Macael

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Macael
Macael (Almería, Andaluzio)
Macael (Almería, Andaluzio)
Macael (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Macael
Poŝtkodo 04867
Retpaĝaro Macael.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Macael
Demografio
Loĝantaro 6 149 [1]
Loĝdenso 139,8 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°20′N 2°18′U  /  37.333°N, 2.3°U / 37.333; -2.3 (Macael) (mapo) Koordinatoj: 37°20′N 2°18′U  /  37.333°N, 2.3°U / 37.333; -2.3 (Macael) (mapo)
Alto 554 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 44 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Macael (Andaluzio)
Macael (Andaluzio)
DMS
Macael
Macael
Macael
Macael sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Macael [+]
vdr

Macael [makaEL] estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 44 km2 kie loĝas 6149 geloĝantoj, do loĝdenso estas 139.8 loĝ./km2. Macael situas je 107 km de la provinca ĉefurbo Almería, en la komarko Valo de Almanzora. Ĝi estas en la norda zono de la montaro Sierra Filabres lime norde kun la municipoj Olula del Río kaj Fines, oriente kun Cantoria kaj Líjar, okcidente kun Purchena kaj Laroya, sude kun Chercos kaj Tahal.

Macael nomigas la blankan marmoron de Macael, kiu estas grava produktaĵo de la regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua konata popolo kiu uzis la marmoron de Macael estis la fenicoj, kiuj uzis ĝin por sarkofagoj kiel konstateblis en fenica tombo prilaborita el marmoro de Macael. Ankaŭ la kolonoj de la Romia Teatro de Merido estis prilaboritaj el marmoro de Macael.

La deveno de la municipo datas el la 10a jarcento dum Al Andalus, kiam la araboj setliĝis sur roka monteto, kie poste estis ŝtonminejo de marmoro, kio malhelpis la postan konservadon de la majoritato de arkeologiaj restoj. Dum tiu islama epoko, la ŝtonminejoj akiris famon kaj oni elfosis marmoron por gravaj konstruaĵoj, kiel la Alkazabo de Almerio, la Korto de La Leonoj en la Alhambra kaj la apuda ĝardeno Ĝeneralifo en Granado.

Macael kapitulacis al la Katolikaj Gereĝoj post ili konkeris Baza en 1489. La restintaj lokanoj estis moriskoj, kiuj dekomence konservis siajn rajtojn kaj tradiciojn, dependantaj de Baza pro la gravo de la ŝtonminejoj. En 1568 okazis la ribelo de moriskoj estrita de Aben Humeĝa pro malrespekto de la iamaj interkonsentoj, kaj multaj lokanoj aliĝis al la trupoj de moriskoj en Purchena kie okazis la Moriskaj Ludoj. Post la denova kapitulaco de Macael kaj sekva forpelo de moriskoj, okazis reloĝado en 1572 fare de 22 familioj venintaj el Valencilando kaj Kastilio.

Marmorminejo.

Dum la 17a kaj 18a jarcentoj Macael registris iompostioman pligrandigon de la loĝantaro: de 403 loĝantoj (1699) al 824 (1753). En la aktualo estas pli ol 6 247 loĝantoj, kies ekonomio baziĝas sur la marmoro, kiu vidis rimarkindan procezon de industriigo kaj mekanizado por plibonigi elfosadon kaj manipuladon, kio ebligis la uzadon kaj por monumentaj vorkoj kaj por laboriloj kaj ornamiloj. Nuntempe la marmoro de Macael estas uzita por gravaj konstruaĵoj kiel la Hotelo Araba Turo en Dubajo, kiu estas unu de la plej luksaj de la mondo klasita kiel 7-stela, parte pro la brilo kaj pureco de la blanka marmoro de Macael.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj pistilo kaj pistujo de la mondo estas en Macael kaj estis farita el blanka, griza kaj flava marmoroj, nome la tri tipoj de marmoro karakteraj de la montetaro de Macael.
  • La plej grandaj pistilo kaj pistujo de la mondo,[2] monumenta verko de 50 000 kg, registrita en la Guinness-libro de rekordoj ekde 2015, kiu ekstaras inter Avenida Andalucía kaj Avenida de Ronda. Tiu artaĵo imitas perfekte klasikajn pistilon kaj pistujon kaj estis farita el blanka, griza kaj flava marmoroj, nome la tri tipoj de marmoro karakteraj de la montetaro de Macael. En ties prilaborado partoprenis la entreprenoj Grupo Cosentino y Pimar Stone, que han cedido el material con el que se ha elaborado. Simile, Arriaga Artesanos del Mármol skulptis tiun verkon valorita en ĉirkaŭ 300 000 eŭroj kaj por kiu, finfine, la municipo pagis nur ĉirkaŭ 25 000 eŭrojn danke al la seninteresaj kontribuoj de la kunlaborantoj.
Inaŭguro de la Fonto de la Leonoj. Placo de la Konstituci. Macael (Almerio).
Andaluza Teknologia Centro de la Ŝtono.
  • Fonto de la Leonoj, temas pri preciza kopio de la Fonto de la Korto de la Leonoj de la Alhambro, Granado, farita same kiel la originalo el blanka marmoro Macael, kiu estas unu de la plej gravaj simboloj de la nazaria heredo. La fonto estas formata de 12 leonoj, ĉiuj distingitaj laŭ grando kaj detaloj, kaj kunigitaj en tri grupoj de po kvar, laŭ simileco de formaj trajtoj; nazo, kaphararo, buŝego kaj sinteno kaj detaloj de la vosto. La ujo, de 262 cm de diametro kaj 49 cm dika farita el unusola marmorpeco, havas skribaĵon en sia perimetro de 12 versoj de la ministro kaj poeto Ibn Zamrak en kiuj priskcribas la fontanon mem. La Fonto de la Leonoj de Macael estas unika verko, inter la multaj kopioj de la fontano en la tuta mondo, ĉar ĉe la piedoj de la leonoj estas tiuj grandaj blankaj marmorplatoj en kiuj legeblas la arabaj versoj de la ujo tradukitaj al ka hispana. La fontano estas sur la Placo de la Konstitucio apud la Preĝejo de la Virgulino de la Rozario.
  • Preĝejo de la Virgulino de la Rozario de mudeĥara stilo, kiu konservas la turon kaj la episkopan blazonon.
  • Monumento al la Virgulino de la Rozario apud la Preĝejo de la Virgulino de la Rozario.
  • Monumento al la ŝtonministo.
  • Rigardejo de la Virgulino de la Rozario, sur monteto kun statuo de la Virgulino de la Rozario el blanka marmoro.
  • La Placo de la Konstitucio, kun senjordomoj kaj la Malnova Urbodomo.
  • La Kruco de los Mozos (de la junuloj) nome alta kolono kronita de kruco konstruita poste.
  • La Kruco de Majo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 6149 geloĝantoj de la municipo Macael estas 2974 inoj kaj 3175 viroj. En la 44-kvadratkilometra teritorio estas 1 setlejoj, kie loĝas 6129 geloĝantoj, kaj aliaj 20 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 71, 41 inoj kaj 30 viroj, kaj mortis 48, 19 inoj kaj 29 viroj. Tiel la natura kresko estis 23 (0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 2437 homoj (39.6%).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Macael - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007
  2. Focuspiedra (eld.). «Instalación del mortero más grande del mundo». Konsultita la 8an de februaro 2020.