Internacia Festivalo de Klasika Teatro de Mérida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romia Teatro de Mérida.

La Internacia Festivalo de Klasika Teatro de Mérida (hispane Festival Internacional de Teatro Clásico de Mérida) estas festivalo de klasika teatro (ĉefe de greklatina deveno) kiu okazas ĉiujare en Mérida, Hispanio, dum la monatoj julio kaj aŭgusto en la Romia Teatro de Mérida. Inaŭgurita kiel kunvenejo kaj teatra evento en 1933, ĝi estas konsiderita kiel unu de la plej gravaj en sia ĝenro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia deveno datas de la jaro 1933 pro la surscenejigo de la klasika tragedio Medea de Seneko, en versio de Miguel de Unamuno kun la aktorino Margarita Xirgu kiel protagonisto. Post nova prezentado en 1934, pro la tiama politika tensio en Hispanio, ĝi ne pluis ĝis post 19 jaroj, nome en 1953, kiam oni restarigis la ludojn pere de la tragedio Fedra fare de kompanio de universitata teatro. En 1954 revenis ankaŭ la profesia teatro pere de ludado de Edipo de Sofoklo ludita de Francisco Rabal.[1] Fine de la 1950-aj kaj laŭlonge de la 1960-aj jaroj la Festivalo de Klasika Teatro enkadriĝis ene de la frankisma klopodo kunigi disvolvigon de turismaj destinoj kun artaj prezentoj, nome "Festivales de España".

Inter 2000 kaj 2005 estis direktoro de la festivalo la dramaturgo Jorge Márquez, poste el 2008 ĝis fino de 2010 Francisco Suárez,​ poste Blanca Portillo.[2]​ Ekde 2012 la direktoro estis la teatra impresario Jesús Cimarro,[3] kaj sekvis aliaj direktoroj en posteno tre polemika, pro la uzitaj buĝetoj, ekonomiaj rezultoj de la festivalo, elekto de kompanioj kaj trupoj ktp.

Sur la scenejo ludis gravaj geaktoroj kiel Concha Velasco, José Luis López Vázquez, Emma Suárez, Ana Belén, Constantino Romero, Blanca Portillo, Carmen Machi, Pepe Sancho, Maribel Verdú, Toni Cantó, Javier Gurruchaga, Aitana Sánchez-Gijón, Emma Ozores, Paco Maestre ktp.

Disvolvigo[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la jaroj ludoj okazis ankaŭ en la Romia Amfiteatro de Mérida, spektakloj de muziko kaj danco, ludoj en nehispanaj lingvoj (elstare en antikva greka) prelegoj, seminarioj, etendoj de la festivalo al Medellín kaj aliaj lokoj en la regiono, kie estas romiaj restaĵoj ktp.[4] Dum la 21-a jarcento je la etoso de la festivalo oni organizis similan teatran festivalon por amatoraj lernejaj grupoj (ĉefe de mezlernejoj) ktp., en kiu ludoj okazas matene en printempo, dum la "granda" festivalo okazas nokte somere. Por la turisma sektoro de la urbo la festivalo iĝis grava akcelo en la jaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historio de la festivalo Alirita la 15an de junio 2023.
  2. «Blanca Portillo en el Festival de Mérida», en elmundo.es Konsultita la 15an de junio 2023.
  3. Pentación Konsultita la 15an de junio 2023.
  4. Aliaj sidejoj Konsultita la 15an de junio 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]