La trumpeto de la cigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Trumpet of the Swan
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Elwyn Brooks White
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1970
Eldonejo Hamish Hamilton
Ĝenro porinfana romano
vdr

La trumpeto de la cigno (angle The Trumpet of the Swan) estas romano por junaj plenkreskuloj de la usona verkisto E. B. White de 1970.

La rakonto havas fortan aludon al la tiama ĵaza usona trumpetisto Louis Armstrong.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Ludoviko estas juna trumpetocigno naskita sen la kapablo elvoki sonon. Li amikiĝas kun 11-jaraĝa knabo nomita Sam, kaj decidas ke por pli bone komuniki kun la medio, li iros studi legoscion en la lernejo. Li ricevas nigran tabulon kaj kreton per kiuj li povas komuniki kun Sam. Nun li volas svati sian amantinon Serena, kaj pro tio lia patro ŝtelas por li trumpeton, kiu estos uzata por lia voĉo. Ludoviko lernas ludi la trumpeton kaj iras sur vojaĝon por gajni monon por pagi por la trumpeto. Li iĝas fama muzikisto en Bostono kaj Filadelfio, kaj finfine reunuiĝas kun sia amanto kaj retiriĝas de la muzikkomerco.