Nacia Muzeo de Romia Arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Nacia Muzeo de Romia Arto
arta muzeo
Lando Hispanio vd
Situo Merido
Arkitekto(j) Rafael Moneo vd
Estiĝo 1986
Direktoro Trinidad Nogales Basarrate
Koordinatoj 38° 55′ 2″ N, 6° 20′ 23″ U (mapo)38.917306-6.339861Koordinatoj: 38° 55′ 2″ N, 6° 20′ 23″ U (mapo)
Nacia Muzeo de Romia Arto (Ekstremaduro)
Nacia Muzeo de Romia Arto (Ekstremaduro)
DEC
Nacia Muzeo de Romia Arto
Nacia Muzeo de Romia Arto
Situo de Nacia Muzeo de Romia Arto
Map
Nacia Muzeo de Romia Arto
Parto de Arkeologia komplekso de Merido vd
Retpaĝo http://museoarteromano.mcu.es/
Monda heredaĵo

Muzeo de Romia Arto
Muzeo de Romia Arto
Lando  Hispanio
Tipo arkeologia heredaĵo
Kriterioj
Fonto [1]
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 38° 55′ 2″ N, 6° 20′ 23″ U (mapo)38.917306-6.339861Koordinatoj: 38° 55′ 2″ N, 6° 20′ 23″ U (mapo)
Registra historio
Registrado 1993  (17-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Nacia Muzeo de Romia Arto (hispane Museo Nacional de Arte Romano) de Merido (MNAR) estis inaŭgurita la 19an de septembro 1986 en sia aktuala loko, verko de la arkitekto Rafael Moneo. Temas pri centro kaj esplora kaj disvastiga de la romia kulturo en kiu, krom kolekti kaj ekspozicii la arkeologiajn trovitaĵojn de la antikva romia urbo Augusta Emerita, okazas kongresoj, seminarioj, prelegoj, kursoj, specifaj ekspozicioj kaj aliaj aktivecoj de nacia kaj internacia nivelo. Ĝi estas unu de la konstruaĵoj kiuj apartenas al la Heredo de la Homaro de Unesko kiel parto de la Arkeologia komplekso de Merido.

Ĝi estas unu de la Naciaj Muzeoj de Hispanio regata de la Ministerio de Kulturo kaj Sporto, kaj administras ĝin la Ĝenerala Servo de Belartoj kaj Kultura Heredo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la 16-a jarcento Fernando de Vera y Vargas ekformis gravan kolekton de epigrafio en sia palaco. Lia filo, la grafon de la Roca, pliigs ĝin kaj metis kelkajn pecojn sur la fasado de la palaco, kiu estis detruita fine de la 19-a jarcento. En la 18-a jarcento estis en la urbo du kolektoj de arkeologiaĵoj, unu en la Alkazabo de Merido kaj alia en la Konvento de Jesús Nazareno (aktuala Parador Nacional).

Statuo de la diino Cereso (1-a jarcento n.e.), devena de la Romia Teatro.

En 1838, kadre de la Desamortización, la ŝtato cedis la preĝejon de Sankta Klara (kie nun estas la Visigota Muzeo), cele al instalado de la meridaj arkeologiaĵoj. Unua inventario, farita en 1910, kalkulis totalon de 557 objektoj. Samjare estrite de profesoro de Arkeologio de la Universitato de Madrido José Ramón Mélida kaj de la loka saĝulo Maximiliano Macías, startis la unuaj arkeologiaj esploroj per metodologio pli malpli scienca en diversaj lokoj de la urbo: teatrejo, amfiteatro, ĉevalkurejo, nekropolo... pere de kiuj, jam en 1929 Mélida kaj Macías formis veran muzeon kun 3 000 objektoj.

En diversaj epokoj sekvis esploroj kaj elfosoj kaj oni konstatis, ke la iama preĝejo de Sankta Klara ne estas sufiĉe granda por estis hejmo de la granda kolekto kaj la novaj malkovroj; tiukadre estrite de la tiam muzeestro José Álvarez y Sáenz de Buruaga, oni cerbumis pri nova kaj pli taŭga konstruaĵo, tiel ke en 1975, okaze de la dujarmila datreveno de la urbo, oni kreis la Nacian Muzeon de Romia Arto (per reĝa dekreto de 7a de julio), la unua kiu, ekster Madrido, havis kategorion de nacia muzeo. En 1979 la projekto estis komisiita al la arkitekto Rafael Moneo, oni konstruis ĝin inter 1980 kaj 1986, kaj inaŭguris ĝin la 19an de septembro 1986 la gereĝoj de Hispanio, kun la prezidento de Italio Francesco Cossiga.

Centra halo.

Aktuale la muzeo estas hejmo de pli ol 36 000 pecoj, kaj en 2011 festis sian 25an datrevenon, ricevinte en tiu tempo ĉirkaŭ kvin milionojn da vizitantoj, estante unu el la ĉefaj motoroj de la radikala transformado de turismo en Merido.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La intenco de la projekto estis imiti la grandiozecon de la oficialaj konstruaĵoj de la Romia Imperio el briko.

Ĉefa fako estas impresa halo kun altaj duoncirklaj arkoj kiuj subtenas lukon. Tie oni ekspozicias ĉefe skulptaĵojn kaj grandajn pecojn. Dekstre estas duetaĝa ekspoziciejo kun pluraj ĉambroj, en kiuj oni ekspozicias ordigitan materialon.

Kele oni povas kontempli diversajn restaĵojn kiuj estis tie dum du jarmiloj, inter kiuj elstaras pavimo de romia ŝosestrato el grandaj kahelŝtonoj; tiu parto estas pli profunda ol la nuna urba grundo, ĉar ĉiuj antikvaj urboj plialtigis siajn nivelojn pro restigado de detruitaj konstrumaterialoj.

El tiu subtera nivelo eblas trairi per same subtera koridoro al la komplekso de la Romiaj Teatro kaj Amfiteatro, kiuj kuŝas transstrate.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]