Berja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berja
Preĝejo kaj urbodomo en la ĉefa placo de Berja (Almería, Andaluzio)
Preĝejo kaj urbodomo en la ĉefa placo de Berja (Almería, Andaluzio)
Preĝejo kaj urbodomo en la ĉefa placo de Berja (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Berja
Poŝtkodo 04760
Retpaĝaro Berja.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Berja
Urbestro Antonio Torres López (PP)
Demografio
Loĝantaro 14 508 [1]
Loĝdenso 66,9 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 36°51′N 2°57′U  /  36.85°N, 2.95°U / 36.85; -2.95 (Berja) (mapo) Koordinatoj: 36°51′N 2°57′U  /  36.85°N, 2.95°U / 36.85; -2.95 (Berja) (mapo)
Alto 335 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 217 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Berja (Andaluzio)
Berja (Andaluzio)
DMS
Berja
Berja
Berja
Berja sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berja [+]
vdr

Berja [BERĥa] estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la sudokcidenta pinto de la provinco Almerio, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Poniente Almeriense. La areo de la municipo estas 217 km2 kie loĝas 14508 geloĝantoj, do loĝdenso estas 66.9 loĝ./km2. Berja situas je 52 km de la provinca ĉefurbo Almería.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nordokcidente: Alcolea Norde: Laujar de Andarax Nordoriente: Fondón
Okcidente: Provinco Granado Oriente: Dalías
Suokcidente: Adra Sude: Adra kaj Balanegra Sudoriente: Balanegra


La municipo estas ĉe la montaro Gádor, je 14 km de la mediteranea marbordo (Adra), kaj je 8 km de la najbara Dalías. La municipa teritorio de Berja limas oriente kun la municipo Dalías, sude kun Adra kaj Balanegra, okcidente kun la provinco Granado, kaj norde kun Alcolea, Laujar de Andarax kaj Fondón.

Menciindas la gravo de nombraj akvofontoj, ĉirkaŭ kiuj disvolviĝis la diversaj kvartaloj kaj domarkernoj. Ekde la arabaj poetoj ĝis la romantismaj veturemaj verkistoj de la 19a jarcento (Richard Ford, Pedro Antonio de Alarcón), ĉiam oni menciis la akvon de Berja.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 16a jarcento okazis la ribelo de moriskoj kaj la areo restis senhoma.

En la 19a jarcento disvolviĝis la minado de plumbo, nun ne plu funkcianta, sed kiu lasis interesajn pejzaĝojn kaj viziteblajn instalaĵojn.

En la 20a jarcento post la restaŭrado de la demokratio la urbestroj estis socialistoj, sed en la 21a jarcento oni ŝanĝis al la dekstraj de PP.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2006-08-19 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 14508 geloĝantoj de la municipo Berja estas 7298 inoj kaj 7210 viroj. En la 217-kvadratkilometra teritorio estas 13 setlejoj, kie loĝas 14320 geloĝantoj, kaj aliaj 188 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 177, 87 inoj kaj 90 viroj, kaj mortis 119, 45 inoj kaj 74 viroj. Tiel la natura kresko estis 58 (0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 6040 homoj (41.6%).

Vilaĝoj en la municipo[redakti | redakti fonton]

Berja, 11948 loĝ., laŭ INE 2008.[2]
Balanegra, 2675 loĝ.
La Peñarrodada, 165 loĝ.
Castala, 73 loĝ.
El Río Chico, 70 loĝ.
El Río Grande, 45 loĝ.
Beninar, 25 loĝ.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007
  2. INE 2008.