Monto Kasino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monte Cassino)
La monaĥejo Monto Kasino

Monto Kasino, (itale: Montecassino) estas monto en Italio (Apeninoj) super valo de la rivero Liri, inter Romo kaj Napolo. Ĉe la piedo de la monto estas urbo Cassino kaj sur la montopinto monaĥejo Montekasino - unu el la plej gravaj spiritaj centroj de la mezepoko. Ĝi situas sur 516 m alta roka monteto okcidente de la komunumo Cassino.

Ĉirkaŭ tiu loko okazis dum la Dua Mondmilito la fama Batalo de Monte Cassino, kiam la germanoj rezistis en la monaĥejo kaj la Aliancanoj (ĉefe usonanoj) atakis dum sia nordena konkero. Finfine konkeris ĝin poloj, kiuj kiel la unuaj hisis blankan-ruĝan flagon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

{{{2}}} Mapo