Diĝeriduo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
DIĜERIDUO
Diĝeriduo
Diĝeriduo
Klasifiko Latunaj blovinstrumentoj
Ton-amplekso Unu noto
vdr

Diĝeriduo, aŭ didĝeriduo,[1] estas muzikinstrumento de la blovinstrumenta grupo kiun evoluigis la indiĝena popolo de Nordaŭstralio. Studadoj arkeologiaj pri arto roka nordaŭstralia sugestas ke la popolo aborigena el la regiono Kakadu en la Nordteritorio uzadas la diĝeriduon dum ĉirkaŭ 1500 jaroj. Foje oni distriĝe ludas la diĝeriduon kiel solomuzikilon, tamen la popolo aborigena el la Nordteritorio pli kutime uzas ĝin por akompani dancadon kaj kantadon en ritoj ceremoniaj.

Kutime la diĝeriduo havas cilindrankonusan formon kaj estas ĉirkaŭ 1,2 metrojn longa, kvankam ĝi povas esti de 1 ĝis 2 metrojn longa. Aŭtentaj diĝeriduoj aborigenaj estas produktataj de komunumoj Nordaŭstraliaj kiuj konservadas siajn tradiciojn. Ili kutime uzas arbojn malmollignajn kiujn termitoj kavigis. Oni ankaŭ povas fari diĝeriduojn el tubo plasta, tubo PVC-a, ledo, vitro, agavo, jukao, bambuo kaj aliaj materialoj. Oni povas alfiksi randon abelvaksan ĉe la ekstremaĵo buŝaĵa por plibonigi la obturon kun la lipoj de la ludisto.

Oni ludas la diĝeriduon per kontinua vibrigado de la lipoj, kio produktas zumadon de malalta tonalto. Oni uzas rondspiradon por kontinue ludi la zumadon dum longa tempo.


Buŝaĵo el abelvakso Viro ludanta diĝeriduon


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]