Lúcar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lúcar
Lúcar (Almería, Andaluzio)
Lúcar (Almería, Andaluzio)
Lúcar (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Lúcar
Poŝtkodo 04887
Retpaĝaro Lúcar.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Lúcar
Demografio
Loĝantaro 847 [1]
Loĝdenso 8,9 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°24′N 2°25′U  /  37.4°N, 2.417°U / 37.4; -2.417 (Lúcar) (mapo) Koordinatoj: 37°24′N 2°25′U  /  37.4°N, 2.417°U / 37.4; -2.417 (Lúcar) (mapo)
Alto 895 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 95 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Lúcar (Andaluzio)
Lúcar (Andaluzio)
DMS
Lúcar
Lúcar
Lúcar
Lúcar sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lúcar [+]
vdr

Lúcar [LUkar] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio, en la komarko Valo de Almanzora. La areo de la municipo estas 95 km2 kie loĝas 847 geloĝantoj, do loĝdenso estas 8.9 loĝ./km2. Lúcar situas je 127 km de la provinca ĉefurbo Almería.

Natura monumento[redakti | redakti fonton]

En Lúcar estas la Natura Monumento de Piedra Lobera (Lupeja Ŝtono), populare konata kiel La Risca del Puerto, estas geografia elemnto situa sur la montopinto de Lúcar, de 1722 msm, en la montaro de Lúcar, kiu siavice formas parton de la Betika Sistemo kaj de la komarko Supra Almanzora. Piedra Lobera estas kalkoŝtona formacio de krutaj muroj elstaraj en la pejzaĝo. Laŭ tradicio, tie rifuĝiĝis la lastaj iberiaj lupoj (Canis lupus signatus) de la sierra de Lúcar.

Piedra Lobera estas hejmo de grava flaŭro adaptita al la mediaj kondiĉoj, suferanta frostojn, malabundan pluvon, fortajn ventojn kaj multan sunbrilon, same kiel ŝtonecan grundon. Kelkaj endemioj estas Arenaria tomentosa kaj Lonicera pyrenaica. Etnologia komplemento de la Natura Monumento estas la vilaĝo mem de Lúcar kun sia tradicia arkitekturo, kaj la fonto de termaj akvoj de la submunicipo Cela, kiu naskas la akvejon nomita Balsa de Cela, kie eblas banado.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2006-08-19 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 847 geloĝantoj de la municipo Lúcar estas 425 inoj kaj 422 viroj. En la 95-kvadratkilometra teritorio estas 4 setlejoj, kie loĝas 794 geloĝantoj, kaj aliaj 53 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 7, 3 inoj kaj 4 viroj, kaj mortis 11, 5 inoj kaj 6 viroj. Tiel la natura kresko estis -4 (-0.5%). La laborkapabla loĝantaro estis 329 homoj (38.8%).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007