Los Gallardos
Los Gallardos | |||
hispane: Los Gallardos | |||
vilaĝo | |||
Kirko en Los Gallardos
| |||
|
|||
municipo en Hispanio | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Almerio | ||
Komarko | Levante Almeriense | ||
Supermara alteco | [1] | ||
Koordinatoj | 37° 10′ 10″ Nordo 1° 56′ 24″ Okcidento / 37.169521 °N, 1.940058 °U (mapo) | ||
Areo | 34,91 km² (3 491 ha) | ||
Loĝantaro | 2 794 (2019) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 04280[2] | ||
ISO 3166-2:ES | ES-AL | ||
Vikimedia Komunejo: Los Gallardos | |||
Retpaĝo: http://www.losgallardos.es/ | |||
Los Gallardos estas hispana municipo apartenanta al Andaluzio kaj al provinco Almerio. Ĝi lokas en okcidento de tiu, en subkomarko Bajo Almanzora (Malsupra Almanzoro) en la komarko Levante Almeriense. La municipo limas al Antas, Vera, Turre kaj Bédar, je 79 km de la provinca ĉefurbo, Almerio.
Ĝia loĝantaro konsistis el 2794 personoj en la jaro 2019. La areo de la municipa teritorio estas de 35,1 km² kun loĝdenseco de 80,94 loĝ/km².[3][4] Post Huércal de Almería, Arboleas kaj Roquetas de Mar, Los Gallardos estas la 4a inter la municipoj de plej granda demografia kresko de la provinco Almerio, inter 1996 kaj 2006, periodo en kiu la kreskindico estis de 78%.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo de la municipo estas de familinomo, kiu aperas en dokumentoj jam en la 16a jarcento. La nuna setlejo estis formita pere de minekspluatado de Sierra Almagrera komence de la 19a jarcento kaj tuj tiu domaro iĝis la plej grava de la teritorio de Bédar, al kiu ĝi apartenis ĝis aŭgusto 1924, kiam ĝi sendependiĝis.
Kiam minado eniris en krizo, estis la agrikulturo ĉefa ekonomia rimedo. Dekomence ĝi estis por propra konsumo, sed ekde la 1970-aj jaroj kiam instaliĝis la multnacia entrepreno Pascual Hermanos, de Águilas, en la municipo, la kultivo de tomatoj iĝis la komenco de la nunaj grandaj plantejoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Los Gallardos en Vikimedia Komunejo
- Los Gallardos - Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía
- Los Gallardos - Diputación Provincial de Almería
- Los Gallardos - Municipo Los Gallardos
- Los Gallardos - Informo pri Los Gallardos
- Kulturo en Los Gallardos. Guía Digital del Patrimonio Cultural de Andalucía. Instituto Andaluz del Patrimonio Histórico
Notoj
[redakti | redakti fonton]
|