Salpinkso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hoplito ludante salpinkson. Lekito de fino de la 6-a jarcento a.K. aŭ komenco de la 5-a jarcento a.K., Regiona Arkeologia Muzeo Antonio Salinas de Palermo.

La salpinkso (antikva greka σάλπιγξ) estas blovinstrumento de la Antikva Grekio de la familio de la trumpetoj, simila al la tubjo de la romianoj, kvankam tiu estis proksimume 1,5 metrojn pli mallonga ol tiu ĉi.[1] Oni trovis ilin ĉe multaj civilizoj de la antikveco, pro kio estas malfacile scii kie kaj kiam naskiĝis tiu mallarĝa instrumento. Oni trovis menciojn al ties sono en la Iliado de Homero,[2] kvankam ne troviĝas certaj referencoj ĝis la Klasika Grekio.[1]

Pri ties uzado, kio okserveblas en la reprezentoj de greka ceramiko, kaj legeblas en la verkitaj fontoj de greka historiografio, oni konstatis ties uzadon en la milita etoso por disvastigi ordonojn al hoplitoj en la batalkampo; kaj en la festaj kaj teatraj etosoj, pro la komoj (antikva greka κῶμος, kỗmos): nome ritaj festaj paradoj kiuj estis akompanataj de ties muziko en la bankedaj simpozioj kaj en la religiaj festoj, kaj ankaŭ pro la ĥoroj de la teatraj ludoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 McKinnon, James W.: «Tuba (ii)» en Grove Music Online, Oxford Music Online. Konsultita la 10an de aprilo de 2010 (en angla)
  2. Homero: Iliado, xviii.219.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bélis, Annie: «La phorbéia» en Bulletin de correspondance hellénique, 110 (1):205-218, 1986.
  • Bonanni, Filippo: Antique Musical Instruments and their Players, Gabinetto armonico. NY: Dover, 1964 [1723].
  • Comotti, Giovanni: Music in Greek and Roman Culture. Baltimore: Johns Hopkins, 1989.
  • Grout, Donald J. & Palisca, Claude V.: A History of Western Music. NY: W. W. Norton, 1996.
  • Krentz, Peter: «The salpinx in Greek warfare» en Victor D. Hanson: The Classical Greek Battle Experience. Routledge, Abingdon kaj Novjorko: 1993, (1a eld. 1991). ISBN 0-415-09816-5
  • Reinach, Salomón: «Tuba» en Charles Daremberg kaj Edmond Saglio: Dictionnaire des Antiquités grecques et romaines. Hachette, París: 1877-1919, tomo V, p. 532-538.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Salpinx en la angla Vikipedio. En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Salpinx (instrument) en la franca Vikipedio.