Die Meistersinger von Nürnberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Die Meistersinger von Nürnberg
stilo: opero
verkisto kaj komponisto: Richard Wagner
premiero: la 21-an de junio 1868
premiera loko: Munkeno, nacia teatrejo
opera daŭro: ĉ. 5 horoj
loko de la scenaro: la urbo Nurembergo, meze de la 16-a jarcento
roloj:
  • majstraj kantistoj
    • Hans Sachs, ŝuisto (baso, baritono)
    • Veit Pogner, oro-forĝisto (baso)
    • Kunz Vogelgesang, peltisto (tenoro)
    • Konrad Nachtigall, stano-forĝisto (baso)
    • Sixtus Beckmesser, urba kronikisto (baso, baritono)
    • Fritz Kothner, bakisto (baso)
    • Balthasar Zorn, stano-verŝisto (tenoro)
    • Ulrich Eißlinger, spic-vendisto (tenoro)
    • Augustin Moser, tajloro (tenoro)
    • Hermann Ortel, sapisto (baso)
    • Hans Schwarz, ŝtrump-teksisto (baso)
    • Hans Foltz, kupro-forĝisto (baso)
  • pliaj roluloj

Die Meistersinger von Nürnberg ("La Majstraj Kantistoj de Nurembergo") estas la titolo de unu el dek tri operoj en tri aktoj de Richard Wagner. La premiero de la opero okazis la 21-an de junio 1868 en la nacia teatrejo de Munkeno.

Intenco de Richard Wagner[redakti | redakti fonton]

Wagner volis per sia arto reformi la laŭ li "dekadencan teatrejojn". Anstataŭ amuza kaj pli-malpli senenhava distro, kiun li aparte renkontis en operaj prezentoj dum sia restado en Parizo, li pledis por postulema arta eduko de la publiko kaj el tio fine ankaŭ evoluigis sian ideon pri la operaj festivaloj de Bayreuth. Lia ideala imago por Germanlingvio estis arto ĝermanta el la historio, kutimaro kaj nunaj impulsoj de la germanlingva popolo, realigata kaj vivtenata de tiu popolo. La nacian elementon de tiu ideo li tamen laŭ propraj asertoj komprenis nur kiel kulturan fundamenton de la arto, ne en rasisma senco naciisme, kvankam poste multaj germanaj naciisme kaj aparte la funkciuloj de Nazia Germanio entuziasmiĝis pri liaj operoj kaj uzis ilin por la propra propagando. Wagner mem ekzemple skribis: "Tiel la artaĵo de la estonto ampleksu la spiriton de la libera homaro super ĉiuj limoj de naciecoj, la nacia karaktero en ĝi rajtas nur esti dekoro, perceptaĵo de individua plurformeco, sed ne bremsanta malhelpilo" (origine germanlingve: "So soll das Kunstwerk der Zukunft den Geist der freien Menschheit über alle Schranken der Nationalitäten hinaus umfassen; das nationale Wesen in ihm darf nur ein Schmuck, ein Reiz individueller Mannigfaltigkeit, nicht eine hemmende Schranke sein"). Ankaŭ la multe kritikata kaj naciisme interpretata fina frazo de la opero "La Majstraj Kantistoj de Nurembergo" nur esprimis, ke la germanlingva arto pluvivus, se la Germana Regno pereus: Zerging im Dunst das heil'ge röm'sche Reich, uns bliebe gleich die heil'ge deutsche Kunst ("Se en nebulo pereu la Sankta Romia Imperio, al ni tamen restus la sankta germanlingva arto"). La dum la tempo de la opera premiero kulture revoluciaj artaj ideoj de Richard Wagner komence precipe renkontis malakcepton inter la konservativaj artaj funkciuloj, kaj pli entuziasmigis politike kritikajn intelektulojn – nur poste la konservativuloj ekkonis la komponiston kaj siajn verkojn por siaj propraj celoj.

la aktoro Eugen Gura en la rolo de Hans Sachs

En la opero "La Majstraj Kantistoj de Nurembergo" Richard Wagner per multe da humuro kaj originaj ideoj satire prezentas homojn kaj strukturojn de la establiĝinta socio kaj arta funkciularo – formale en malfrumezepoka urbo, sed fakte kun multaj aludoj al la siatempa germania nuntempo. Li sendas la ŝuistan poeton Hans Sachs kaj la arte reformeman kavaliron Walther von Stolzing lukti por siaj idealoj, por la arta libereco en si mem. Dum Walther reprezentas la revolucian artan reformon, Sachs malgraŭ ĉiu toleremo tamen pledas por la konservo de la artaj tradicioj kaj alvokas honorigi la historiajn artajn majstrojn. En Sachs la komponisto vidas (eble la lastan) reprezentanton de la arte produktema popola spirito – li konfrontas la ŝuistan poeton kun la en formalismo de rigitaj reguloj kaptita burĝaro de la societo de "majstraj kantistoj". La kavaliro estas la arta reformisto, kiu baze vortumis la ideojn de la komponisto mem.

