Spano (arkitekturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalkuloj de pontospano je «distanco en horizontala projekcio».

En arkitekturo kaj inĝenierado, spano estas distanco inter du apogpunktoj de volbo, plafono aŭ inter du pilieroj de pont-arko kaj simile (PIV2).[1] Spano estas la distanco inter du intermezaj subteniloj de strukturo, ekz. trabo aŭ ponto. Spano povas esti fermita pere de solida trabo aŭ pere de kabloŝnuro. La unua tipoj estas uzata por pontoj, dum la dua por elektraj linioj, telekomunikilaj linioj, kelkaj tipoj de antenoj aŭ por funikularoj.

Laŭ Francisko Azorín spano estas Distanco inter ĉiu du apogiloj, kolonoj, gamboj, traboj, k. c.[2] Li indikas etimologion el la latina expansus, el expandere (ampleksigi).[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 12an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 187.
  3. Azorín, samloke.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bails, Benito (1802). Imprenta de la Viuda de Ibarra, eld. Diccionario de arquitectura civil (1a eld.). Madrid. p. 72.
  • Gere, James M.; Goodno, Barry J. Mechanics of Materials (8a eld.). p. 1086. ISBN 978-1-111-57773-5.