Romia Teatro de Merido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romia Teatro de Merido
Romia teatro [+]
Koordinatoj38° 55′ 0″ N, 6° 20′ 0″ U (mapo)38.91667-6.33333Koordinatoj: 38° 55′ 0″ N, 6° 20′ 0″ U (mapo)

Romia Teatro de Merido (Ekstremaduro)
Romia Teatro de Merido (Ekstremaduro)
DEC
Romia Teatro de Merido
Romia Teatro de Merido
Lokigo de Ekstremaduro en Hispanio

Map
Romia Teatro de Merido
Vikimedia Komunejo:  Ancient Roman theatre in Mérida [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Romia Teatro
Romia Teatro
Lando  Hispanio
Tipo arkeologia heredaĵo
Kriterioj
Fonto [1]
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 38° 55′ 0″ N, 6° 20′ 0″ U (mapo)38.91667-6.33333Koordinatoj: 38° 55′ 0″ N, 6° 20′ 0″ U (mapo)
Registra historio
Registrado 1993  (17-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Romia Teatro de Merido (hispane Teatro romano de Mérida) estas historia romia teatro starigita dum epoko de Antikva Romio en la kolonio Augusta Emerita, aktuale Merido. La konstruadon de tiu teatro estis ordonita de la konsulo Marko Vipsanio Agripa kaj, laŭ dato markita en la teatro mem, oni inaŭguris ĝin ĉirkaŭ la jaroj 16-15 a.n.e.[1][2] «Princo inter la meridaj monumentoj», kiel nomis ĝin la arkitekto José Menéndez-Pidal,[3] la teatro estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1993 kiel parto de la arkeologia komplekso de Merido.

La teatro trairis diversajn remodeladojn, el kiuj la plej gravaj dum la 1-a jarcento d.n.e., kiam oni starigis la aktualan scenejan kolonaron, kaj alia en epoko de Konstanteno, inter la jaroj 333 kaj 337. Fakte tuj poste la teatro estis abandonita en la 4-a jarcento post la oficialigo en la Romia Imperio de la kristana religio, kiu konsideris nemoralaj la teatrajn ludojn. Detruita parte kaj kovrita el tero, dum jarcentoj la nura videbla parto de la konstruaĵo estis la plej superaj sidlokaroj, nomitaj de lokanoj kiel «Las Siete Sillas» (la sep seĝoj, rilate al legendoj pri sep maŭraj reĝoj kiu kunsidis tie). La modernaj arkeologiaj elfosaĵoj en la teatro startis en 1910 kaj la parta rekonstruado en 1962. Ekde 1933 ĝi estas hejmo de la Internacia Festivalo de Klasika Teatro de Mérida, de studenta festivalo de klasika teatro, de koncertoj, kaj diversaj kulturaj kaj politikaj eventoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi enhavas sidilaron (cavea) por -tiam- 6 000 publikanoj, kiujn oni dividis en tri zonoj: cavea ima, media kaj summa (tiu ĉi lasta neenterigita dum jarmilo, nuntempe estas tro rompita kaj ne uzebla), la orchestra, kiun dum ludoj okupis la ĥoro, la scenejo aŭ pulpitum kaj laste la ornamaĵo de la scenejo (scaenae frons), la plej rigardinda kaj mirinda parto de la konstruaĵo kaj de la tuta urbo, formita de du etaĝoj de korintaj kolonoj kaj ornamita per skulptaĵoj kaj uzata laŭ tri pordoj (valva regia kaj valvae hospitaliae). Malantaŭ la scenejo troviĝas ĝardeno (peristilo). Sub la sidlokaro estas ankoraŭ uzeblaj la iamaj internaj koridoroj (vomitorium).

La sidlokaro de la romia teatro.

La sidlokaro mem estas dividita en tri partoj por la diversaj sociaj tavoloj (plej malsupre la plej malaltaj) kun malsupra pli luksa fako marmora por aŭtoritatoj. Dum la jarcentoj oni elprenis grandan parton de la sidlokaj ŝtonoj, pro kio nun estas preskaŭ nur artefaritaj ŝtonimitaĵoj, sur kiuj oni disponas kusenojn por ke la publiko estu komforta dum la spektakloj. Tiun sidlokaron oni konstruis profitante la deklivon de monteto.

