Historio de Ĉinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Historio de Ĉinujo)
Teritoriaj ŝanĝoj inter malsamaj dinastioj en la historio de Ĉinio.
History of China
History of China
Historio de Ĉinio
ANTIKVA
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj
Dinastio Xia 2070–1600 a.K.
Dinastio Shang 1600–1046 a.K.
Dinastio Zhou 1045–256 a.K.
 Okcidenta Zhou
 Orienta Zhou
   Periodo de Printempo kaj Aŭtuno
   Periodo de Militantaj Regnoj
IMPERIA
Dinastio Qin 221 a.K.–206 a.K.
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E.
  Okcidenta Han
  Dinastio Xin
  Orienta Han
Tri Reĝlandoj 220–280
  Wei, Shu Han & Wu
Dinastio Jin 265–420
  Okcidenta Jin Dek ses regnoj
304–439
  Orienta Jin
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
420–589
Dinastio Sui 581–618
Dinastio Tang 618–907
  ( Dua Zhou 690–705 )
5 Dinastioj k
10 Regnoj

907–960
Dinastio Liao
907–1125
Dinastio Song
960–1279
  Norda Song Okc. Xia
  Suda Song Jin
Dinastio Yuan 1271–1368
Dinastio Ming 1368–1644
Dinastio Qing 1644–1911
MODERNA
Respubliko Ĉinio 1912–1949
Ĉina Popola Respubliko
1949–nun
Respubliko Ĉinio
(Tajvano)
1945–nun
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

La baseno de la Flava Rivero estas lulilo de la ĉina nacio kaj en suda Shanxi-provinco, kie kuniĝas la meza kaj malsupra partoj de la Flava Rivero, estis sala lago kun perimetro de 60 km, kiun oni nomis Salproduktejo Oriente de la Flava Rivero. Proksime de la lago oni malkovris restaĵojn kun historio de 1.8 milionoj da jaroj, 600 mil jaroj kaj 5000-3000 jaroj respektive. La besta osto bruligita antaŭ 1.8 milionoj da jaroj estas plej frua atesto pri fajrouzado de la homoj. Huangdi estas rigardata kiel prapatro de la ĉina nacio. Li estis tribestro en la lasta periodo de la primitiva socio. Legendo diras, ke li gvidis akran batalon kontraŭ la suda tribo gvidata de Chiyou. Fine Chiyou estis senkapigita kaj lia sango transformiĝis en salakvon de la lago. Hodiaŭ sude de la lago ankoraŭ estas vilaĝo kun la nomo Chiyou. La unuan de la kvara monato ĉiujare laŭ ĉina lun-kalendaro ĉiuj vilaĝanoj pendigas soforajn frondojn sur sia pardo, dum membroj de aliaj vilaĝoj pendigas glediĉiajn frondojn antaŭ sia domo. La kutimo devenis de antikva legendo: Post morto de Chiyou fantomoj tumultis ĉe la lago kaj estis mortigitaj de iu generalo. Tiam la soldatoj de Chiyou estis kovritaj per soforaj frondoj, dum iliaj rivaloj per ta glediĉiaj.

Arkeologoj multe interesiĝas pri la kaŭzo de la batalo. Jam de antikve en suda Ĉinio estas varmete kaj abundas pluvo. Tie la tero estas fekunda, riveroj multaj, arboj kaj herboj prosperaj, kaj la naturaj fontoj de manĝaĵoj multe pli abundaj ol tiuj ĉe la supre menciita lago, sed kial Chiyou avidis la mezan kaj malsupran basenojn de la Flava Rivero? Pluraj erudiciuloj konjektis, ke li sin trudis norden por rabi salon. Tio kompreneble indignigis ĉiujn tribojn ĉirkaŭ la sala lago. Ili do kune batalis kontraŭ Chiyou, elektinte Huangdi, kiu rajtis disponi je la lago, kiel estron de la alianca armeo. Ankaŭ la posteuloj de Huangdi, nome, Yao, Shun kaj Yu, starigis sian ĉefurbon en loko distanca de la sala lago je 20–140 km.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

En Ĉinio estis eltrovitaj la ostoj de Pekina Homo, specimeno de Homo erectus, kiu loĝis en nuna antaŭurbo de Pekino antaŭ 450.000 jaroj. Li havis cerbon malgrandan, tamen li scipovis fari fajron kaj ilojn el ŝtono. Li povas iri sur du piedoj, sed ne povis paroli, kaj ne enterigis siajn mortintojn (do ne havis religion). La nuna ĉina popolo similas al li laŭ rasa aspekto.

