Carboneras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carboneras
Carboneras (Almería, Andaluzio)
Carboneras (Almería, Andaluzio)
Carboneras (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Carboneras
Poŝtkodo 04140
Retpaĝaro ayuntamientocarboneras.com, carboneras.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Carboneras
Urbestro Cristóbal Fernández Fernández (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 7 570 [1]
Loĝdenso 79,7 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°0′N 1°53′U  /  37°N, 1.883°U / 37; -1.883 (Carboneras) (mapo) Koordinatoj: 37°0′N 1°53′U  /  37°N, 1.883°U / 37; -1.883 (Carboneras) (mapo)
Alto 10 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 95 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Carboneras (Andaluzio)
Carboneras (Andaluzio)
DMS
Carboneras
Carboneras
Carboneras
Carboneras sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carboneras [+]
vdr

Carboneras [karboNEras] (Karboproduktejoj) estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio, en la komarko Levante Almeriense. La areo de la municipo estas 95 km2 kie loĝas 7570 geloĝantoj, do loĝdenso estas 79.7 loĝ./km2. Carboneras situas je 68 km de la provinca ĉefurbo Almería.

Ĝi famas pro sia tradicio de fiŝkaptado, la konataj strandoj de Muertos (Mortintoj, pro dronintuloj alportitaj tien de la marfluoj) kaj Algarrobico (pro eksterleĝa hotelego konstruita), kaj sia festoj de maŭroj kaj kristanoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Hotelo El Algarrobico

en Provinco Almerio, konstruaĵo deklarita kontraŭleĝa, simbolo de la luktado por la konservado de la marborda medio en Hispanio.]]

Strando de la Mortintoj.

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 7570 geloĝantoj de la municipo Carboneras estas 3652 inoj kaj 3918 viroj. En la 95-kvadratkilometra teritorio estas 11 setlejoj, kie loĝas 7373 geloĝantoj, kaj aliaj 197 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 103, 45 inoj kaj 58 viroj, kaj mortis 48, 27 inoj kaj 21 viroj. Tiel la natura kresko estis 55 (0.7%). La laborkapabla loĝantaro estis 2920 homoj (38.6%).

En la municipo Carboneras estas jenaj kvartaloj kaj submunicipoj: El Llano de Don Antonio, El Argamasón, Los Vicentes, La Cañada de Don Rodrigo, La Islica, El Cumbrero, Cortijo del viento, La Cueva del Pájaro, El Cañarico, El Saltador Alto, El Saltador Bajo kaj Gafares. El tiuj la plej loĝata estas El Llano de Don Antonio, kun iom pli ol 500 loĝantoj.

Ekonomio kaj historio[redakti | redakti fonton]

Iam Carboneras apartenis al la municipo Sorbas ĝis sia sendependigo.

Dum la fino de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a, Carboneras bazigis sian ekonomion sur la kultivo kaj produktado de esparto, kiu eĉ estis eksportita al Anglio. Dume la fiŝkaptado plifirmiĝis kiel enspezorimedo. Poste pro manko de laborpostenoj la elmigrado preskaŭ senhomigis la municipon. Nur ekde la reveno al demokratio, meze de la 1970-aj jaroj, oni kreis kondiĉojn por la kreado de industriaj kaj produktaj instalaĵoj kiel fabriko de cemento, termoelektra centralo, fabriko de gipso, sensaligejo kaj du fiŝbredejoj, de labrako kaj de sparo. La industrio kun la fiŝkaptado plifortigita per la konstruo de fiŝkapta haveno kun la necesaj servoj (fabriko de glacio, frostigejoj, ŝiphaltigejoj, ŝipriparejoj ktp.) faris ke la nuna floto superas la centon de ŝipoj kaj por proksimeco kaj por malproksimeco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Carboneras estas borde de la Mediteranea Maro, kaj ĉe la montaro Cabrera.

Nordokcidente: Sorbas Norde: Turre Nordoriente: Mojácar
Okcidente: Sorbas Oriente: Mediteranea Maro
Sudokcidente: Níjar Sude: Níjar Sudoriente: Mediteranea Maro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007