En la majesta kolonaro duetaĝa (en la 1930-aj jaroj estis restarigita nur la unua etaĝo) prezidas statuo de la diino Cereso, la romia diino de terkulturo, edzeco, kaj morto. La kolonoj enhavas korintajn kapitelojn, sur kiuj estas entablemento enhavanta arkitravon, frison kaj kornicon, bele ornamitaj kaj ĉizitaj prilaborite. Kaj la kolonoj kaj la marmora strukturo estas konstruitaj el marmoro de Macael.[4]

La kolonaro estas parto de aparta konstruaĵo mem kiuj funkcias kiel fina muro de la scenejo. Tiu konstruaĵo enhavas enirejojn kiuj elstarigas la pordojn (do emfazante la rolojn de la aktoroj, elirantaj kaj enirantaj). Tiun efektistan arkitekturan komplekson oni riĉigis pere de interesa serio de skulptaĵoj ordigitaj sur la interkolonaj lokoj, kvankam oni ne konas la precizan originan ordon. Parto de tiuj statuoj rilatis mitologian historion, en kiu Ĥora, rabita de Plutono, iĝas la infera Prozerpino, tute kongrua kun la ekonomio de la iama Augusta Emerita, bazita sur agrikulturo. La protagonistoj, Cereso, Plutono, Prozerpino kaj Jupitero, estis identigitaj en statuaro de granfa teknika kvalito. Kun tiuj bildoj de dioj estis ankaŭ homaj portretoj de nekonata identeco, ĉar restas nur iliaj korpoj.[5][6]

Gravo[redakti | redakti fonton]

La Romia Teatro estas unu el la ĉefaj turismaj altiraĵoj de la urbo kaj eĉ de la tuta regiono. Ĝi formas parton de impona historia komplekso kun kun la apuda amfiteatro, kie okazis batalludoj, kaj eble eĉ ŝipbataloj. Nune la komplekso estas ligita kun la Nacia Muzeo de Romia Arto (la alia grava altiraĵo), kiu estas transstrate, sed alirebla ankaŭ subtere. Kune kun la cetero de granda arkeologia komplekso ĝi estas la ĉefa vizitindaĵo de la regiono, kiu altiras milojn da turistoj kaj aliaj vizitantoj laŭlonge de la jaro, kio igis la turisman sektoron la plej grava rimedo de la regiona ĉefurbo kune kun la burokrataj oficejoj de la regiona registaro.[7]

La Internacia Festivalo de Klasika Teatro de Mérida (hispane Festival Internacional de Teatro Clásico de Mérida) estas festivalo de klasika teatro (ĉefe de greklatina deveno) kiu okazas ĉiujare en Mérida, Hispanio, dum la monatoj julio kaj aŭgusto en la Romia Teatro. Inaŭgurita kiel kunvenejo kaj teatra evento en 1933, ĝi estas konsiderita kiel unu de la plej gravaj en sia ĝenro. Sur la scenejo ludis gravaj geaktoroj kiel Concha Velasco, José Luis López Vázquez, Emma Suárez, Ana Belén, Constantino Romero, Blanca Portillo, Carmen Machi, Pepe Sancho, Maribel Verdú, Toni Cantó, Javier Gurruchaga, Aitana Sánchez-Gijón, Emma Ozores, Paco Maestre ktp.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Álvarez Martínez, 2006, p. 74.
  2. Barroso kaj Morgado, 1996, p. 9.
  3. Barroso kaj Morgado, 1996, p. 8.
  4. Muñiz, Gabriel (2013). «El oro blanco». Revista Historia de Iberia Vieja (103).
  5. VV.AA., 2006, pp. 561, 562.
  6. Álvarez Martínez, 2006, p. 75.
  7. Teatro romano de Mérida: entradas, festival y programación

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Álvarez Martínez, José María (2006). «La presencia romana en Extremadura». Nosotros. Extremadura en su patrimonio. Barcelona: Lunwerg Editores. ISBN 8497853180.
  • Barroso, Yolanda; Morgado, Francisco (1996). Mérida, Patrimonio de la Humanidad. Conjunto monumental. Mérida: Consorcio de la Ciudad Monumental Histórico-Artística y Arqueológica de Mérida (Depósito legal: BA-335-1996).
  • VV.AA. (2006). «Mérida». Monumentos artísticos de Extremadura II (3a eldono). Mérida: Editora Regional de Extremadura. ISBN 84-7671-948-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]