Triumfa arko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Triumfarko)
triumfa arko de la imperiestro Konstantino en Romo

Triumfa arko (latine arcusfornix triumphalis) estas pordegoforma konstruaĵo ne ligita al alia konstruaĵo, kiu origine stariĝis en la Romia Imperio honore al triumfantaj imperiestroj aŭ armeestroj.

Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ankoraŭ ekzistantaj triumfaj arkoj en Romo estas, krom la ruinoj de la triumfa arko de Drusus, tiuj de Tito en la areo Forum Romanum, de Septimo Severo same en la foruma areo, kaj de Konstantino apud la Koloseo. Aliaj konstruaĵoj de tiu speco estas honoraj arkoj kiel tiu de Galieno, trairaj arkoj kiel tiu de la dio Jano en la areo Forum Boarium aŭ urbopordegoj kiel la Dolabella-arko.

la triumfa arko de Germanicus (19 p.K.) en Saintes, restaĵo de la antikva romia urbo Mediolanum Santonum

Ĉar triumfaj paradoj de la romiaj armeestroj aŭ imperiestroj nur okazis en Romo kaj Konstantinopolo, la arkoj de tiu epoko, kiuj en simila maniero konstruiĝis en aliaj urboj de la imperio, ne nomatis "triumfa", sed "honora" arko: ekzemploj de honoraj arkoj estas ekde la plej frue konservita de imperiestro Aŭgusto Cezaro en Rimini [1], en Susa, Aosta kaj Fano; tiuj de Trajano en Ancona, Mérida (Hispanio) kaj Benevento, tiu de Hadriano en Ateno, la Aŭgusta urbofonda arko en Orange kaj tiu de Galerius en Tesaloniko. Krome ekzistas honoraj arkoj interalie en Pula, Verono, Saintes, Saint-Rémy-de-Provence, Carpentras en suda Francio kaj Cáparra en Hispanio. La Hadriana pordego de Antalya en Turkio same pli havas la karakteron de honora arko ol de urbopordego. La origina signifo de la tiel nomata "pagana pordego" apud la romia urbo Carnuntum en nuna Aŭstrio daŭre ne estas plene klarigata de arkeologoj kaj historiistoj. La konstruado de la pordego estis honoro donita de la Roma Senato al venkinto en batalo aŭ milito.

En Romo la arkoj estis konstruitaj laŭ la Via Sakra - la sankta vojo, kiu kondukis laŭ la Roma Forumo al la Templo de Jupitero, kiu staris sur la Kapitola Monteto. El la 21 triumfarkoj kiuj estis menciataj en la skriboj, nur kvin restas starantaj ĝis hodiaŭ.

Komence de la dua-jarcenta p.K venko-pordegoj komencis esti konstruitaj por festi eventojn, kiuj ne nepre estis bataloj aŭ venkoj. La Arko de Venko en Ankono, kiu memorigas la konstruadon de la haveno en la urbo fare de imperiestro Trajano, estas ekzemplo de ĉi tiu tipo de arko. Iuj arkoj estis starigitaj kiel propaganda ilo festanta la regnpovecon de la imperiestro, kaj aliaj laŭ loka iniciato kiel esprimo de dankemo kaj lojaleco al la roma imperiestro. La triumfarko ankaŭ funkciis kiel strata fono, limŝtono en la urba spaco kaj kelkfoje kiel limo de la urbo. En aliaj eventoj provizoraj triumfarkaj pordegoj estis konstruitaj, por provizora uzo, kaj malmuntitaj poste (vidu triumfarko en Parizo).

Dum la jaro 1986 la restaĵoj de la ĝisnun plej norda konata romia honora arko trovatis en la germana urbo Majenco.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

La triumfarko en Parizo
La Ruĝa Pordego en Moskvo - ekzemplo de baroka triumfarko

Ekde la 18-a jarcento ekestis interalie du triumfaj arkoj de Parizo (Arc de Triomphe de l'Étoile, de 1836, kaj du Carrousel, 1809), de Milano (Arco della Pace, 1838), Innsbruck (Triumphpforte, 1765), Potsdamo (Brandenburga pordego, 1770), Munkeno (Siegestor, "venka pordego", 1852), Bukaresto (Arcul de Triumf), Vác, en la Jubila Parko de Bruselo, Arko de Triumfo en Madrido, kaj en aliaj lokoj. Ĉiuj tiuj triumfaj arkoj dekoriĝas per riĉaj ornamoj, aparte per reliefoj.

Kristanaj preĝejoj[redakti | redakti fonton]

En la malnovkristanaj kaj armenaj baziliko triumfa arko estas la arko antaŭ la sanktejo (latine sanktuarium), en la gotika kristana preĝejo la arko inter navo kaj korusejo, super kiu kutime estas statuo aŭ pentraĵo de la "triumfanta savanto" Jesuo, aŭ en kiu, simbole por Jesuo venkinta la morton, pendas granda kruco nomata "triumfa".

Kelkaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bill Tyler, Universitato de Ĉikago. Sur la pordego en la roma mondo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]