Diskuto:Diĝeriduo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas senhonta transskribo de indiĝena vorto, kaj tute ne taŭga esperantigo! Se neniu protestas, mi movos la artikolon al diĝeriduo. Bab 09:00, 24. Jun 2005 (UTC)

Ĝuste. (Prepare al tio mi ja aldonis apostrofon.) L.

Mi pensas, ke Marjorie BOULTON skribis pri tiu muzikilo en 'Faktoj kaj fantazioj', se oni serĉas ekzemplon de jama esperantigo. Lingvano 10:02, 24. Jun 2005 (UTC)

Multon oni lernas pere de la Vikipedio! Laŭ la Angla artikolo, didgeridoo [diĝeriDU] tute ne estas indiĝena Aŭstrala vorto, sed supozeble Eŭrop-devena, aŭ eĉ deIrlanda, onomatopeo!
Laŭ la Germana artikolo, la indiĝenaj vortoj por ĉi instrumentpo interalias djalupu, djubini, ganbag, gamalag, maluk, yirago, yiraki, yidaky, yedaki, wonga, Uluburu, Ganbi, kaj Ilpirra.
Do, la Esperanta nomo de ĉi vorto evidente (kaj bedaŭrinde, laŭ indiĝenista vidpunkto) veni de la pli-mapli internacia didgeridoo (tiel per Angla ortografio, kiun multaj lingvoj senŝanĝe kopiis).
Ni ne bezonas Marjorie BOULTON por trovi ties plej oportunan formon: "diĝeriduo".
La fina kaj akcenta u de l' originalo konservitas, same kiel en la nomo de Aŭstralia birdo "kakaduo" (de originala [kakaDU]). La "d" de l' Angla vorto estas superflua en aliaj lingvoj, ĉar ĝi jam aperas en la g/"ĝ" [dĵ]. Ĝi estas tie nur por montri la kurtecon de la antaŭa i, kp. la diferencon inter prestige [prestI:Ĵ aŭ prestI:Ĝ] kaj bridge [briĝ]. En Esperanto ni ne havas tiun diferencon, kaj do literumas ambaŭ ekzemplojn kiel "prestiĝo" kaj "briĝo" (en la signifo de kartludo). Do simile didgeridoo estu "diĝeriduo". Mi nun mem movos la artikolon.
Bab 19:42, 25. Jun 2005 (UTC)