La prahistoria ejo de Beifudi proksime al Yixian en la provinco Hebejo, en Ĉinujo, enhavas restaĵojn de kulturo samtempa kun la Cishan- kaj Xinglongwa- kulturoj de ĉirkaŭe 7000–8000 a.K., novŝtonepokaj kulturoj oriente de la Taihang-montaro. Tio plenigas arkeologian mankon inter la du Nordĉinaj kulturoj. La totala elkavigita areo estas pli ol 1,200 kvadrataj metroj kaj la kolekto de novŝtonepokaj trovaĵoj ĉe la ejo konsistas je du fazoj.[1]

-5000[redakti | redakti fonton]

Vilaĝoj aperis ĉirkaŭ la Flava Rivero (Huáng Hé) en norda Ĉinio kaj homoj plantis milion kaj havis porkojn, kaprojn kaj hundojn. Ni nomas ilin la Tangshao. Iliaj lingvo, religio kaj belarto estas la radikoj de ĉina kulturo.

-4000[redakti | redakti fonton]

Nun aperis en Ĉinio la osta plugilo, silko, skribo kaj sojfaboj plantitaj.

-3000[redakti | redakti fonton]

Nun aperis en Ĉinio la teo, akupunkturo, inka skribilo, seruroj, oranĝoj kaj astronomio je alta nivelo (en -2136 du korteganaj astronomoj estis mortigitaj, ĉar ili ne antaŭdiris eklipson). En -2799 komenciĝis la ĉina kalendaro.

-2000[redakti | redakti fonton]

En Ĉinio aperis trumpetoj, persikoj, ĉaroj, mono, ombreloj kaj potilo. Astronomo observis novajn stelojn.

La (legenda?) dinastio Shang regis Ĉinion inter -1500 kaj -1000. Bronzarto atingis altan nivelon. La tiama bildskribado similas al posta ĉina skribado.

En -1800, urboj aperis en Ĉinio kaj do rangita socio.

Politiko pri salo en antikva Ĉinio[redakti | redakti fonton]

En la ĉina historio estis praktikataj diversaj politikoj pri salo, iuj el ili favoris la landon kaj aliaj malutilis al ĝi. La politiko praktikata de Qi-regno en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K.) ja estis pozitiva. Guan Zhong estis grava politikisto de Qi-regno. Li bone sciis ekonomikon. Li opiniis, ke oni avidas profitojn kaj evitas danĝerojn, kio estas tre komprenebla por la homoj. Guan diris, ke komercistoj senlace klopodas tagnokte ĝuste por profito, tial la regantoj devas fari ion por gajni profiton, potencigi la landon kaj riĉigi la popolon.

Foje Xiao Bai, suvereno de Qi-regno, diris al Guan Zhong, ke li volas imposti domojn, arbojn, brutojn, kampojn kaj loĝantojn por pliigi la financon de 1a registaro. Guan Zhong malaprobis tion, dirante, ke tio signifas devigi la popolon malkonstrui domojn, forhaki arbarojn, buĉi brutojn kaj forlasi kampojn, sekve de tio, ili malproksimiĝos de la regnestro, sed Qi, kiel regno montoza kaj ĉemara, devas ĉasi la profitojn de montoj kaj maroj kaj plej grave estas monopoligi vendon de salo, ĉar salo estas same grava kiel rizo al la popolanoj, kaj tia politiko estas akceptebla de ili. Guan Zhong opiniis, ke en la terkultura sezono la registaro devas malpermesi al la loĝantoj fari salon, tiam la ŝtato entreprenu salfaradon kaj kolektu salon, kaj kiam altiĝos la prezo, ĝi vendos ĝin al aliaj landoj por granda profito.

La regnestro akceptis la proponon de Guan Zhong, establis administracion pri sala farado kaj transportado en salfrejo kaj publikigis politikon pri salo. De tiam la financaj statoj de la regno fariĝis pli kaj pli bonaj, la loĝantoj estis ne plu ĝenataj de impostoj kaj regnestro Xiao Bai fariĝis la unua regnestro venkinta en la batalo por hegemonio en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno.

