El Carrascalejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Carrascalejo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06894
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 78  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 1′ N, 6° 20′ U (mapo)39.022734-6.3372173Koordinatoj: 39° 1′ N, 6° 20′ U (mapo) [+]
Alto 308 m [+]
Areo 12,8 km² (1 280 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Carrascalejo (Hispanio)
El Carrascalejo (Hispanio)
DEC
El Carrascalejo
El Carrascalejo
Situo de El Carrascalejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Carrascalejo [+]
vdr

El Carrascalejo [karaskaLEĥo] (kverkarbustejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas carrascalejanos. La censita populacio en 2008 estis de 79 loĝantoj, kio faras el la vilaĝeto la malplej loĝata en la tuta provinco.

Situo[redakti | redakti fonton]

El Carrascalejo estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 308 m; je 73 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj nur je 13 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 12,8 km².

Ĝi estas proksime de la limo inter la du provincoj de la regiono kaj de la aŭtoŝoseo el Cáceres al Mérida.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉefe agrikulturo kaj brutobredado. Estas kelkaj senlaboruloj kaj elmigrintoj.