Tutanĥamono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Historio - Arkeologio - Egiptio

Tutmask.jpg

Tutanĥamono (naskiĝis ĉ. 1347 a.K., mortis ĉ. 1339 a.K.) - faraono de la dekoka egipta dinastio, filo de la hereza faraono Aĥnatono. Lia regado koncentriĝis pri reĵeto de monoteisma kulto de dio Atono, kiun enkondukis Aĥnatono, favore al tradicia egipta politeismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tutanĥamono transprenis regopovon ĉ. 1333 a. K., post morto de la reĝino Nefertito. Komence nomiĝis Tutanĥaton kiel adoranto de Atono (la Suno), sed poste li refariĝis adoranto de Amono, ŝanĝis sian nomon kaj revenigis la pastrojn de Amono al iliaj temploj kaj oficoj, transprenante la tradician religion. En la tria regojaro transprenis ĉefurbon al Memfiso, laŭ propra elekto. Li fariĝis reĝo kiel 9-jarulo kaj mortis kiel 18- aŭ 19-jarulo. Entobigita en la nekropolo de Tebo. La vera reganto estis kortegano Aje, kiu post morto de la juna faraono fariĝis reĝo, tial ekzistas suspekto, ke li perforte forigis Tutanĥamanon, kiam proksimiĝis ties plenkreskeco kaj li povus transpreni la potencon.

Tutanĥamono famiĝis je la jaro 1922, kiam angla arkeologo Howard Carter trovis lian tombon je la 4a de novembro, nedifektitan kaj plenan de fabelaj riĉaĵoj, kiuj nur povas doni imagon, kiaj trezoroj estis en elrabitaj kriptoj de multe pli gravaj faraonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]