-1000[redakti | redakti fonton]

La ĉina civilacio ankoraŭ loĝas en la nordo laŭlonge de la Flava Rivero, kie ĝi naskiĝis. La dinastio Zhou (ĉine: 周朝; pinyin: Zhōu Cháo; [tʂóʊ tʂʰɑ̌ʊ]) regis de -1027 ĝis, nominale, -256 (aŭ -1029 ĝis -258[2]), sed perdis efektivan potencon en -722.

La Zhou-dinastio uzis feŭdan sistemon donante potencon al lokaj nobeloj kaj fidante je ilia lojaleco por kontroli ĝian grandan teritorion.[2] Rezulte, la ĉina registaro dum tiu tempo estis malcentra kaj malforta kaj ofte malmulton la imperiestro povis fari por solvi naciajn aferojn. Tamen, la registaro estis kapabla reteni ĝian pozicion per la kreo de la Mandato de la Ĉielo, kiu povis establi reĝon kiel die elektitan por regi. La Zhou cetere malinstigis la homan oferon de la antaŭaj epokoj kaj unuigis la ĉinan lingvon. Fine, la Zhou-registaro instigis setlantojn movi en la Jangzian valon, tiel kreante la ĉinan Mezan Reĝlandon.

Kiam la reĝa dinastio perdis potencon, ĥaosa epoko de milito post milito sekvis, dum kiu nacietoj kunbatalis. Sed ĉi tiu epoko — la epoko de Printempo kaj Aŭtuno (-722 al -421) kaj de la Landoj Militantaj (-403 al -222) -- estis tre fekunda en penso, literaturo kaj tekniko: ĉi tiu estas la epoko de Laozio, Konfuceo kaj Sunzio, kiam la klasikaj verkoj de la ĉina kulturo estis verkitaj, kiam la mil skoloj filozofiis, kiam aperis la ideoj jino kaj jango kaj la ideo pri la tao, kaj kiam feraj iloj ekaperis.

La ĉina socio kaj kulturo atingis sian klasikan formon kaj, en -221 unuafoje estas unigita sub unu krono, la krono de la dinastio Qin (ĉine: 秦朝; pinyin: Qín Cháo, de kiu venas la nomo Ĉinio), kiu daŭris ĝis -207[3]: unu regneta gvidanto venis supren, Qin Shi Huang (ĉine: 始皇帝, pinyin: Shǐ Huángdì).[2] La nova Imperiestro aboliciis la feŭdan sistemon kaj rekte nomumis burokration, kiu devu fidi je li por potenco. La Imperiaj fortoj de Huang disbatis ajnan regionan reziston kaj ili antaŭenigis la ĉinan imperion vastigante ĝin al la Sudĉina Maro kaj al norda Vjetnamujo. Pli granda organizado alportis unuforman impostan sistemon, nacian censon, reguligitan vojan konstruaĵon (kaj ĉaran larĝon), normajn mezurojn, norman monon kaj oficialan skriban kaj parolitan lingvon.[4] Pli foraj reformoj inkluzivis novajn irigaciajn projektojn kaj la instigon de silka fabrikado,[4]. La Granda Muro estis konstruita por forpeli la Mongolojn kaj Manĉurojn.

Tamen, Shi Huang estis fifama pro lia tiraneco: tiu devigis laboristojn konstrui la Muron, ordonis pezajn impostojn kaj severe punis ĉiujn kiuj oponis lin. Li subpremis Konfuceanojn kaj instigis Leĝismon, la ideon ke homoj estis fundamente malbonaj kaj ke forta registaro estis necesa por kontroli ilin. Leĝismo estis inspirita de realismaj, logikaj vidoj kaj malakceptis la plezurojn de edukita konversacion kiel frivolajn. Ĉio ĉi igis Shi Huang ekstreme nepopulara ĉe la homoj. Kiam la Qin-imperiestroj komencis malfortiĝi, diversaj frakcioj ekbatalis por kontroli Ĉinujon.

La rego de la Qin ne longe daŭris, kiam la Han dominis kaj regis, -202 ĝis +220.

Dum ĉi tiu jarmilo aperis en Ĉinio fero, ŝtalo, preciza kalendaro, Pekino, likvoro, kalkulilo, pantalonoj, moneroj de metalo kaj sukero. La ideo de drogo kiel kemiaĵo, kiu ŝanĝas la korpon, estas ideo ĉina kaj naskiĝis dum ĉi tiu jarmilo.

Ĉina kulturo disvastiĝis al Koreio.

