Merido (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mérida (Hispanio))
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Merido.
Merido
Mérida. Mayor square. Badajoz. Extremadura. Spain (4923902587).jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Hispanio
Ŝtato Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Badaĥozo
Fondita en 25 a. K.
Poŝtkodo 06800
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro José Angel Calle Gragera
Demografio
Loĝantaro 53,915
Loĝdenso 62,29 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 38°54′N 6°20′O  /  38.9°N, 6.333°O / 38.9; 6.333 (Merido (Hispanio)) (mapo)Koordinatoj: 38°54′N 6°20′O  /  38.9°N, 6.333°O / 38.9; 6.333 (Merido (Hispanio)) (mapo)
Alto 217 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 865,6 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Merido

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Mérida [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

MeridoMérida estas hispana urbo de la provinco Badajoz (Badaĥozo), kiu estas la suda el la du provincoj el regiono Extremadura (Ekstremaduro), sudokcidenta regiono en Hispanio inter Andaluzio kaj Portugalio. Mérida estis elektita ĉefurbo de tiu regiono je la fino de la 1970-aj jaroj kiam komenciĝis la demokrata reĝimo, pro tio ke ĝi situas meze de la regiono kaj temas pri tre historia urbo.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Merido posedas tre malnovan devenon jam de antaŭromia epoko, kiam Hispanio estis loĝata de diversaj popoloj kaj en tiu regiono de kelt-ibera prapopolo. La urbo estis refondita kiel romia urbo en epoko de Aŭgusto (1-a jarcento) kaj ricevis la nomon de Emérita Augusta ĉar ties tiama loĝantaro estis ekssoldatoj jam liberigitaj for de la armeo, kiuj restis tie kiam ili ricevis romian civitanecon. La romia nomo memoras tiun devenon por emerituloj, ĉar en la latina ĝi signifis same ol en Esperanto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Gvadiano ĉe Merido.

Temas pri la ĉefurbo de la komarko Tierra de Mérida-Vegas Bajas, je 61 km de Badajoz, trapasata de la Aŭtovojo de Ekstremaduro kaj de la Aŭtovojo A-66.

La reliefo de la etenda municipa teritorio estas ĉefe ebena, markita de la depresio de la rivero Guadiana. Temas pri ebenaĵo rompiteta per kelkaj malgrandaj montaretoj for de la propra valo de la rivero mem, kiel tiuj de Sierra Bermeja (ĉe Mirandilla), kiu atingas 546 m de altitudo, la Sierra Machal (ĉe La Nava de Santiago), kiu atingas 520 m de altitudo kaj Sierra de San Serván (ĉe Arroyo de San Serván), kiu atingas 608 m de altitudo. La rivero Guadiana estas la ĉefa akso de la teritorio, en kiu elfluas la rivero Aljucén kaj malgrandaj rojoj kiuj trapasas kverkarbarojn. Nordoriente de la municipo estas la Natura Parko Kornalvo. La urba kerno estas je 218 super mar nivelo.

En la interno de la municipa teritorio de Mérida estas kelkaj sendependaj enklavoj nome la jenaj: La Nava de Santiago, Aljucén, El Carrascalejo, Mirandilla, Trujillanos, Calamonte kaj Arroyo de San Serván. Krome la municipa teritorio limas ankaŭ kun tiuj de Badajoz, La Roca de la Sierra, Cordobilla de Lácara, Carmonita, Montánchez (eksklavo) (Cáceres), Alcuéscar (eksklavo) (Cáceres), Arroyomolinos (Cáceres), Santa Amalia, Esparragalejo, La Garrovilla, Torremayor, Montijo, Lobón, Guareña, San Pedro de Mérida, Valverde de Mérida, Solana de los Barros, Almendralejo, Torremejía, Don Álvaro, La Zarza kaj Villagonzalo (eksklavo).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Strato Santa Eulalia, dujarmila aksa strato kaj komerca centro de la urbo.

