Akupunkturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Akupunkturo

Akupunkturo[1] (pikmasaĝo) estas maniero de kuracado per malprufundaj pikoj ĉe precizaj lokoj de la korpo, kiuj vivigas nervojn, streĉigas aŭ malstreĉigas la muskolojn, kaj movigas la korpan propran kuracilojn. Ĉi tiel la korpo mem kuracas sin. (La pikoj ne eltiremas sangon.)

Ekzemple, ekzistas muskolo ĉe la okuloj kiu premadas; se ĉi muskolo premas tromulte, la formo de la okulo tro longas kaj la vidpovo de la homo iĝas pli malbona (tiam la homo bone vidus nur proksimajn objektojn). Se oni pikus tion, la muskolo malpli aŭ pli premus la okulon, kaj tiel la korpo mem riparus la vidpovon.

Alia ekzemplo: kelkaj malsanoj okazas ĉar la hepato ne bone funkcias. Piki proksime al la hepato vekiĝus la korpan kuracaĵojn kaj pli sanigus la hepaton.

Pikmasaĝo uziĝas al ambaŭ korpaj malsanoj (ekz. kapdoloro), cerbaj malsanoj (ekz. malĝojegado), kaj kunnaskaj problemoj (ekz. astmo, kolorblindeco). Eĉ al surdaj kaj blindaj homoj, foje nur kelkaj pikoj riparas la aŭdon kaj vidon ege, tamen ofte bezonas pli pikokazoj dum kelkaj tagsepoj. Samkiele, foje nur kelkaj pikoj riparus la nervojn de sensenta homo.

Ekzemple: Usona homo komencis kun nur kvar elcente (4%) da vidpovo, kaj post kelkaj pikmasaĝoj, iĝis al dudek elcente (20%)[2]. Do eble ne estas plenkuraco, sed estas pli sana kaj pli bona kuraco ol eĉ kelkaj kirugioj.

Pikmasaĝo uziĝas ĉefe en Ĉinlando kaj Japlando, sed ankaŭ okazas tutmonde. Ĉefe okazas en Azio, ĉar la eŭropa kaj nordamerika kuracokielo premas al medicinoj kaj drogoj kiujn la homo pagendas tutvive (alivorte: ne kuraco, sed kuraceto), anstataŭ ol premi al bona manĝkutimo (dieto) kaj la korpa mempovo.

Historio pri la uziĝo[redakti | redakti fonton]

Pratempe Ĉinlande, ŝtonaj pikiloj uziĝis (kiuj priskribiĝas en neolitiko antaŭ 8 000–4 000 jaroj), kaj kelkaj troviĝis en la tero. Post tiam, feraj pikiloj naskiĝis, tiam kupraj, tiam arĝentaj. Nuntempe, plejofte feraj pikiloj uziĝas ĉar estas malmultekostaj.[3]

En la 500 jarcento, pikmasaĝo portiĝis al Korelando, Japlando kaj Hindlando. En la 1300, al Vjetnamlando. En la 1500 al Eŭropo, sed la unua prianta libro ne skribiĝis ĝis la 1600 (de la nederlandano Ten RHYN, 1683)[4].

En la 1700, la francana religiisto Jerome Carden venigis pikmasaĝon al Franclando el Ĉinio. La svedana profesoro (de Upsalo Universitato) kaj plantisto Thunberg skribis tre precize pri pikmasaĝo kaj mokso, post ol vojaĝo en ĝenerala Azio (en 1779).[4] La nederlanda religiisto W. RYNE kaj la germana kuracisto (istante por sveda religiaĵo) Engelbert K. KÄMPFER vojaĝis al Iranlando kaj portis el Japanio, sed skribis pri nur stomakoproblemoj kaj ne la tuta afero.

La kuracarto venis al Eŭropo kun religiistoj kaj kuracistoj, sed ofte siaj libroj tradukiĝis el la ĉina al la japa kaj tiam al alia lingvo kaj tiam al la latina! Tiam, la francanoj ne bone sciis la kuracarton kaj pikus troprofunde ĝis pikus eĉ la pulmojn, koron ktp.

En la frua 1800, la arto ekuziĝis kiel malsanejaĵo kaj isto en Eŭropo. Tiam, iĝi pikisto kostis 5 ĝis 6 jaroj en Japlando (nuntempe, kostas 3 jaroj en Svedlando), kaj Japlando uzis orajn kaj arĝentajn pikiloj (arĝento estas kontraŭinfektaĵo). La edukado estis pli longa en Japlando ĉar la japanoj ne studis la homkorpon per tranĉi mortan homon, kiel fariĝis Eŭrope.[5] En 1821, inter aliaj, angla libro »A Treatise on Acupuncturation« kaj sveda libro »Afhandling om Acupuncturen« skribiĝis kiuj pritekstas la kuracokielon. Tamen la bonaj (aziaj) pikiloj ne ekzistis eŭrope, do la pikistoj (kiuj estis ankaŭ kirugistoj) peris ĉiutagan, maldikan kudrilon kun tenilo de ligno aŭ vinbotela ŝtopilo (en Anglando), aŭ kun tenilo de metala fadeno (en Svedlando). La Eŭropaj ŝirmiloj estis ankaŭ el vitro aŭ kaŭĉuko.[5]

Eĉ tiam, la japanoj peris metalan ŝirmilon (tubeton) por ne tropiki la korpon, kaj oni kalkulis la tempon pri resti la pikilon enkorpe per ŝpiroj (1 ĝis 2 laŭ KÄMPFER, kaj ĝis 30 de RHYNE) anstataŭ ol minutoj. Oni tiam elprenis kaj repikis.[6]

La francano Sarlandiére estis la unua homo ekuzi elektron kun la pikmasaĝo (en la 1800). Ĉeno ligiĝis al la vitraĵa tenilo de ora aŭ arĝenta pikilo, kaj tiel la elektro travojaĝis. La franca ĉefkonsulo en Ŝanhajo, Soulie de Molisn publikigis sian disertaĵon pri pikmasaĝo en Parizo, 1933, kaj nomigis la diversajn aferojn en la franca (kaj tielfarante, en Eŭropa), ekzemple la nomon »meridian« kiu uziĝas eĉ en la angla kaj sveda.[4]

En la 1970, pikmasaĝo portiĝis al Usono danke al la prezidanto Richard NIXON (kiu vojaĝis al Ĉinlando 1971), ĉar la gazetistoj montris pri kirugiatoj kiuj ne dormis kaj ne sentis doloron dum la kirugio. Tamen multaj usonanoj ne kredis pri la arto ĉar opiniis ĝin kiel »komunisma kaj azia aĵo«.[4]

Ekde la 1980-1990 jardekoj, pikmasaĝistoj peras ferajn, unuuzajn pikilojn (samkiele ol enŝpruĉiloj ĉe hospitalo por eltiri sangon ktp). Nuntempe pikmasaĝo uziĝas tutmonde sed multaj homoj (kiuj ne loĝas Azie) ankoraŭ ne scias ke estas vera kuracaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]