento malproksimiĝis aŭ proksimiĝis. Diversaj versioj ricevis la nomojn trumpeto de glit-pecoj, duobla trumpetotrombono, inter aliaj nomoj.

La granda graveco de la trumpeto en la mezepokaj instrumentaroj videblas en la fakto, ke el 42 instrumentistoj aliritaj al la kortego de Henriko la 8-a de Anglio, 14 estis trumpetistoj.[8]

Baroko[redakti | redakti fonton]

Baroka trumpeto.

La nomata natura trumpeto estis la instrumento por kiu verkis Claudio Monteverdi, Jean-Baptiste Lully, Henry Purcell, Johann Sebastian Bach kaj Georg Friedrich Händel: temas pri trumpeto elfarita el metalo kaj de moderna formo (cilindra sekcio ĝis la funelo kiu plilarĝiĝas iompostiom), sed kiu povis elsendi pro la premo de la aero nur la naturajn harmoniaĵojn de la fundamenta sono kiu estas determinata de la longo de la tubo (teorie, tiu longo estu 2,34 m). La natura trumpeto estis agordita en C, plej ofte en D (foje en F en Germanujo en la 18a jarcento). Ties klara kaj penetra sonoreco, brilega, perfekte adaptita al la ludado subĉiele, faris ke oni transpaŝis ties limigojn alten, pro kio estas multaj pasaĵoj, kiuj - eĉ ludataj per klapohavaj modeloj - pluŝajnas de nekredebla malfacilo. La naturaj trumpetoj luditaj are en fanfaroj estis identaj, tio estas, ĉiuj el ili estis en la sama tonaleco: la muzikisto, kiu ludis la supran parton, uzis buŝaĵon pli malgrandan, kio faciligas la sonigon de pli altaj suprotonoj. La aktuala trumpeto de kavalerio estas natura trumpeto.

Gottfried Reiche, baroka trumpetisto kaj komponisto. Li estis la soloista trumpetisto de Johann Sebastian Bach en Leipzig.

Oni uzis dum la 17a kaj 18a jarcentoj, kaj en Italujo kaj en Germanujo, la vorton clarino por nomi la naturan trumpeton malgrandan adaptitan al registro alta, kaj poste, iom post iom, ĝi finfine aplikiĝis al ĉiu ajn voĉo verkita en tiu registro por trumpeto de orkestro. Eĉ ĉe verkoj de Bach kaj Händel, la partoj korespondaj al clarino estis ludataj per malgranda trumpeto agordita en D, kvankam la instrumento aperas la unuan fojon klare montrita en la partituro de la opero Orfeo de Monteverdi.[7]

Komence de la 17a jarcento, la rolo de la trumpeto en la orkestraj ensembloj ne estis tre grava, kvankam ekzistas esceptoj. La opera Orfeo (1607), de Monteverdi, estas la unua verko, en kiu oni enigas la trumpeton en la orkestran formaĵon, kaj en tiu ĉi verko troveblas tocata por kvin trumpetoj de malsamaj agordoj. Proksimume la 17a jarcenton, la trumpeto ekludis pli gravan rolon kaj komencis esti instrumento tre uzata en la orkestraj ensembloj. Aperis tiam la Modo per imparar a sonare di trompa, de Fantino (Metodo por eklerni ludi trumpeton), publikigita en Frankfurto ĉe Majno en 1638, kiu estas atestilo de la ampleksa uzado kiun oni donis jam al la instrumento.

En tiu sama periodo, Purcell ofte uzis la trumpeton. En sia opero Dioclesian, unu trumpeto kaj unu voĉo de kontraldo kantas duope. Liaj komponoj kutime estis destinataj laŭ la tiama kutimo al John Shore, trumpetisto de la kortego kaj membro de familio de trumpetistoj kiu estis fama dum tuta jarcento. En tiu sama epoko la pli multaj germanaj komponistoj enigis la trumpeton en la orkestrajn ensemblojn.[15]

Händel, tuj poste, verkis partojn tre altajn kaj brilajn por tiu instrumento, kiaj sia «Let the bright seraphim» (en Ŝimŝono) kaj «The trumpet shall sound» (en Mesio). Händel indikis en la partituro «Clarino I, Clarino II kaj Prinzipale», kio pruvas ke tiuepoke ankoraŭ pluestis la sama distribuado por la instrumentistoj kiujn oni uzis en la orkestraj komponaĵoj de la epoko de Monteverdi. Ankaŭ Bach komponis por la trumpeto partojn tre ellaboritajn, kaj ĝenerale, en registro pli alta ekzemple en la meso en b-minoro, "Dona nobis pacem". La ludado de tiuj pasaĵoj pli ellaboritaj kaj tiom altaj eblis, ĉar la instrumentistoj specialiĝis depende de la karakteroj de la pasaĵoj, kelkaj por altaj pasaĵoj kaj aliaj por malalttonaj trumpetovoĉoj. Tiel la instrumentisto, kiu devis ludi clarino, ludis nur la plej altajn pasaĵojn, pro kio tiuj pasaĵoj rezultis pli facile ludeblaj.[7]

