Laroya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laroya
Laroya (Almería, Andaluzio)
Laroya (Almería, Andaluzio)

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago-de-Andaluzio.svg Andaluzio
Provinco Flag Almería Province.svg Almería
Municipo Laroya
Poŝtkodo 04868 [+]
Retpaĝaro Laroya.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Laroya
Demografio
Loĝantaro 138 [1]
Loĝdenso 6,6 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°18′N 2°20′U  /  37.3°N, 2.333°U / 37.3; -2.333 (Laroya) (mapo)Koordinatoj: 37°18′N 2°20′U  /  37.3°N, 2.333°U / 37.3; -2.333 (Laroya) (mapo)
Alto 860 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 21 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
LocationLaroya.png
Laroya (Andaluzio)
DMS
Laroya
Laroya
Laroya sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Laroya [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Laroya [laROĝa] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 21 km2 kie loĝas 138 geloĝantoj, do loĝdenso estas 6.6 loĝ./km2. Laroya situas je 75 km de la provinca ĉefurbo Almería je altitudo de 860 metroj super marnivelo.

Temas pri urba kerno plus kelkaj disaj loĝejoj, nome kampardomoj. Ĝi estas en la montaro Sierra de los Filabres, je 8 km de Macael, en la foje nomita Komarko de la Marmoro, sed oficiale en la komarko Valo de Almanzora.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 138 geloĝantoj de la municipo Laroya estas 57 inoj kaj 81 viroj. En la 21-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 129 geloĝantoj, kaj aliaj 9 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 2, 0 inoj kaj 2 viroj, kaj mortis 1, 0 inoj kaj 1 viroj. Tiel la natura kresko estis 1 (0.7%). La laborkapabla loĝantaro estis 38 homoj (27.5%).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la rura turismo, same kiel sur la agrikulturo (ĉefe ne de irigacio: migdalarboj kaj olivarboj) kaj la brutobredado (ŝafoj kaj kaproj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Laroya - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007