Propaganda misuzo dum la tempo de Nazia Germanio[redakti | redakti fonton]

La festivalo de Bayreuth ekde la jaro 1876 en plurjaraj intervaloj prezentis la grandajn operojn de Richard Wagner. Post la Unua Mondmilito, nur dum julio 1924 la festivalo gvide de Siegfried Wagner povis remalfermiĝi. La tiujara premiero de nova surscenigo de la opero "La Majstraj Kantistoj de Nurembergo" iĝis malferme naciisma aranĝo. Post la forta fina aplaŭdo, la publiko starante kantis la nacian himnon de la Germana Regno – evento tre malkutima por opera prezento.

En sia testamento de 1929 Siegfried Wagner fiksis, ke ankaŭ estonte nur verkoj de Richard Wagner rajtu prezentiĝi en la festivalo de Bayreuth. Ĝis la nuntempo oni ripete pridiskutis tiun limigon, sed tamen ankoraŭ obeas ĝin.

Probleme komenciĝis la 1930-aj jaroj: Dum 1930 mortis Siegfried Wagner; inter la nova dirigento Arturo Toscanini kaj la aliaj du dirigentoj de la jaroj 1930 kaj 1931 Karl Muck kaj Wilhelm Furtwängler estis artaj kaj politikaj diferencoj.

Toscanini mallonge antaŭ la festivalaj provsurscenigoj de la jaro 1933 rifuzis pludirigenti en la festivalo, ĉar post la transpreno de la ŝtata potenco fare de la nazia partio en Germanio regis ksenofobia kaj kontraŭjudisma politika atmosfero. [1]

la naziaj politikistoj Joseph Goebbels kaj Werner von Blomberg en la festivalo de Bayreuth dum la jaro 1937

Artan malkulminon la festivalo havis dum la tempo de Nazia Germanio: La vidvino de Siegfried, Winifred Wagner, kiu dum la jaro 1930 transprenis la festivalan gvidadon, simpatiis al Adolf Hitler, premis faŝismajn surscenigojn de la festivalaj operoj kaj bonvenigis, ke la naziaj politikistoj uzis la festivalon kiel partia reprezentejo kaj por faŝisma propagando. Adolf Hitler mem lastfoje vizitis la festivalon de Bayreuth dum la jaro 1940.

Ekde tiu jaro laŭ ordono de Adolf Hitler organiziĝis tiel nomataj "militaj festivaloj". La nazia organizaĵo Kraft durch Freude ("Forto per Ĝojo") transprenis la disvendadon respektive disdonadon de la biletoj. Aparte vunditaj germanaj soldatoj kaj laboristoj en la priarmilaj fabrikoj ricevis biletojn. Ekde la jaro 1941 la festivalo pli kaj pli – aldone al la propaganda influo pere de la diktatora reĝimo – organize suferis pro la militaj cirkonstancoj. Dum la jaro 1944 el la origine dek operoj en la programo nur restis la verko Die Meistersinger von Nürnberg, kiun ekde la premiero la nazioj aparte aprezis. La lasta el la dekdu prezentoj de la jaro okazis la 9-an de aŭgusto. Temis entute pri la lasta opera prezento en Nazia Germanio. [2]

Ekde la jaro 1951 la festivalo de Bayreuth okazas ĉiujare kaj dum la kvin festivalaj semajnoj ampleksas 30 operajn prezentojn – sen plua propaganda naciisma misuzo de la artaĵoj. El muzika vidpunkto la festivalaj prezentoj – aparte rilate al la koruso kaj orkestro – konsideriĝas internacie elstaraj, al kio grave kontribuas ankaŭ la arkitektura kaj akustika aparteco de la festivalejo. Daŭre la opero pri la majstraj kantistoj de Nurembergo estas grava elemento de la festivalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ la libro de Brigitte Hamann: Winifred Wagner oder Hitlers Bayreuth, paĝoj 143 ĝis 173
  2. laŭ la libro de Brigitte Hamann: Winifred Wagner oder Hitlers Bayreuth, paĝoj 408 ĝis 478