Fiñana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiñana
Fiñana (Almería, Andaluzio)
Fiñana (Almería, Andaluzio)
Fiñana (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Fiñana
Poŝtkodo 04500
Retpaĝaro Fiñana.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Fiñana
Demografio
Loĝantaro 2 426 [1]
Loĝdenso 18,1 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°10′N 2°50′U  /  37.167°N, 2.833°U / 37.167; -2.833 (Fiñana) (mapo) Koordinatoj: 37°10′N 2°50′U  /  37.167°N, 2.833°U / 37.167; -2.833 (Fiñana) (mapo)
Alto 950 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 134 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Fiñana (Andaluzio)
Fiñana (Andaluzio)
DMS
Fiñana
Fiñana
Fiñana
Fiñana sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fiñana [+]
vdr

Fiñana estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Filabres-Tabernas en la centro de la provinco. La areo de la municipo estas 134 km2 kie loĝas 2426 geloĝantoj, do loĝdenso estas 18.1 loĝ./km2. Fiñana situas je 74 km de la provinca ĉefurbo Almería.

Ĉefa ekonomia rimedo estas la agrikulturo kaj precize de kultivoj de cerealoj, migdalarboj, olivarboj kaj beto; krome estas nutrindustrio kaj minoj de fero.

Estas alkazabo, kastelo, kaj preĝejoj. Moderne oni instalis ankaŭ Etnologian Muzeon.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 2426 geloĝantoj de la municipo Fiñana estas 1207 inoj kaj 1219 viroj. En la 134-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 2333 geloĝantoj, kaj aliaj 93 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 12, 8 inoj kaj 4 viroj, kaj mortis 21, 11 inoj kaj 10 viroj. Tiel la natura kresko estis -9 (-0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 931 homoj (38.4%).

Meze de la 20a jarcento oni atingis pinton de pli ol 5000 loĝantoj; poste oni falis, ĉefe pro la elmigrado de la 1960-aj jaroj. Tiel en la 1990-aj jaroj estis nur 1600 lokanoj; poste oni rekuperis iom al la 2000 personoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Fiñana - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007