Desamortización

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Desamortizaciónalienado estis en Hispanio historia, ekonomia kaj socia proceso komencita fine de la 18a jarcento fare de Godoy (1798) kaj fermita jam en la 20a jarcento (16a de decembro de 1924). En aliaj landoj okazis similaj procesoj.

Ĝi konsistis en vendigo, post deviga eksproprietigo kaj pere de publika aŭkcio, de la teroj, bienoj kaj posedoj kiuj ĝis tiam ne estis vendeblaj, tio estas en la povo de la tiel nomataj «mortintaj manoj», tio estas, la Katolika Eklezio en ties diversaj instancoj, sed ankaŭ de komunaj bienaroj de municipoj. La celo estis pligrandigi la nacian riĉon kaj krei burĝaron kaj mezan klason de kamparanaj posedantoj. Krome la ŝtato akiris eksterordinarajn enspezojn.

La desamortización iĝis la ĉefa politika armilo per kiu la liberaloj modifis la reĝimon de la posedo de la Antikva Reĝimo por enkonduki al la nova liberala ŝtato dum la unua duono de la 19a jarcento.

Manuel de Godoy[redakti | redakti fonton]

Joseph Bonaparte[redakti | redakti fonton]

Mendizábal[redakti | redakti fonton]

Espartero[redakti | redakti fonton]

Madoz[redakti | redakti fonton]

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Historio de Hispanio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]