Jorge Márquez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorge Márquez
Persona informo
Naskonomo Jorge Márquez Díaz
Naskiĝo 23-an de aprilo 1958 (1958-04-23) (66-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgoteatra reĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jorge MÁRQUEZ Díaz (Sevilo, 23a de aprilo 1958) estas hispana verkisto, dramaturgo kaj teatra reĝisoro, kiu loĝas en Badajoz, Ekstremaduro. Estas samnoma politiksciencisto meksika Jorge Márquez (1973-).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li karieris en Ekstremaduro. Ekkarieris en teatro en majo 1975. Ekstudis medicinon en la Universitato de Ekstremaduro en Badajoz, sed abandonis tion en 1976 koincide kun la premiero de sia unua teatraĵo, Ve, piensa y dime. Li estis teatra kritikisto, preleganto, reĝisoro, membro de ĵurioj de teatro kaj rakontaro, membro de la Legkonsilio de la Regiona Eldonejo de Ekstremaduro, membro de la Teatro-konsilio de la regiona registaro Junta de Extremadura kaj direktoro de la 12a Semajno de Teatro de Ekstremaduro (1987). Li estis direktoro ankaŭ de la Festivalo de Klasika Teatro de Mérida inter 2000 kaj 2005. Li kunlaboris kun la arta direktorado de la teatro López de Ayala de Badajoz kaj publikigis artikolojn en literatura fako de ABC.[1][2]

Li verkis pli ol du dek teatraĵojn, kelkaj el kiuj havigis al li premiojn kiel tiu de la SGAE 1994 pro La tuerta suerte de Perico Galápago, tragicoña en doce horas y dos escenas de color, en kiu li elpensis ĝenron "tragicoña", poste uzita de aliaj dramaturgoj[3] kaj aktoroj,[4] kaj kiun Márquez difinis kiel «ŝraŭbinga turno al la ĝenro de la tragikomedio ĝis la komedio elbordiĝas trans tio akceptebla, kiel faras la realo mem»; kaj la premion Lope de Vega pro Cuchillos de papel (2010). Krome li faris adaptaĵoj de tekstoj de Sofoklo, Vicente García de la Huerta kaj Lope de Vega.

Li verkis ankaŭ eseojn kaj romanojn, el kiuj elstaras nigra romano El claro de los trece perros (1997), kiu ricevis la unuan premion Ciudad de Salamanca. Temas pri mistera rakonto pri frenezulo akuzita je murdo, kiu el frenezulejo korespondas kun psikiatro kiu baraktas por esplori la murdon. Ĝi enkondukas diversajn teknikajn novigojn: rura etoso, strangaj roluloj (nenormaluloj), kinfilmaj scenoj, kaj plej rimarkinde diversa tipografio por ĉiu rolulo aŭ rakontanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Ve, piensa y dime, 1976.
  • El espíritu de Buret, 1980.
  • Ven a buscarme, Talía, prologo al eldono de José María Rodero, 1982.
  • Juegos de Madrugada, 1983.
  • El beso de las mariposas, 1985.
  • Títeres de Luna,[5] 1988.
  • Hernán Cortés, 1990, prologo al eldono de Andrés Amorós.
  • Mientras que Némesis duerme, 1990, prologo al eldono de Andrés Amorós.
  • El abismo, 1991.
  • Figuras sin paisaje, 1991.
  • Hazme de la noche un cuento,[6][7][8] 1991.
  • Edipo en Colono, adaptaĵo de la tragedio de Sofoklo, 1992.
  • La viuda valenciana, adaptaĵo de la komedio de Lope de Vega, 1992.
  • Raquel, adaptaĵo de la tragedio de Vicente García de la Huerta, 1992.
  • Coraggio, mia signora (Premio Constitución de la Junta de Extremadura 1992).
  • Fábula inefable de la flauta y el fusil, 1994.
  • La tuerta suerte de Perico Galápago [9][10](Premio Sociedad General de Autores y Editores 1994).
  • Sucio amanece, casi una tragedia, prologo de Ricardo Senabre, 1994.
  • Troya siglo XXI, 2002.[11]
  • El mecanismo de las flores 2009.
  • Cuchillos de papel. En un rincón de la fortuna, premio Lope de Vega 2010.
  • Anastasio, media hora para cambiar el mundo, 2015.

Rakontaro[redakti | redakti fonton]

  • Sucio amanece, casi una novela, prologo de Ricardo Senabre, Editora Regional de Extremadura, 1994.
  • El claro de los trece perros, Algaida, 1997, premio Ciudad de Salamanca.
  • Las parcas,[12][13] Editora Regional de Extremadura, 2002.
  • Los agachados,[14] Algaida, 2003.
  • Trienios,[15] De la Luna libros, 2016.

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Fragmentos, Editora Regional de Extremadura, 2003.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio en Comparte libros: [1] Arkivita la 29an de aŭgusto 2017 en Wayback Machine. Alirita la 15an de junio 2023.
  2. Enrédate con el drama
  3. «Puta vida de mierda. Obra de teatro en proyecto. Drama. Grupo THOLMA. -Arsenio Mayo-». tholma.com. Konsultita la 22an de aŭgusto 2022.
  4. «José Pedro Carrión dice que "la tragicoña es la capacidad de equivocarse y no saberlo" | soitu.es». www.soitu.es. Konsultita la 22an de aŭgusto 2022.
  5. Títeres de la luna, paseo por el amor y la muerte
  6. El estreno de 'Hazme de la noche un cuento' fue un homenaje a Rodero
  7. 'Hazme de la noche un cuento': el desamor en los tiempos adversos, kritiko en ABC de J.I. García Garzón: [2]
  8. 'Rodero, su última función', fotoj de Hazme de la noche un cuento
  9. Lorenzo López Sancho: 'Nuevo sentido de lo tragicómico en "La tuerta suerte de Perico Galápago"':[3]
  10. La Maña y José Pedro Carrión se inventan el género de la 'tragicoña' (Se estrena en Madrid 'La tuerta suerte de Perico Galápago', de Jorge Márquez): [4]
  11. Troya siglo XXI inaugura el Festival de Mérida bajo la dirección del propio autor: [5]
  12. Carmen Rodríguez Santos, 'Tres rostros mortales', Madrid: ABC
  13. Wesley J. Weaver III, 'Las Parcas y sus hilos narrativos', Madrid: Universidad Complutense: Espéculo. Revista de estudios literarios, núm. 37. [6]
  14. Ricardo Senabre, Los agachados, Madrid: El Cultural, 17/04/2003. [7] (el Retarkivo 20170829170206)
  15. 'Cuando escuchas el silencio te das cuenta de quién eres...', intervjuo kun Jorge Márquez en HOY: [8]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jorge Márquez en la hispana Vikipedio.