Naturtrumpeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
klariono (signaltrumpeto)
Poŝtkorno
Baroktrumpeto (kopio)

Naturtrumpeto estas la nomo por trumpetoj, kiuj ne havas valvojn aŭ klapojn (vd. klapotrumpeto) kaj pro tio nur povas generi la tonojn de la naturtonaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Simplaj naturtrumpetoj estas dokumentitaj jam je multaj antikvaj popoloj kaj kulturoj kiel ekz. en egiptoj, grekoj, etruskoj, romianoj, keltoj kaj ĝermanoj. Ankaŭ en Azio la instrumento estis uzata, i. a. en Barato, Ĉinujo kaj Tibeto. Tipe oni uzis naturtrumpetojn en la antikveco aparte por liturgiaj kaj militaj okazoj.

En la frua mezepoko oni uzis la instrumenton en sia malfleksita formo (fanfaro) plejparte por militaj aŭ kortegaj celoj. La arton de fleksado de metaltuboj, kiu estis konata en la antikveco, tiutempe estis perdiĝinta kaj estis remalkovrita nur proksimume 1400, mallonge antaŭ la komenco de la novepoko. Ekde tiu tempo naturtrumpetoj plejofte havas volvitan formon.

En la renesanco ekestis la arto de la klarionblovado; la naturtrumpeto progrese ludis pli gravan rolon en la muziko de tiu epoko. La plej grava plibonigo de la tiama tempo estis la tirarkoj, kiuj ebligis la agordadon de la instrumento. El plievoluigo de la agordarko ekestis la trombono. Aparte en Nurenbergo ekestis famaj trumpeto-manfarejoj, kiu liveris al la eŭropaj kortegoj.

Sian kulminon travivis la naturtrumpetoj en la barokepoko, kiam komponistoj kiel Georg Friedrich Händel kaj Johann Sebastian Bach verkis treege postulemajn kaj malfacilajn pecojn por la baroktrumpeto. La muzikistoj devis generi tonojn ekster la naturtonaro nur per siaj lipopozicioj (la tiel nomata klarionludado) aŭ eble per helpo de unuopaj klapoj aŭ intonacitruoj.

Post la invento de la valvo por latunaj blovinstrumentoj proksimume 1815 ebliĝis ludi senbreĉajn kromatajn gamojn, kio sekvigis rapidan finon al la arto de la klarionblovado kaj reduktis la taskon de naturtrumpeto denove sur simplaj aplikoj kiel milita signalado aŭ kiel poŝt-ĉaskorno.

Nuntempe naturtrumpetoj denove estas uzataj por la reproduktado de muziko el renesanco kaj baroko, ĉefe rilate kun la historiema koncertado, je kiu ĉi tiujn instrumentojn plejofte ludas trumpetistoj, kiuj ankaŭ regas la modernan valvotrumpeton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vuvuzelo kun sonspecimeno

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Naturtrompete » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3428287 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)