Alcóntar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcóntar
Alcóntar (Almería, Andaluzio)
Alcóntar (Almería, Andaluzio)
Alcóntar (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Alcóntar
Retpaĝaro Alcontar.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Alcóntar
Demografio
Loĝantaro 611 [1]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°20′N 2°35′U  /  37.333°N, 2.583°U / 37.333; -2.583 (Alcóntar) (mapo)Koordinatoj: 37°20′N 2°35′U  /  37.333°N, 2.583°U / 37.333; -2.583 (Alcóntar) (mapo)
Alto 959 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 93 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcóntar (Andaluzio)
Alcóntar (Andaluzio)
DMS
Alcóntar
Alcóntar
Alcóntar
Alcóntar sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcóntar [+]
vdr

Alcóntar estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 93 km2 en la komarko Valo de Almanzora kaj je 95 km de la provinca ĉefurbo, Almerio. En 2017 estis 577 loĝantoj.

Krom la propra kerno, la municipo enhavas nombrajn submunicipojn, nome Los Santos, Aldeire aŭ Los Marcos, Los Blánquez de Saúco, Las Carboneras, El Castillo, Los Tres Morales, Los Pulgas, Los Mínguez, Los Domene, La Amarguilla, Los Sordos, El Prado, la Manaca... Tiuj submunicipoj, iam grandaj kaj gravaj, dekadencis dum la amasa rura elmigrado kiu okazis dum la 1960-aj jaroj. En la aktualo, Los Santos kaj Aldeire survivas kiel somerlokoj kaj duaj loĝejoj (sen fiksaj loĝantoj), dum Los Marcos estas fantoma urbo. Alia grava domaro de Alcóntar estas El Hijate [iĤAte].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 611 geloĝantoj de la municipo Alcóntar estas 297 inoj kaj 314 viroj. En la 93-kvadratkilometra teritorio estas 6 setlejoj, kie loĝas 555 geloĝantoj, kaj aliaj 56 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 2, 0 inoj kaj 2 viroj, kaj mortis 6, 2 inoj kaj 4 viroj. Tiel la natura kresko estis -4 (-0.7%). La laborkapabla loĝantaro estis 246 homoj (40.3%).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Limas kun Serón kaj Gérgal de la provinco Almerio kaj Caniles de la provinco Granado. Estas formata ĉefe de du domokernoj, nome Alcóntar kaj El Hijate. Estas sur la maldekstra bordo de la rivero Almanzora. Tiu situo, proksime de la elfluejo de la riveo Almanzora, havigas fonton de akvoriĉo. La nuna ekonomio centriĝas en la sektoroj de agrikulturo, brutobredado, forstado kaj industrio de viando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Alcóntar - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007