La baza ciklo de ĉina historio nun aperas: unu dinastio venkas Ĉinion, regas bone kaj saĝe, tiam fariĝas diboĉa, malfortiĝas kaj falas kaj tiam epoko de militoj sekvas kaj daŭras, ĝis denove nova dinastio venkas. Iafoje la nova dinastio estas fremda kaj tio enportas novajn ideojn, kiuj pliriĉigas ĉinan civilizon. Post tempo la fremduloj ĉiniĝas, ĉar Ĉinio estas tre granda.

1 p.K.[redakti | redakti fonton]

Dum dinastio Han (simpligita ĉina: 汉朝; tradicia ĉina: 漢朝; pinyin: Hàn Cháo ; 206 a.K. – 220 p. K.) regula komerco inter Ĉinio kaj Barato komenciĝis kaj portis budhismon, kiu fariĝis la principa religio en Ĉinio. Kvarjarcentan, la periodon de la Han-Dinastio oni konsideras ora aĝo en la Ĉina historio. Unu el la plej grandaj imperiestroj de la Han-Dinastio, Wu Di, establis pacon en Ĉinujo.[4] Ĝis ĉi-tempe, la plimulta etna grupo de Ĉinujo nomas sin la "Han-popolo". La Han-Dinastio estis establita kiam du kamparanoj sukcesis altiĝi kontraŭ la grave pli malforta posteulo de Shi Huang. La nova Han-registaro retenis la centralecon kaj burokratismon de la Qin-dinastio, sed tre reduktis la subpremon viditan antaŭe. Ili vastigis ilian teritorion en Koreujo, en Vjetnamujo kaj en Centra Azio, kreante eĉ pli grandan imperion ol la Qin-dinastio.

Poste venis la periodo de la Tri reĝlandoj (220 - 265).

La Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (ĉine 南北朝, pinjine Nánběicháo) estis periodo kiu daŭris de la jaroj 420 ĝis 589 de nia erao. Ĝi estas foje konsiderata kiel lasta parto de pli longa periodo konata kiel la "Ses Dinastioj" (jaroj 220 ĝis 589 de nia erao).

600 p.K.[redakti | redakti fonton]

Poezio atingis altan nivelon dum la dinastio Tang sub la plumoj de Li Bo kaj Du Fu, eble la plej bonaj poetoj de iu ajn lando aŭ epoko.

Dum ĉi tiu jarmilo aperis en Ĉinio papero, pulvo, karbo, papera mono, la mekanika horloĝo, ŝako (el Barato), presilo kaj la kompaso.

Ĉina kulturo disvastiĝas al Japanio kaj ĉina civilacio mem suden.

1000[redakti | redakti fonton]

Dinastio Jin (flava) ĉirkaŭ 1141.

La dinastio Jin (en ĉina: 金, Wade-Giles: Chin, en pinjino: Jīn, en ĥurĉen: Anĉu), konata ankaŭ kiel dinastio Ĥurĉen, estis fondita de la ŭajnan (完顏 Wányán), klano de la ĥurĉenoj, la prauloj de la Manĉuroj kiuj establis la dinastion Qing post kvincent jaroj. La nomo estas foje skribita Jinn por diferenci ĝin disde la antaŭa dinastio Jin kies nomo estas sama al Jin en la latina alfabeto.

La mongoloj venkis Ĉinion (kaj la plejparton de Eŭrazio) kaj tie regis kiel la mongola dinastio Yuan (1279 - 1368). Pro la venko, ĉinaj inventoj -- precipe la presilo, kompaso kaj pulvo -- disvastiĝas al tuta Eŭrazio. Ĉi tiuj helpis transformi Eŭropon el eta angulo de la mondo al ĝia centro kaj ventro. Dum ĉi tiu tempo ankaŭ disvastiĝis al Eŭropo el Ĉinio spageto kaj la rakonto pri Cindrulino

1500[redakti | redakti fonton]

1600[redakti | redakti fonton]

1700[redakti | redakti fonton]

1800[redakti | redakti fonton]

Ĉinio, iam la plej potenca kaj avangarda lando, nun kadukiĝis sub la manĉua dinastio Qing kaj fariĝis malforta giganto. En 1840 Britio militis kaj forprenis la teron de nuna Honkongo dum Opia milito. Milionoj pereis en kamparanaj ribeloj. La potenco de Francio, Germanio, Rusio kaj Japanio super Ĉinio ankaŭ plifortiĝas. En 1895 Ĉinio cedas Koreion kaj Tajvanon al Japanio.

