Sorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 41°46′00″N 02°28′00″W  /  41.766667°N, 2.466667°U / 41.766667; -2.466667 (Sorio)
Sorio
hispane: Soria
urbo
Soria-13-2-2009.jpg
Sorio,Plaza Mayor kaj fontano de la leonoj
Bandera de Soria.svg
Flago
Escudo de Soria.svg
Oficiala nomo: Soria
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco Provinco de Sorio
Historia regiono Numanco
Montaro Ibera montaro
Memorindaĵoj Monaĥejo de Sankta Johano, Kunkatedralo de Sorio, Ermitejo de Sankta Saturio
Muzeo Muzeo Numantino de Soria
Rivero Doŭro
Situo Sorio
 - alteco 1 065 m s. m.
 - koordinatoj 41°46′00″N 02°28′00″W  /  41.766667°N, 2.466667°U / 41.766667; -2.466667 (Sorio)
Areo 272,00 km² (27 200 ha)
Loĝantaro 39 528 (2005)
Denseco 145,32 loĝ./km²
Fondo 4-a jarcento a.K.
 - reloĝigo 1110
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 42001- 42005
ISO 3166-2:ES ES-SO
Situo de Sorio enkadre de Hispanio
ButtonRed.svg
Situo de Sorio enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Provinco de Sorio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Provinco de Sorio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Soria
Retpaĝo: www.ayto-soria.org
Ermitejo Virgen del Mirón, konstruita en la 6-a jarcento fare de sueboj

Sorio (Soria hispane; [SOrja]) estas urbo de Hispanio en la norda parto de la Centra Altebenaĵo de tiu lando, en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono. Ĝi enhavas nur 38.881 loĝantojn, do malmulte por provinca ĉefurbo (INE, 2017), kaj tiele ĝi estas la malplej loĝata provinca ĉefurbo de Kastilio-Leono kaj la dua de la tuta Hispanio, post nur Teruelo; tamen ĝi enhavas 43,7% de la provinca loĝantaro, kio indikas ke ankaŭ la provinco samnoma estas klare la malplej loĝata en la lando.

La urbo[redakti | redakti fonton]

Sorio situas ĉe la rivero Doŭro sur montetoj ĉirkaŭ tiu.

Proksime al la urbo troviĝas la restaĵoj de malnova urbo, Numantia, kiu batalis dum jaroj kaj pereis en la konkero fare de la romianoj. Ekzistas samnoma muzeo pri tiu rezisto kaj pri prahistorio de la provinco, kiu estis inaŭgurita de la reĝo Alfonso la 13-a. La futbalklubo de la urbo nomiĝas Numancia je memoro de Numanco.

En la urbo, loĝis kaj laboris la poeto Antonio Machado kiel franclingva instruisto dum kelke da tempo, kiu estis tre influita de la tiea pejzaĝo. Nuntempe, la gimnazio, kie laboris Machado, havas lian nomon. Pro sia rilato kun Machado, Sorio ĝemelurbiĝis kun la franca urbo Collioure, kie estas enterigita la poeto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de Sankta Saturio

La origino de la urbo estas en la reloĝigo, kiun faris la reĝo Alfonso la 1-a de Aragono "la militisto", ĉirkaŭ la jaro 1110, konkerinte ĉi tiujn terojn al la islamanoj. Tamen, post la rekonkero, la urbo daŭris en milito inter la reĝlandoj kristanaj pro sia strategia situo. Post malmulte da tempo, la reĝo Alfonso la 8-a, "la Imperiestro", igis Sorion parto de la Kastilia reĝlando.

Sorio helpis Alfonson la 8-a en milito kontraŭ la Reĝlando de Leono, kaj la reĝo dankis ĝin donante privilegiojn por la urbo.

Je la komenco de la 13-a jarcento, la komerco en la urbo estis en la manoj de judoj, kaj la urbo ĝuis periodon de ekonomia prospero. Tiu aspekto, kaj la ĉelima situo de la urbo, pligrandigis la gravecon de Sorio. Tiam, la urbo ankaŭ eniris "La Meston" (hispane La Mesta, nacia konsilistaro de ŝafistoj) ek ĝia komenco.

Dekadenco[redakti | redakti fonton]

En 1492, la dekreto de forpelo de la judoj alportis la ekonomian kaj socian dekadencon de Sorio. Dum la reĝado de la Katolikaj Gereĝoj oni interrompis la historian progreson de Sorio ĉar post la kuniĝo de la reĝlandoj Aragono, Nafaro kaj Kastilio la urbo ĉesis esti strategia enklavo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Plej gravaj monumentoj de la urbo rilatas al la romanika stilo de religiaj konstruaĵoj:

  • Preĝejo de Sankta Johano Rabanera, kun du impresaj bildoj de Krucumita Kristo, absido, kaj romanika pordego devena el la ruinoj de la preĝejo de Sankta Nikolao.
  • Preĝejo de Sankta Dominiko, kun impresa fasado romanika, kun rozo, arkivoltoj kaj Kristo Pantokratoro, rekonstruita en 2018.
  • Kunkatedralo de Sankta Petro, kun enormaj navoj subtenitaj de fortikegaj kolonoj kaj romanika klostro kun multaj interesaj bildoj.
  • Monaĥejo de Sankta Johano de Doŭro, ĉe la rivero, kun impresa romanika klostro (nune subĉiela) de orienta influo, kun apartaj partikularaĵoj kiel interplektitaj arkoj. En la interno estas ankaŭ romanikaj kapiteloj kaj du templetoj de orienta influo.
  • Monaĥejo de Sankta Polo, kiu estis de templanoj, nun privata kaj ne vizitebla.
  • Preĝejo de Sankta Nikolao, ruinigita sentegmenta kaj vizitebla nur de ekstere.
  • Ermitejo de Sankta Saturio, sur impresa rokego ĉe la rivero.

Krome estas aliaj vizitindaĵoj, nereligiaj, kiel la ĉefplaco kun la Fontano de la Leonoj kaj la urbodomo, la parko Alameda Cervantes, la Muzeo "Numantino", ktp.

Gravaj festoj[redakti | redakti fonton]

Procesio de la "Dimanĉo de Kaldronoj". Oni vidas la procesiantojn kun la tradiciaj "Piñorra" vestoj de Sorio.

Ĉi tiu urbo havas siajn grandajn festojn la lastajn tagojn de Junio, kaj ili estas nomataj "Festoj de sankta Johano". Malgraŭ tiu nomo, la origino de la festoj estis tre antaŭa al la katolikismo. La kernaj ingrediencoj de tiuj festotagoj estas suno, vino kaj taŭroj. La festoj de sankta Johano daŭras kvin tagojn, kaj ĉiam komencas merkredon (nomata "de la parolado") kaj finiĝas lundon (nomata "de la dancoj"). Estas tamen aliaj tagoj, kiujn oni dediĉas al preparado de la gravaj kvin tagoj. Ili signifas multe por la plejmultaj loĝantoj de Sorio.

Sankta Johano ne estas la sankta patrono de Sorio; tiu estas sankta Saturio, kiu havas ankaŭ siajn festotagojn la unuajn tagojn de oktobro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]