Akvobaraĵo Proserpina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Akvobaraĵo Proserpina, ĉe Mérida (Hispanio).

La Akvobaraĵo Proserpina estas romia gravita akvobaraĵo en Badajoz (provinco), Ekstremaduro, Hispanio, date el la 1a aŭ la 2a jarcento p.K. Ĝi estis konstruita kiel parto de la infrastrukturo kiu liveris al la urbo Emerita Augusta akvon.

Post la falo de la Romia Imperio la akvedukto kiu kondukis al la urbo falis en ruino, sed kaj la masonmuro kaj la terdigo kun retenanta muro estas ankoraŭ uzata.[1]

Ĝi estis deklarita Bien de Interés Cultural (Havaĵo de Kultura Intereso) en 1912.[2]

Ĝi estas ankaŭ parto de la Arkeologia Ensemblo de Mérida, nome Monda Heredo de UNESCO ekde 1993.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arenillas & Castillo 2003
  2. Datumbazo de protektitaj konstruaĵoj (kaj moveblaj kaj ne-moveblaj) de Ministerio de Kulturo de Hispanio (hispana).
  3. Archaeological Ensemble of Mérida ĉe UNESCO

Bibliografio[redakti | redakti fonton]