Eŭropaj potenco kaj komerco kunportas la eŭropajn ideojn de modernismo.

1900[redakti | redakti fonton]

Ĉinio elĵetas Manĉurian kaj Eŭropan regojn kaj fariĝas respubliko (1912) sub Sun Yatsen.

Ĉina naciismo (en simpligita ĉina: 中国民族主义; en tradicia ĉina: 中國民族主義; en pinjino: Zhōngguó mínzú zhǔyì) estas formo de naciismo, kiu asertas, ke la ĉina popolo estas nacio kaj promocias la kulturan kaj landan unuecon de ĉiuj ĉinoj. Ĝi estas tre diferenca al la Hana naciismo, kiu konsideras, ke pure Han-ĉinoj estas superaj al aliaj ekzistantaj etnoj (tipe minoritatoj) en Ĉinio. Laŭ la idealoj de la Tri Principoj de la Popolo de Sun Yat Sen, Ĉina naciismo estu formo de Civita naciismo konstruita sur unuigema valoro.

Poste la partio Kuomintango (KMT) subtenita de la nacia armeo kaj la urba riĉularo, regas. Sed la respubliko estis malforta kaj do Ĉinio dronas sub milito inter lokaj fortuloj. Dum la 1930-aj jaroj Japanio, rigardinta la malfortecon de Ĉinio, sendas sian armeon kaj forprenas multe de marbordan Ĉinion, venkinte Manĉurion en 1931.

Post 1949[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Historio de la Ĉina Popola Respubliko kaj Historio de Respubliko Ĉinio post 1949.

El ĉi tiuj jardekoj de milito, la komunistoj finfine superas kaj unuigas (preskaŭ) la tutan landon sub la mano de Mao Zedong (1949). La partianoj de KMT forfuĝas al Tajvano, kie ili ankoraŭ regas, kaj multe da riĉuloj iris al Tajvano kaj Hongkongo. Ekde tiu jaro ekzistas du respublikoj: la Ĉina popola Respubliko kiu regas sur la kontinenta Ĉinio, kaj la Respubliko Ĉinio kiu regas sur Tajvano; ili ambaŭ konsideras sin legitima registraro de la tuta Ĉinio.

Mao reformis la ĉinan socion, kvankam iafoje kruele kaj senprudente (precipe dum la Granda Salto Antaŭen je la fino de la 1950-oj kaj la Kultura Revolucio en la 1960-oj). En 1965, Ĉinio ekhavas la atombombon.

En 1976 Mao mortis kaj, post kelkaj jaroj da lukto inter liaj sekvantoj, Deng Xiaoping finfine superas kaj reformas la ĉinan ekonomion laŭ ideoj kapitalismaj. Interalie, dum la okdekaj jaroj oni kreis "Specialaj Ekonomiaj Regionoj" en kiuj la reguloj estis ŝangitaj por permesi al eksterlandaj kompanioj investi pli facile. Sed ekonomia reformo ŝajne ne sufiĉis, ĉar en junio 1989 studentoj protestis por politika reformo en Tian An Men-Placo, kie kelkmil el ili estis mortigitaj de la armeo.

En 1990-oj Ĉinio fariĝis grava potenco en internacia komerco, kune kun Tajvano kaj Hongkongo kiel fonto de malkara laboro. Made in China (Fabrikita en Ĉinio), unufoje rara kaj rimarkinda, nun estas vulgara en Usono, kie antaŭ 30 jaroj Tajvano, Hongkongo kaj Japanio estis la principa fonto de malkaraj vestoj kaj ludiloj.

La Ĉna Popola Respubliko kaj la Respubliko Ĉinio estas membroj de la Monda Organizo pri Komerco ekde respektive 2001 kaj 2002.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "New Archaeological Discoveries and Researches in 2004 — The Fourth Archaeology Forum of CASS" Arkivigite je 2011-05-12 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. 2,0 2,1 2,2 Stearns, Peter N.; Michael Adas, Stuart B. Schwartz, Marc Jason Gilbert (2011) (Textbook), World Civilizations: The Global Experience (6th ed.), One Lake St., Upper Saddle River, NJ 07458: Longman, ISBN 978-0-13-136020-4 2011, p. 43.
  3. Stearns 2011, p. 42.
  4. 4,0 4,1 4,2 Stearns 2011, p. 45.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]