Aĥnaton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aĥnaton (aŭ Eĥnaton)
Amenhotep la 4-a
Pharaoh Akhenaten.jpg
Busto de Aĥnaton en la Egipta muzeo de Kairo
Tempo de regado 1351 a. K.1334 a. K.
(eble, ekzistas diversaj datoj laŭ malsamaj fontoj)
Naskonomo
<
M17 X1
N35
N5
Aa1 G25 N35
>

Aĥnaton resp. Eĥnaton

Trona nomo
M23 L2 <
N5 nfr L1 N5
Z2
T21
n
>

Nefer-Ĥeperu-Re

Nomo de Horuso
G5
i t
n
N5
mr
Srxtail2.svg
Nomo de ambaŭ sinjorinoj
G16 G36
r
M23 i i t
Z2
Aa15
N27
i t
n
N5
Ora Horuso
G8 U39 r
n
V10 i t
n
N5
Edzino(j) Nefertito, Kija, Meritaton
Idoj Smenĥkare?, Tutanĥamon, Meritaton,
Meketaton, Anĥesenamon, Neferneferuaton,
Neferneferure, Setepenre
Patro Amenhotep la 3-a
Patrino Teje
Mortis 1334 a. K.
Kripto Reĝa kripto en Aĥetaton
v  d  r
Information icon.svg

AĥnatonEĥnaton (mortinta probable dum la jaro 1334 a.K.) estis faraono de antikva Egiptio. Li malakceptis la malnovajn diojn kaj anstataŭigis ilin per Atono, la viviga forto de la suno kaj la nova dio de la imperio. Li tiuokaze ŝanĝis sian nomon en Aĥnaton (Aĥ-en-Jati, utila por Atono). Li ankaŭ konstruigis novan ĉefurbon Aĥetaton.

Li okupas eksterordinaran lokon inter la faraonoj, estas nomata "revoluciulo, herezulo, pacifisto, despoto" kaj simile. Kiam li vivis, li estis nomata "justulo sur la tero", post la morto "krimulo el Aĥetatono". Ĉar li anstataŭigis multajn egiptajn diojn per unu, li estas opiniata kiel fonto de monoteismaj religioj kaj inspirinto de Moseo.

Li surtroniĝis post la morto de sia patro Amenhotep III-a kiel Amenhotep IV, sed en la sesa jaro de sia regado li ŝanĝis la nomon al Aĥnaton, deklaris Sunon sola dio kaj en dezerta loko (nun Amarna) konstruigis novan ĉefurbon per dekmilo da laboristoj. Dio Atono estis adorata jam en antaŭaj generacioj, la faraono mem estis lia ĉefpastro kaj kiam li surtroniĝis, li unue deklaris Atonon pli alta dio ol Amono kaj poste sola ekzistanta dio. La reformoj daŭris proksimume ses jarojn kaj kulminis per malpermeso adori kulton de aliaj dioj. Lia "Himno al Atono" konserviĝis kiel unu el plej belaj poeziaĵoj de la antikva Egipto.

La religia reformo estis parte kaŭzita de lia strangula karaktero, sed ĉefe ĝi estis politika atako kontraŭ la pastraro de Amono, kiu akiris tro da potenco kaj komencis jam subigi al si eĉ faraonojn mem. Li ne multe zorgis pri administraciaj aferoj, sed kruele per ekzekutoj persekutis ĉiun opozicion. La pastroj neniam paciĝis kun malvenko kaj preparis puĉon, kiu sukcesis en la 17-a jaro de lia regado. Oni supozas, ke li estis murdita per ponardo aŭ veneno, sed la vero ne estas konata. Post la puĉo staris verŝajne postaj faraonoj Aje kaj Haremheb. La venkintoj klopodis forigi ĉiun memoraĵon pri la herezulo, detruis lian urbon, forĉizis lian nomon, tamen multaj informoj konserviĝis.

Aĥnaton estas fama ankaŭ pro sia edzino Nefertito, la plej bela el la egiptaj virinoj (konserviĝis pluraj portretoj).

Post morto de Aĥnaton surtroniĝis lia frato Smenĥkare, poste Tutanĥamon, kiu origine nomiĝis Tutaĥaton, verŝajne filo de unu el la du fratoj.

Pri lia vivo estis verkitaj multaj romanoj: "Egiptano Sinuhet" (Mika Waltari), "La skribisto de la faraono" (Alexej Pludek) k.a.

Philip Glass komponis operon pri ĉi tiu faraono sub la titolo "Akhnaten", kiu havis premieron en 1984.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]