Arko de Triumfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arko de Triumfo
Arko de Triumfo Arco de la Victoria de Madrido
Arko de Triumfo Arco de la Victoria de Madrido

LandoHispanio
RegionoMadrida Regiono
SituoMadrido
- koordinatoj40° 26′ 9″ N, 3° 43′ 13″ U (mapo)40.435913-3.720193Koordinatoj: 40° 26′ 9″ N, 3° 43′ 13″ U (mapo)


Map
Arko de Triumfo
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Arco de la Victoria [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

40° 26′ 8.7″ N 3° 43′ 12.4″ U / 40.435750 °N, 3.720111 °U / 40.435750; -3.720111 (mapo) Arko de Triumfo aŭ en hispana origine Arco de la Victoria (Venkarko) de Madrido, Hispanio, (populare nomita Puerta de la Moncloa (Monkloa Pordego) pro ties simileco kun la pordegoj de Alcalá kaj Toledo kaj ankaŭ kiel Arco del Triunfo -Arko de la Triumfo-), estas Triumfa arko konstruita el 1950 al 1956. Oni konstruis ĝin kiel rememora urba verko pri la venko de la insurekciinta armeo (frankisma) en la batalo okazinta dum la Hispana Enlanda Milito nome Batalo de la Universitata Urbo. La Arko estas situanta ĉe unu el la ĉefaj enirejoj al la urba centro de Madrido (nome el la ŝoseo al Korunjo), ĉe la centro de la nomata Avenuo de la Venkarko de la distrikto Monkloo-Aravako. La Arko havas alton de preskaŭ 49 metroj kaj montras latinlingvajn skribaĵojn kiuj rememoras pri la frankisma venko same kiel pri la konstruo de la nova Universitata Urbo post la batalo kiu detruis ĝin.