La censita loĝantaro en 2005 estis 53.089 loĝantoj kaj 55.713 komence de 2006. Tamen oni klarigu, ke ĉar Mérida estas administra kaj politika centro de la regiono, multaj ŝtatservantoj -aŭ simillabora loĝantaro- loĝas kaj vivas en Mérida, eĉ sen esti censitaj tie. Aliaj loĝas en etaj vilaĝoj de la ĉirkaŭaĵoj por eviti malavantaĝojn de granda urbo.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Romia teatro[redakti | redakti fonton]

La Romia Teatro de Merido.

Tiu konstruaĵo estis mendita de konsulo Marco Vipsanio Agripa kaj eble uzita el jaroj 16-15-a antaŭ Kristo. Temas pri unu el la plej simbolaj kaj vizitindaj monumentoj de la urbo kaj loĝigas ekde 1933 Festivalon de Klasika Teatro, kiu okazas ĉiusomere kaj redonas al la monumento ĝian historian funkcion, kiun ĝi perdis dum ĉirkaŭ 16 jarcentoj.

Ĝi enhavas sidilaron (cavea) por -tiam- 6.000 publikanoj, kiujn oni dividis en tri zonoj: cavea ima, media kaj summa (tiu ĉi lasta neenterigita dum jarmilo nuntempe estas tro rompita kaj ne uzebla), la orchestra, kiun dum ludoj okupis la ĥoro, el scenejo aŭ pulpitum kaj laste la ornamaĵo de la scenejo (scaenae frons), la plej rigardinda kaj mirinda parto de la konstruaĵo kaj de la tuta urbo, formita de du etaĝoj de korintaj kolonoj kaj ornamita per skulptaĵoj kaj uzata laŭ tri pordoj (valva regia kaj valvae hospitaliae). Malantaŭ la scenejo troviĝas ĝardeno (Peristilo).

La teatro suferis ŝanĝojn ĉefe fine de la 1-a jarcento eble dum la epoko de la imperiestro Trajano, kiam oni konstruis la nunan kolonaron kaj poste inter la jaroj 330-340.

Romia amfiteatro[redakti | redakti fonton]

La Romia Amfiteatro de Merido.

La romiana amfiteatro estis pli popola konstruaĵo, inaugurita eble en la jaro 8-a antaŭ Kristo. Tiu konstruaĵo utilis por luktoj inter gladiatoroj, inter bestoj (leonoj, virbovoj, ktp.) aŭ inter homoj kaj bestoj. Temas pri konstruaĵo formita de centra sablejo ĉirkaŭita de sidilaro enhavkapabla por 15 000 publikanoj dividitaj, same ke en la teatro en tri zonoj. El tiuj tri zonoj konserviĝas nuntempe nur la suba, ĉar la du supraj estis utiligataj kiel ŝtonejo por apudaj konstruaĵoj.

Ĉevalkurejo[redakti | redakti fonton]

Ĉevalkurejo.

Ĝi longas je 400 m kaj larĝas je 100 m. Ĝi estis la plej granda el la urbaj spektaklejoj, kaj kun la anfiteatro, ricevis la ĉeeston de publiko jam pli interesata pri sportaj emocioj ol pri kleriga teatro. Pro ties grandeco ĝi lokigixs for de la murega cirklo, apud la ŝoseoj kiuj kunigis la urbon Emerita kun Corduba (Kordovo) kaj Tolletum (Toledo). Nuntempe estas klarigejo apud la monumento, kiu estas tute vizitebla. Ĝi enhavkapablis ĉirkaŭ 30.000 publikanojn en sidilaro dividita en sociaj zonoj kiel okazis en teatro kaj amfiteatro.

Oni konstruis ĝin komence de la 1-a jarcento eble dum la epoko de imperiestro Tiberio. Ĝi enhavas centran sablejon kiu funkciis kiel kurejo kaj meze de tiu troviĝas centra barilo nomita spina longa je 223 m kaj larĝa je 8,5 m, kiu estis ornamita per kolonoj kaj skulptaĵoj. La plej ŝatata spektaklo estis la kuro inter bigoj (du ĉevaloj) kaj kvadrigoj (kvar ĉevaloj). La stiristoj de la ĉaroj estis aŭrigoj, tre popolaj viroj ofte senmortigitaj en pentraĵoj kaj mozaikoj, kiel tiu en la Muzeo kiu ankoraŭ memorigas pri tiu fama kuristo de antaŭ du mil jaroj!

