Vuvuzelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plasta vuvuzelo

La vuvuzelo (afrikanse vuvuzela, bantue: lepatata)

La multaj homoj la vuvuzeloj en 2010
Laŭ la Voĉo de Ameriko la kun a por la Futbala Mondpokalo 2010 la blovanta la a vuvuzelas

estas sudafrika blovinstrumento, trumpeto. Ĝi longas unu metron kaj oni ĝenerale uzas ĝin dum futbalaj (piedpilkaj) matĉoj. Ĝia sono similas al tiu de elefanto kaj povas atingi 120 decibelojn.

Oni produktis ĝin originale el stano en la 1990-aj jaroj, sed ekde 2001 la sudafrika Masincedane Sport amasproduktas ĝin el plasto. La vuvuzelo estas karakterizaĵo de la du grandaj sud-afrikaj futbalteamoj, la Kaizer Chiefs kaj la Orlando Pirates. La zelotoj de Kaizer havas flavajn, tiuj de la Orlando havas nigra-blankajn vuvuzelojn.

Ĉar la vuvuzelo povas esti tre brua kaj nervoziga, multaj vane petis la organizaĵon FIFA malpermesi la blovinstrumenton en la Futbala Mondpokalo 2010.