Struktura formulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La struktura formulo estas speco de ĥemia formulo. Ĝi indikas la strukturon (spacan aranĝon), laŭ kiu la atomoj de diversaj elementoj konsistigas unu molekulon de certa ĥemia kombinaĵo.

Du izomeroj de C6H12

Struktura formulo notas la elementojn per iliaj simbolaj literoj. Por noti la strukturon ekzistas diversaj metodoj:

  • Oni ligas la atomojn, kiuj estas kemie ligitaj, per strekoj, iel projekciante la tri-dimensian strukturon de la molekulo al du-dimensia desegnaĵo.
  • En organika kemio estas kutimo ne marki la atomojn de karbono kaj hidrogeno; ĉiu sen-litera fino de streko estas implicite karbona atomo, kaj ĉiu nesaturita ligo de karbona atomo estas implicite hidrogena atomo. Tia formulo nomiĝas skeleta formulo.
  • Se kombinaĵo konsistas el atom-grupoj, kies interna strukturo estas klara, oni notas tiujn grupojn per ilia resuma formulo. Ekzemple metila grupo estas skribata CH3, ankaŭ en struktura formulo. Per tio ofte eblas noti strukturan formulon unudimensie, do en teksta linio, ekzemple propanon kiel CH3CH2CH3. Eblas uzi rondajn krampojn por grupigi atomojn. Tiaj formuloj nomiĝas duon-strukturaj formuloj.
  • Se simpla kombinaĵo havas nur unu izomeron, sufiĉas indiki la resuman formulon. Ekzemple estas klare, ke la strukturo de akvo (H2O) povas esti nur H-O-H.