Howard Carter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Howard Carter
Howard carter.jpg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1874 (1874-05-09)
en Kensington
Morto 2-an de marto 1939 (1939-03-02) (64-jara)
en Londono
Mortokialo limfomo
Tombo Putney Vale Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Okupo
Okupo egiptologo • antropologo • arkeologo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Howard CARTER [HAŬard KARte] (naskiĝis je la 9-a de majo 1873, mortis je la 2-a de marto 1939) estis brita egiptologo kaj arkeologo, kiu fosis en el-Arman, Veseto kaj Reĝa Valo, kie li en 1922 malkovris la tombon de faraono Tutanĥamono. Liajn laborojn ebligis mecenato, lordo Carnarvon. La malkovro estis la plej signifa arkeologia evento de la 20-a jarcento kaj de egiptologio kaj vekis grandan intereson pri la egipta civilizacio en la tuta mondo. Pri la evento estis verkitaj multaj libroj, same ankaŭ biografioj de H. Carter.

La laboron de H. Carter popularigis C. W. Ceram en siaj popularsciencaj verkoj pri arkeologio, romanojn verkis Christian Jacq (Afero Tutanĥamono) kaj Phillipp Vandenberg (Reĝo el Luksoro).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]