Benizalón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benizalón
Benizalón (Almería, Andaluzio)
Benizalón (Almería, Andaluzio)
Benizalón (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Benizalón
Poŝtkodo 04276
Retpaĝaro Benizalon.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Benizalón
Demografio
Loĝantaro 293 [1]
Loĝdenso 9,2 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°12′N 2°14′U  /  37.2°N, 2.233°U / 37.2; -2.233 (Benizalón) (mapo) Koordinatoj: 37°12′N 2°14′U  /  37.2°N, 2.233°U / 37.2; -2.233 (Benizalón) (mapo)
Alto 936 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 32 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Benizalón (Andaluzio)
Benizalón (Andaluzio)
DMS
Benizalón
Benizalón
Benizalón
Benizalón sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Benizalón [+]
vdr

Benizalón estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Filabres-Tabernas en la centro de la provinco. La areo de la municipo estas 32 km2 kie loĝas 293 geloĝantoj, do loĝdenso estas 9.2 loĝ./km2. Benizalón situas je 60 km de la provinca ĉefurbo Almería.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situa en la Sierra Filabres, en valeto inter la montoj Picachón, Monteagud kaj Magregorio. Ekde tiu laste menciita oni povas rigardi la montarojn Gádor, Almagrera, Segura kaj Los Vélez.

La municipa teritorio de Benizalón enhavas submunicipojn Los Medinas, Rambla de los Pajares, Balsa del Monje, Los Cristos, El Huerto de la Virgen, Cerro de Camarilla, Fuente de la Higuera, Las Dos Puertas, La Parrica kaj Rambla de Marín.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 293 geloĝantoj de la municipo Benizalón estas 138 inoj kaj 155 viroj. En la 32-kvadratkilometra teritorio estas 2 setlejoj, Benizalón kaj La Fuente de la Higuera, kie loĝas 235 geloĝantoj, kaj aliaj 58 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 1, 1 inoj kaj 0 viroj, kaj mortis 5, 4 inoj kaj 1 viroj. Tiel la natura kresko estis -4 (-1.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 106 homoj (36.2%).

Alia loĝloko laŭ INE[2] estas El Santuario de Monteagud, kun nur 9 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie kaj ankoraŭ la ekonomio de la loko estas bazata fundamente sur la kultivo de migdalarboj, olivarboj, vitejoj kaj fruktoĝardenoj por propra konsumo. Estas ioma brutobredado de kaproj, por produktado kaj de lakto kaj de viando, kaj pluas la tradicio buĉi porkon vintre por havi porkaĵojn por la tuta jaro. Estas ankaŭ ioma abelbredado por produktado de mielo. Ceramiko kaj meblofarado estis popularaj artmetioj, same kiel la laborado de esparto. La rura turismo estas celata kiel nova motoro de la ekonomio en la tuta provinco almeria.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Benizalón - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007
  2. INE 2008