C. W. Ceram

El Vikipedio, la libera enciklopedio
C. W. Ceram
Persona informo
Naskonomo Kurt Wilhelm Marek
Naskiĝo 20-an de januaro 1915 (1915-01-20)
en Berlino
Morto 12-an de aprilo 1972 (1972-04-12) (57-jaraĝa)
en Hamburgo
Tombo tombejo Ohlsdorf vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • literatura eldonisto • literaturkritikisto vd
Verkado
Verkoj Gods, Graves and Scholars vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

C. W. CERAM, propranome Kurt W. MAREK (naskiĝis la 20-an de januaro 1915 en Berlino - mortis la 12-an de aprilo 1972 en Hamburgo) estis germana verkisto populariganta la arkeologion.

Kiel 18-jara li komencis kontribui al gazetoj per artikoloj kaj samtempe studis, precipe pri diversaj kulturaj kuriozaĵoj. Kvankam li ne konsentis kun la milito, li devis batali ĉe Narvik, Stalingrad kaj Monte Cassino, kie li estis vundita. Post la milito li denove fariĝis ĵurnalisto kaj komencis prepari sian plej faman verkon pri la arkeologio "Dioj, tomboj kaj scienculoj". Poste sekvis aliaj verkoj pri arkeologio kaj eĉ dokumenta filmo.

En 1952 li edziĝis, en 1954 translokiĝis al Usono, en 1971 revenis al Germanio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Götter, Gräber und Gelehrte (Dioj, tomboj kaj scienculoj)
  • A Picture History of Archeology (Bildhistorio de arkeologio)