Pacarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pacarko
triumfa arko
monumento [+]

LandojKanado, Usono
RegionojBrita Kolumbio, Vaŝingtono
SituoSurrey kaj Blaine
- koordinatoj49° 0′ 8″ N, 122° 45′ 24″ U (mapo)49.002138888889-122.75652777778Koordinatoj: 49° 0′ 8″ N, 122° 45′ 24″ U (mapo)

ArkitektoHarvey Wiley Corbett

Estiĝo1921

Pacarko (Brita Kolumbio)
Pacarko (Brita Kolumbio)
DEC
Pacarko
Pacarko

Pacarko (Vaŝingtonio)
Pacarko (Vaŝingtonio)
DEC
Pacarko
Pacarko

Map
Pacarko

Vikimedia Komunejo:  Peace Arch [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Paca Arko (angle Peace Arch) estas monumento en formo de triumfa arko 20,5 metrojn alta situanta ĉe la Kanad-Usona landlimo ĉe la landlima transirejo inter Blaine, Vaŝingtono, Usono kaj Surrey, Brita Kolumbio, Kanado[1]. La arko estas en la "Peace Arch Park" kies norda parto estas en Kanado kaj la suda parto en Usono. La arko mem situas ĝuste sur la limlinio kie duono de ĝi estas en Kanado kaj la alia duono estas en Usono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La surskribo "Mi deziras, ke ĉi tiu pordego neniam fermiĝos"

La arko estis konstruita en 1921 de Sam Hill, usona komercisto, kiu multe investis en la nordokcidento de Usono komence de la 20-a jarcento memore al la Traktato de Gento, kiu estis subskribita en 1814 kaj finis la militon inter Usono kaj Britio. Sur la tegmento de la arko, kiu estas 20,5 metrojn alta, la flagoj de Usono kaj Kanado estas elmontritaj (ĉiu sur sia propra flanko), kaj surskribo estas gravurita en ŝtono sur la friso. Sur la usona flanko, la frazo "Infanoj de komuna patrino" estas gravurita, kaj sur la kanada flanko, la frazo "Komuna loĝejo en komuna unueco" estas gravurita. Ene de la arko estas skribita la dediĉo "Ke tiu ĉi pordego neniam estos fermita" ambaŭflanke.

La arkaĵo dum nokto

La limtransirejo ligas Interstate 5 (I-5) kondukantan de Kalifornio kaj Seatlo sur la usona flanko al Route 99 sur la kanada flanko kiu daŭras al Vankuvero. Tiu ĉi landlima transirejo neniam estis fermita kaj simbolas la pacon inter la du landoj. La oficiala nomo de la limtransirejo sur la kanada flanko estas "Douglas Pass" laŭ Sir James Douglas, la unua guberniestro de Brita Kolumbio. Dank' al la arko, la limtransirejo estas nomata de multaj homoj "la paca arka limtransirejo". La Douglas-limtransirejo, ankaŭ konata kiel la Peace Arch-transirejo, estas la tria plej okupata limtransirejo inter Usono kaj Kanado kun ĉirkaŭ 3,500 ĝis 4,800 aŭtoj pasas tra ĝi ĉiutage [2].

La retejo de Parkoj en Brita Kolumbio deklaras, ke la areo de la kanada flanko de la Peace Arch Park estas naŭ hektaroj. La retejo de la Usonaj Ŝtataj Parkoj indikas, ke la areo de la parto administrita de Usono en la Peace Arch Park estas ankaŭ ĉirkaŭ naŭ hektaroj .

En 1952, la afro-usonana kantisto Paul Robeson ne estis permesita forlasi la limojn de Usono, tiel malhelpante lin prezenti en Kanado, ĵus trans la limo. Li decidis protesti tion kaj aperis sur la usona flanko kiam centoj da kanadanoj staras trans la limo kaj vidas lian senpreparan aperon sur platkamiono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri Peace Arch Park. Arkivita el la originalo je 2012-09-04. Alirita 2023-08-14.
  2. Peace Arch – City of Surrey Heritage Sites. Alirita December 31, 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]