Akvobaraĵo Proserpina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvobaraĵo Proserpina, ĉe Mérida (Hispanio).
Arkeologiaj esploroj en la supra parto de romia baraĵo.

La Akvobaraĵo Proserpina estas romia gravita akvobaraĵo ĉe Mérida, Badajoz, Ekstremaduro, Hispanio, date el la 1a aŭ la 2a jarcento p.K.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konstruita kiel parto de la infrastrukturo kiu liveris al la urbo Emerita Augusta akvon. Post la falo de la Romia Imperio la akvedukto kiu kondukis al la urbo falis en ruino, sed kaj la masonmuro kaj la terdigo kun retenanta muro estas ankoraŭ uzata.[1] Ĉar temas pri tre populara loko por banado kaj kolekto de akvo, ĝi estis ĉiam uzita kaj suferis multajn transformojn laŭlonge de la jarcentoj.

Ĝi estis deklarita Bien de Interés Cultural (Havaĵo de Kultura Intereso) en 1912.[2]

Skribŝtono en kiu aperas la vorto Proserpina (Prozerpino) en la dua linio.

Ĝi estas ankaŭ parto de la Arkeologia Ensemblo de Mérida, nome Monda Heredo de UNESCO ekde 1993.[3]

Iam ĝi estis nomata simple Albuera (arabdevena hispanlingva vorto por lageto); en la 18-a jarcento oni malkovris skribŝtonon en kiu oni alvokis la diinon Ataecina-Proserpina (Prozerpino), kaj ekde tiam ĝi ricevis la nuntempan nomon; tamen dum jardekoj la lokanoj nomis ĝin populare simple "la charca" ([ĈARka]) plej ofta hispanlingva vorto por lageto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arenillas & Castillo 2003
  2. Datumbazo de protektitaj konstruaĵoj (kaj moveblaj kaj ne-moveblaj) de Ministerio de Kulturo de Hispanio (hispana).
  3. Archaeological Ensemble of Mérida ĉe UNESCO

Bibliografio[redakti | redakti fonton]