La romia ponto super la rivero Gvadiano[redakti | redakti fonton]

La romia ponto super la rivero Gvadiano; fakte unua sektoro, nome la malplej rekonstruita.

Iamaniere la ponto super Gvadiano estas konsiderata kiel la urbonaskejo, ĉar ĝi ebligis trapason de la rivero en direkto de la tiama pli loĝata kaj civilizaciigita regiono – la nuna Portugalio –, kaj la punkto kiu decidis la tiaman kaj eĉ nunan aspekton de la urbo, ĉar la daŭrigo de tiu ponto estis la ĉefa strato de la urbo, la Decumanus Maximus.

La situo de la ponto estis zorge elektita en rivera trapasejo, kiu ebligas apogejon en centra insulo, kiu dividas ĝin en du duonojn. La tiama strukturo ne havis la nunan aspekton, ĉar temis pri du arkaĵoj kunigitaj centre per fortika riverrompilo. La nuna strukturo datiĝas je la 17-a jarcento, kiam post inundo de 1603, kiu detruis la centran riverrompilon, oni anstataŭigis ĝin per centra arkaĵo, kiu kunigis la du ĝistiamajn. Tiu verko longa je 792 m estas unu el la plej grandaj konservitaj de romia epoko.

La romia ponto super la rivero Albarregas[redakti | redakti fonton]

De 145 m de longeco oni konstruis ĝin en la sama epoko ke la antaŭe menciita por facile trapasi la riveron Albarregas, ne tiom kvanta aŭ regula kiom la Gvadiano. Temis pri daŭrigo de la Cardo Maximus, la dua ĉefa strato de la urbo kio kunligis ĝin kun la nordo laŭ la poste nomita Vía de la Plata (Arĝenta vojo).

Akvokondukilo de Los Milagros[redakti | redakti fonton]

Los Milagros.

La akvedukto (akvokondukilo) de Los Milagros (La mirakloj) formis parton de la kondukilo kiu alportis akvon al la urbo ekde la romiana rezervujo de Proserpina lokita je 5 km de la urbo kaj ankoraŭ funkcianta. Oni konstruis ĝin en la epoko de Aŭgusto, tio estas, fine de la 1-a jarcento antaŭ Kristo aŭ komence de la 1-a post Kristo. La arkejo konserviĝas bonstate ĉefe en la parto kiu supreniras la riveron Albarregas.

Templo de Diana[redakti | redakti fonton]

Tiu konstruaĵo apartenis al la urba administra centro. Ĝi estas unu el la malmultaj restaĵoj de religia eco kiu konserviĝas bonstate. Malgraŭ ties nome, erare uzata je ties malkaŝo, la konstruaĵo estis dediĉita al la imperiaj dioj kaj ceremonioj. Oni konstruis ĝin en la epoko de Aŭgusto, tio estas, fine de la 1-a jarcento antaŭ Kristo aŭ komence de la 1-a post Kristo. Ĝi estas rektangula kaj ĉirkaŭita per altegaj kolonoj. La bona konserviĝo ŝuldiĝas je la fakto, ke uzante tiujn kolonojn kaj bazkonstruaĵon estis poste konstruite sur ĝi renasencan palacon de la grafo "de los Corbos", kies restaĵoj ankoraŭ videblas kaj kiun oni forigis nur fine de la 20-a jarcento por purigi la romianan templon.

Arko de Trajano[redakti | redakti fonton]

Arko de Trajano.

