Chirivel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chirivel
Chirivel (Almería, Andaluzio)
Chirivel (Almería, Andaluzio)
Chirivel (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Chirivel
Poŝtkodo 04825
Retpaĝaro Chirivel.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Chirivel
Demografio
Loĝantaro 1 794 [1]
Loĝdenso 9,1 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°35′N 2°16′U  /  37.583°N, 2.267°U / 37.583; -2.267 (Chirivel) (mapo) Koordinatoj: 37°35′N 2°16′U  /  37.583°N, 2.267°U / 37.583; -2.267 (Chirivel) (mapo)
Alto 1034 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 197 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Chirivel (Andaluzio)
Chirivel (Andaluzio)
DMS
Chirivel
Chirivel
Chirivel
Chirivel sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chirivel [+]
vdr

Chirivel [ĉiriBEL] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almerio, sude de Hispanio en la komarko Los Vélez.

La areo de la municipo estas 197 km2 kie loĝas 1794 geloĝantoj, do loĝdenso estas 9.1 loĝ./km2. Chirivel situas je 139 km de la provinca ĉefurbo Almerio.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Montaro Sierra de Chirivel.

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 1794 geloĝantoj de la municipo Chirivel estas 903 inoj kaj 891 viroj. En la 197-kvadratkilometra teritorio estas 2 vilaĝoj, kie loĝas 1459 geloĝantoj (Chirivel, 1276 loĝ., kaj El Contador, 183 loĝ.), kaj aliaj 335 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 13, 4 inoj kaj 9 viroj, kaj mortis 25, 16 inoj kaj 9 viroj. Tiel la natura kresko estis -12 (-0.7%). La laborkapabla loĝantaro estis 702 homoj (39.1%).

Historio[redakti | redakti fonton]

Chirivel atingis pinton en la 1950-aj jaroj kun pli ol 3500 loĝantoj; poste okazis elmigrado kaj oni falis ĝis la nunaj 1500, tio estis oni perdis pli ol duono.

Panoramo de Chirivel.

La toponimo Chirivel derivas el la latina vorto Silvella, kiu signifas arbareton.

La origino de la municipo devenas el aro da kampardomoj de la senjorlando de Los Vélez kiu atingis sendependecon disde Vélez Rubio en 1895.

Tamen, pro la trovitaj arkeologiaj kuŝejoj, oni povas paroli pri setlejoj en la loko ekde la Prahistorio. Estas restaĵoj ankaŭ de ibera kaj araba deveno, sed plej abundaj estas de romia deveno. En El Villar, proksime al la urbokerno, oni trovis luksajn pecojn, kiel kolonoj el marmoro kaj orumitaj kapiteloj, ĉpara algunos historiadores aquí se encontraba la mansión del Itinerario romano Ad-Morum. Discurría tambiéne la romia vojo inter Kartaĥeno kaj Kadizo. En 1985 oni trovis en El Villar statuon de Dionizo el mezo de la 2a jarcento p.K. Kelkaj fakuloj sugestas, ke eble temas pri Antinoo, amato de la imperiestro Hadriano. Tiu skulptaĵo iĝis simbolo de Chirivel, populare nomita "El Chiribello" [ĉiriBEĝo].[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Chirivel - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007
  2. Vortoludo inter la vortoj Chiribel [ĉiriBEL] kaj bello [BEĝo] (bela), tio estus la Ĉiribelbelulo.