Händel kaj Bach tiam komponis muzikon, en kiu oni donis la ĉefan rolon al la trumpeto, kaj post ili ekis periodo de dekadenco de la trumpeto, en kiu ĝi estis subgradigita al duaranga rolo. La trumpeto iĝis harmonia instrumento de basaj kaj spacecaj notoj, kaj de tempo al tempo, en ajn parto de la perkutado, ĉar ĉiam venis laŭ fortissimo en la finaj partoj de la movimentoj de, por ekzemplo, Mozart. Ĉe Beethoven, la trumpeto reakiris ian forton kune kun la timbaloj, sed ne tiun esperatan.[8]

Moderneco[redakti | redakti fonton]

La trumpeto ricevis sian nunan formon post la eltrovo de piŝto en la jaro 1820, sed plu uziĝas la naturaj trumpetoj, (kavaleriaj trumpetoj) sen piŝtoj, kiuj kapablas ludi nur notojn el la harmonia serio kiel la klariono, dum la trumpetoj kun piŝtoj, kapablas ludi ĉiujn notojn el siaj registro. Ankaŭ trumpetoj kun bariletoj kapablas tion fari.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La trumpeto en la 20a jarcento estis instrumento elstara en multaj kaj diversaj muzikaj stiloj. Ĝi troveblas en ajn koncertejo ĉu kiel soloista aŭ kun aliaj instrumentoj aŭ en ajn ĵazklubo.

Nuntempe, la trumpete uzeblas en preskaŭ ĉiuj formoj de muziko, inklude la klasikan, ĵazon, rokan, bluson, popon, skaon, funkon, mambon, guaraĉon, merengon, kumbion, salson kaj polkon.

Famaj trumpetistoj[redakti | redakti fonton]

Louis Armstrong, unu el plej famaj trumpetistoj.

Elstaraj trumpetistoj de ĵazo estas ekzemple la jenaj:

Famaj verkoj en kiuj trumpetoj ludas gravan rolon[redakti | redakti fonton]

Kvar "Aidaj trumpetoj" fabrikitaj speciale por la triumfa sceno fare de la entrepreno Mahillon de Bruselo, fine de la 19a jarcento, ekspoziciataj ĉe Vleeshuis en Antverpeno.

Parencaj blovinstrumentoj[redakti | redakti fonton]

Trumpeteto kun apartaj agordotuboj

En kulturo[redakti | redakti fonton]

En la Malnova Testamento (Jos 6,6-20) trumpetoj ludas gravan rolon: la israelidoj uzis trumpetojn aŭ trombonojn dum la sieĝo de Jeriĥo, kies mult-decibela sono ruinigis la muron de la konkerota urbo.

En helena mitologio, Klio ofte tenas trumpeton.

Trumpet (Trumpeto) estas komenca romano de la skota verkisto kaj poeto Jackie Kay. Ĝi prezentas la vivon kaj morton de fikcia ĵaz-artisto, Joss Moody, tra la rigardoj de liaj familio, amikoj kaj eksteruloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ŝringa- nome barata nupta trumpetisto.
Trumpetdampilo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.petrouska.com/historyofthetrumpet.htm kaj http://web.archive.org/web/20080608095025/http://www.petrouska.com/historyofthetrumpet.htm Arkivita la 2008-06-08, kaj titolo History of the Trumpet (laŭ la New Harvard Dictionary of Music), publikigita ĉe petrouska.com, alirita la 2014-12-17
  2. 2,0 2,1 La trompeta por José Vega http://josevega.drupal.com/?q=node/8 Alirita la 28an de novembro.
  3. Edward Tarr, The Trumpet (Portland, Oregon: Amadeus Press, 1988), 20-30.
  4. "Trumpet with a swelling decorated with a human head," Musée du Louvre
  5. Berrin, Katherine & Larco Museum. The Spirit of Ancient Peru:Treasures from the Museo Arqueológico Rafael Larco Herrera. New York: Thames and Hudson, 1997.
  6. Chicago Symphony Orchestra – Glossary – Brass instruments. Alirita 2008-05-03.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 El mundo de la trompeta http://www.emagister.com/frame.cfm?id_user=&id_centro=43204110021466565570676950524550&id_curso=63628120042153485667484966554550&url_frame=http://trompetista.freeservers.com Alirita la 13an de decembro 2007.
  8. 8,0 8,1 8,2 Historia de la trompeta http://www.el-atril.com/orquesta/Instrumentos/Trompeta.htm Alirita la 28an de novembro 2007.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 La Sankta Biblio - Malnova kaj Nova Testamentoj. Tradukitaj el la Originalaj Lingvoj, legita la 23-an de junio 2015.
  10. La Música en China http://www.enfocarte.com/5.25/musica.html Alirita la 28an de novembro 2007.
  11. El suona, un tipo de trompeta http://spanish.china.org.cn/culture/archive/musical_instrument/txt/2005-05/17/content_2173704.htm Alirita la 29an de novembro 2007.
  12. Instrumentos del mundo: El dung-dkar http://www.musicaparaver.org/instru.asp?id_org1=0&id_geo1=0&o1=0&o2=0&o3=0&g1=0&g2=0&g3=0&atal=2&id_instr=234&orri=&nondik=&hizk=2 Alirita la 29an de novembro 2007.
  13. Instrumentos del mundo: El sankh http://www.musicaparaver.org/instru.asp?id_org1=4&id_geo1=3&o1=0&o2=0&o3=0&g1=0&g2=0&g3=0&atal=2&id_instr=176&orri=&nondik=&hizk=2 Alirita la 29an de novembro 2007.
  14. Instrumentos musicales en los Museo de Urueña: El añafil http://www.funjdiaz.net/museo/ficha.cfm?id=98 Alirita la 29an de novembro 2007.
  15. John Shore: Information and Much More http://www.answers.com/topic/john-shore Alirita la 29an de novembro 2007, angle.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En angla[redakti | redakti fonton]

