Gérgal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gérgal
Gérgal (Almería, Andaluzio)
Gérgal (Almería, Andaluzio)
Gérgal (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Gérgal
Poŝtkodo 04550
Retpaĝaro Gérgal.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Gérgal
Demografio
Loĝantaro 1 093 [1]
Loĝdenso 4,8 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°7′N 2°32′U  /  37.117°N, 2.533°U / 37.117; -2.533 (Gérgal) (mapo)Koordinatoj: 37°7′N 2°32′U  /  37.117°N, 2.533°U / 37.117; -2.533 (Gérgal) (mapo)
Alto 758 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 228 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Gérgal (Andaluzio)
Gérgal (Andaluzio)
DMS
Gérgal
Gérgal
Gérgal
Gérgal sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gérgal [+]
vdr

Gérgal [ĤERgal] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Filabres-Tabernas en la centro de la provinco. La areo de la municipo estas 228 km2 kie loĝas 1093 geloĝantoj, do loĝdenso estas 4.8 loĝ./km2. Gérgal situas je 40 km de la provinca ĉefurbo Almería.

En ties municipa teritorio, sur la montopinto de la Sierra de los Filabres estas la Observatorio de Calar Alto (2 168 msm), administrata de la CAHA (Centro Astronómico Hispano Alemán). Krome estas kastelo kaj preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Gérgal.
Preĝejo de Gérgal.

Gérgal estas en la centra parto de la Provinco Almerio, sur la suda deklivaro de la montaro Sierra Filabres je altitudo de 763 msm. Ĝia municipa teritorio kiu bordas al la Dezerto de Tabernas havas areon de 228 km² kaj limas kun la municipoj Tabernas, Castro de Filabres, Olula de Castro, Bacares, Serón, Alcóntar, Baza, Nacimiento, Alboloduy, Santa Cruz de Marchena, Santa Fe de Mondújar kaj Gádor.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 1093 geloĝantoj de la municipo Gérgal estas 519 inoj kaj 574 viroj. En la 228-kvadratkilometra teritorio estas 7 setlejoj, kie loĝas 1040 geloĝantoj, kaj aliaj 53 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 6, 4 inoj kaj 2 viroj, kaj mortis 16, 10 inoj kaj 6 viroj. Tiel la natura kresko estis -10 (-0.9%). La laborkapabla loĝantaro estis 410 homoj (37.5%).

En la 1910-aj jaroj oni atingis pinton de pli ol 6000 loĝantoj, sed poste iom post iom oni falis ĝis la nuna milo.

Vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Gérgal - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007