Arka enirejo, eble, al la administra provinca centro. Ĝi estis lokita ĉe la Kardo Maximus, unu el la ĉefaj stratoj kiu kunligis tiun provincan centron kun la urba. Tiam ĝi estis kovrita je marmoro. La arko estis konata tradicie en la urbo kiel «de Trajano», sen ajna scienca fundamento kiu rilatas ĝin al tiu imperiestro. Ekde la 13 de decembro 1912 ĝis estas protektita kiel Havaĵo de Kultura Intrereso kaj en 1993 la Unesko deklaris ĝin Monda heredaĵo de Unesko kiel parto de la Arkeologia Komplekso de Mérida. Temas pri duoncirkla arko 15 metrojn alta, inklude du metrojn de bazo nun enterigitaj sub pavimo. La spano de tiu arko estas de preskaŭ naŭ metroj kaj de pinto ĝis pinto de kontraŭfortoj temas pri dek tri metroj. La materialo uzita por ĝia konstruado estis granito.

Nacia Muzeo de Romia Arto[redakti | redakti fonton]

Interno de la muzeo.

La Nacia Muzeo de Romia Arto de Mérida estas verko de la prestiĝa arkitekto Rafael Moneo kaj estis inaugurita en septembro de 1986; ĝi loĝigas senegalan kolekton da romianaĵoj devenaj el la tiama Augusta Emerita, hodiaŭe Mérida. Per ĝi oni povas lerni multege pri la vivo de la tiama loĝantaro kaj ties kulturo. La konstruaĵo enhavas grandegan salonon enhavkapabla por altaj restaĵoj kaj imitanta tiamajn brikajn konstruaĵojn. En la subtera etaĝo videblas restaĵoj sur ties tiama lokigo kaj per subtera koridoro eblas eniri de tie al la teatrejo.

Aktuale la muzeo estas hejmo de pli ol 36 000 objektoj, kaj celebris en 2011 sian 25-an datrevenon, kaj en tiu epoko rievis ĉirkaŭ kvin milionojn da loĝantoj, agante kiel ĉefa motoro de la radikala transformado de la turismo de Mérida. Krome ĝi estas hejmo por multaj disvastigaj kaj akademiaj aktivecoj, gvidataj vizitoj, kunlaboro kun socia aktiveco, ktp. Eĉ lokaj volontuloj helpas en la zorgado pri vizitantoj.

Aliaj interesaj vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Akvobaraĵo Proserpina, ĉe Mérida.
  • Romiana domo apud la amfiteatro.
  • Domo de Mitreo. Domo ĉe Amfiteatro.
  • Arkeologia ejo de Sankta Eulalia. Sube de popolega preĝejo de Sankta Eulalia troviĝas interesegaj restaĵoj de antikva preĝejo kaj religiaj lokoj de prakristana epoko. Tio videblas nur ekde fine de la 20-a jarcento.
  • Xenodoquium (pilgrimejo). De visigota epoko.
  • Araba alcazabo aŭ kastelo. Apud la romia ponto super la rivero Gvadiano. Por ties konstruado la araboj reutiligis la ŝtonojn de antaŭaj konstruaĵoj por ili senvaloraj kiel la teatro aŭ amfiteatro.
  • Akvedukto de Sankta Lazaro.
  • Portikaro de la forumo kaj provinca forumo.
  • Arkeologiaj kompleksoj de Morerías kaj Huerta Otero.
  • Kunkatedralo de Merido.
  • Baziliko de Sankta Eŭlalia.
  • Preĝejo de Sankta Klara.
  • Preĝejo de Nuestra Señora de la Antigua.
  • Preĝejo de Karmen.
  • Konvento de Jesuo, nune ŝtata hotelo Parador Nacional de Turismo Vía de la Plata.
  • Konvento de Santa Andreo aŭ de Sankta Domeniko, nun ruina kaj koncentrejo de politikaj kaj miltaj prizonuloj dum la Hispana Enlanda Milito.
  • Iama konvento de Sankta Eŭlalia.
  • Hospitalo de San Juan de Dios, nuna sidejo de la regiona parlamento.
  • En la ĉirkaŭaĵoj de Mérida troviĝas la du plej antikvaj rezervujoj de Hispanio: tiu de Kornalvo kaj tiu de Proserpina kaj la romia banloko de Alange ankoraŭ uzataj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]