  • Barclay, Robert. The Art of the Trumpet-Maker: The Materials, Tools and Techniques of the Seventeenth and Eighteenth Centuries in Nuremberg , Oxford University Press, 1992, ISBN 0-19-816223-5
  • Bate, Philip. The Trumpet and Trombone: An Outline of Their History, Development, and Construction, Ernest Benn, 1978, ISBN 0-393-02129-7
  • Brownlow, James Arthur. The Last Trumpet: A History of the English Slide Trumpet, Pendragon Press, 1996, ISBN 0-945193-81-5
  • Campos, Frank Gabriel. Trumpet Technique, Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-516692-2
  • Cassone, Gabriele. The Trumpet Book, paĝoj 352+CD, illustrated, Zecchini Editore, 2009, ISBN 88-87203-80-6
  • Sherman, Roger. Trumpeter's Handbook: A Comprehensive Guide to Playing and Teaching the Trumpet, Accura Music, 1979, ISBN 0-918194-02-4
  • Skardinski, Stan. You Can't Be Timid With a Trumpet: Notes from the Orchestra, Lothrop, Lee & Shepard Books, 1980, ISBN 0-688-41963-1
  • Smithers, Don L. The Music and History of the Baroque Trumpet Before 1721, Syracuse University Press, 1973, ISBN 0-8156-2157-4.

En franca[redakti | redakti fonton]

  • Edward Tarr, La trompette : son histoire de l'Antiquité à nos jours, Payot, 1977.
  • Paul Archibald kaj Myriam De Visscher, La trompette et les cuivres

En germana[redakti | redakti fonton]

  • Matthias Bertsch: Zur Tonerzeugung auf der Trompete. (PDF) Dissertation, Universität für Musik, Wien 2002
  • Matthias Bertsch: Trompete. In: Oesterreichisches Musiklexikon. Online-Ausgabe, Wien 2002 ff., ISBN 3-7001-3077-5; Druckausgabe: Band 5, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 2006, ISBN 3-7001-3067-8.
  • Friedel Keim: Das Trompeter-Taschenbuch. Schottverlag, Mainz 1998
  • Friedel Keim: Das große Buch der Trompete. Schottverlag, Mainz 2005
  • Hugo Pinksterboer: Pocket-Info für Trompete, Posaune, Flügelhorn und Kornett. Schottverlag, Mainz 2001
  • Herbert Schramm: Mein Metallblasinstrument. VEB Deutscher Verlag für Musik, Leipzig 1981
  • Edward H. Tarr: Die Trompete. Ihre Geschichte von der Antike bis zur Gegenwart. 4. Auflage. Schott, Mainz 2005, ISBN 978-3-7957-2357-6

En hispana[redakti | redakti fonton]

  • Millán Esteban, Ángel (1985). Programa de estudios sobre los orígenes de la trompeta y su evolución en la historia musical. Expomúsica Pacheco. p. 54. ISBN 978-84-398-5649-8.
  • Andrés, Ramón (1995). Diccionario de instrumentos musicales: de Píndaro a J.S. Bach. Bibliograf. p. 540. ISBN 978-84-7153-819-2.
  • Michels, Ulrich (2003). Atlas de la música 1. Alianza.
  • Merino de la Fuente, J. Mariano (2006). Las vibraciones de la música. Editorial Club Universitario. p. 421. ISBN 978-84-8454-536-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trumpet en la angla Vikipedio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trompeta en la hispana Vikipedio.