Strukturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Parta strukturo de DNA.

Strukturo estas maniero, laŭ kiu estas kunaranĝitaj la diversaj partoj de konstruo, maŝino, organismo, aŭ la diversaj eroj de kemia substanco, ekz. strukturo de atomohoma korpo, organiza strukturo de UN. Oni ofte uzas ĉi tiun terminon kun la senco konstruaĵo (ekz. famaj strukturoj de 20-a jarcento).

Super kaj infra[redakti | redakti fonton]

Superstrukturo estas suprendirektita etendaĵo de ekzistanta strukturo super bazlinio.

Infrastrukturo estas strukturo kiu ampleksas ĉiujn daŭre ekzistantajn bazajn instalaĵojn kaj organizojn - personajn, materiajn, instituciajn - kiuj en sia sumo garantias la funkciadon de labordividanta nacia ekonomio.

Strukturo en matematiko[redakti | redakti fonton]

Strukturo estas la tuto de la rilatoj, operacioj k.s., per kiuj oni provizas aron por doni al ĝi interesajn matematikajn ecojn; alternative, oni nomas strukturo ankaŭ la tiamaniere provizitan aron kaj la tuton de ĝiaj ecoj: provizite per adicio kaj multipliko, la aro de polinomoj havas ringan strukturon; metriko donas al aro topologian strukturon, sed ne ĉiu topologia spaco havas metrikan strukturon.

Kelkaj rimarkindaj strukturoj estas: grupo, kvazaŭgrupo, lopo, korpo aŭ kampo, magmo, modulo, monojdo, ringo, algebrao, vektora spaco.

Strukturo en arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Strukturo povas esti:

  • Sistemo, en kiu estas kunaranĝitaj diversaj partoj de konstruo;
  • Maniero, en kiu diversaj partoj de homa kreaĵo estas kunaranĝitaj en unu tuton.

Laŭ Francisko Azorín strukturo estas Maniero, laŭ kiu estas kunaranĝitaj ladiversaj partoj de konstruaĵo, de tutaĵo.[1] Li indikas etimologion el la latina structura (strukturo).[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 191.
  2. Azorín, samloke.